Ronnell Bright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronnell Bright
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1930 (1930-07-03)
en Ĉikago
Morto 12-an de aŭgusto 2021 (2021-08-12) (91-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • pianisto
vdr

Ronnell Bright (naskiĝis la 3-an de julio 1930 en Ĉikago) estas usona ĵazpianisto, muzikaranĝisto kaj komponisto de moderna ĵazo. Li laboris por Carmen McRae kaj Sarah Vaughan.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ronell Bright komence volis fariĝi klasikmuzika pianisto; en la aĝo de naŭ jaroj li gajnis premion kaj muzikis kun la “Chicago Youth Piano Symphony Orchestra“. Li studis ĉe Lernejo Juilliard kaj finis en la fruaj 1950-aj jaroj sian studon. Sian unua renkontiĝon kun ĵazo li havis en bando de la usona mararmeo. Pli malfrue li laboris en Ĉikago kun kontrabasisto Johnny Tate kaj pianakompanis meze de la 1950-aj jaroj kantistinon Carmen McRae. Ekde ĉi tiu tempo li ludas ritmomodelan malpezan svingostilon.

En 1955 Bright translokiĝis al Novjorko, kie li koncertis kun Rolf Kühn kaj surdiskigis. En 1957 li estis membro de la bandego de Dizzy Gillespie; en la sama jaro li ankaŭ havis propran triopon kun Richard Davis kaj frapinstrumentisto Art Morgan. Ekde 1958 li estis akompananto kaj direktisto de la orkestro por Sarah Vaughan, Lena Horne kaj Gloria Lynne. Ekde 1964 li fariĝis muzikaranĝisto, pianisto kaj muzika direktisto de Nancy Wilson kaj transloĝiĝis al Los-Anĝeleso. Tie Bright laboris en la holivudaj studioj. En 1972 li fariĝis por kvin jaroj membro de la ensemblo Supersax. Post tio li instruis unu jaron ĉe gimnazio.

Ronnell Bright kunlaboris kiel komponisto kun tekstverkisto Johnny Mercer kaj verkis komponaĵojn, kiujn muzikis Sarah Vaughan, Cal Tjader, Horace Silver kaj Blue Mitchell. Krome li kunverkis je surdiskigoj de Coleman Hawkins, Anita O’Day, Shirley Scott kaj Frank Wess.

Komence de la 1990-aj jaroj li ekloĝis en Denvero, titolante sin „Doctor of Divinity“; kun sia edzino Rev. Dianne Bright li produktis ĵazprogramojn por la propra paroko Harmony Church, en kiu ankaŭ ofte prezentis lokaj muzikistoj kiel gastoj de la Harmony Orchestra.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

de la bandestro

  • The Ronnell Bright Trio (Polydor/Fresh Sound Records, 1958)
  • Bright’ s Spot (Savoy, reissue Denon)
  • Bright Flight
  • After Hours Jazz

de la gastmuzikisto

  • Coleman Hawkins: The Hawk Relaxes (Prestige/OJC, 1961)
  • Anita O’Day: I Got A Kick Out Of You (Evidence, 1975)
  • Shirley Scott: Workin’ (Prestige, 1958–61)
  • Sarah Vaughan: Misty (Emarcy, 1958);
  • Sarah Vaughan with the Jimmy Jones Orchestra: Dreamy (Roulette, Fresh Souind Rec., 1960)
  • Frank Wess: Trombones And Flute (Savoy, 1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]