Rongorongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Specimeno de la skribo rongorongo-a

Rongorongo («recito» en la lingvo Rapa Nui) estas la indiĝena skribo-sistemo de Paskinsulo. Nur 26 tekstoj restas. Ĉiuj ĉizitas sur tabuloj lignaj, kaj estas legataj tien-reene (la unua linio legatas liven, la dua dekstren, po turnante la tabelon). Krom unu tabelo, ono el kiu estas demonstrite kalendaro luna, ĉiuj texstoj restas nedeĉifritaj. Kiel kun la plejparto de nedeĉifritaj skriboj, estas multaj imagaj ekzegezoj kaj pretendaj tradukoj de la rongorongaj tekstoj. Iuj kleruloj kredas ke rongorongo ne ĝuste estas plena skribsistemo, sed genealogiomnemoniko.

En 1862, sklavŝipoj peruaj enkaptis preskaŭ la tutan loĝantaron de Paskinsulo. La cetera loĝantaro ŝajne ne povis legi, kaj scio de kiel legi la skribon ekperdiĝis.

En 1866, episkopo katolika en Tahitio, Florentin JAUSSEN, laboris kun Metoro TAOUAOURÉ [taŭaŭre] por krei liston de rongorongo-aj simboloj kaj tradukoj. Tamen "tradukoj" ne helpas vere deĉifri rongorongo-n, kaj multaj personoj suspektas ke Taouaouré ne reale komprenis la rongorongo-an skribon. En 1949, Boris KUDRJAVCEV perceptis en du tabeloj sekvencon ripetitan, kion poste oni trovis en aliaj tabeloj. Thomas BARTHEL eldonis desegnojn de la tuta simbolaro en 1958, kaj li montris ke unu de la tabeloj estas kalendaro luna. Antaŭ 1971 li reduktis la inventaron de simboloj al totalo de 120. Poste, la simbolojn por «luno», «lacerto», kaj la dio Tane oni identifigis, kaj kunfanditajn simbolojn oni rekonis. Steven FISCHER sugestas ke la insulanoj disvolvigis la simbolaron post kiam ili renkontis skribadon kiam ŝipo hispana vizitis Paskinsulon en 1770.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • rongorongo.org Paĝaro anglalingva, sed kun multaj bildoj de rongorongo-a skribado.