Ronnie Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Ronnie Scott (* 28-an de januaro 1927 en Londono; † 23-an de decembro 1996 samloke) estis brita ĵazo-tenorsaksofonisto. Lia nomo ligiĝas ĉefe kun unu el la plej renomaj ĵazklubejoj en Eŭropo en la londona kvartalo Soho, Ronnie Scott's Jazz Club. La plej fama kontribuaĵo de Scott ekster la ĵazmuziko estas lia soloo je la kanto Lady Madonna de Beatles.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La muzikisto naskiĝis kiel Ronald Schatt en la londona orienta kvartalo, jam lia patro Jock laboris kiel saksofonisto en diversaj dancbandoj. Jam kiel junulo Ronald komencis siaflanke prezenti en diversaj londonaj klubejoj, ekz. en la bando de Cab Kaye. Ekde la dua duono de la 1940-aj jaroj li laboris kun kelkaj el la plej renomaj britaj ĵaz- kaj distrobandoj de la tempo (inter ili en la populara bandego de trombonisto Ted Heath). Ronnie Scott, jam tiam lia artistonomo, apartenis al generacio de britaj muzikistoj, kiuj jam antaŭ 1950 laŭ regulaj tempospacoj estis dungitaj sur la pasaĝerŝipo Queen Mary, por viziti Novjorkon kaj povi studi la novan ĵazstilon bibopo. Precipe la saksofonludo de Charlie Parker ege impresis la junan briton, li trovis en ĝi ne nur pregan influon sur la propra muziko, sed krom tio la motivon, konatigi la novan muzikon en sia hejmlando. Unua provo, estri propran ĵazklubejon, tamen restis sensukcesa: la provo, havigi al la „esenca kerno“ de la londonaj bibop-adeptoj ĉirkaŭ Johnny Dankworth per Club Eleven propran prezentejon, malsukcesis jam malmultajn monatojn poste en la somero de 1950.

Tamen la kapablojn de Scott kiel instrumentisto rekonis gravaj muzikistoj de ambaŭ flankoj de la Atlantiko. Eĉ Charles Mingus, ĝenerale treege kritikema kontraŭ blankulaj kaj aparte eŭropaj muzikistoj, koncedis en 1961: el la blankuloj Ronnie Scott plej proksimiĝas al la nigrula blussento, ekz. laŭ la maniero de Zoot Sims.[1]

Dum kiam Scott laboris ĝis en la 1960-aj jaroj ĉefe kiel gastmuzikisto de britaj bandoj, li elpaŝis ekde proks.1965 ankaŭ mondvaste (precipe kiel membro de la bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland en 1967-1969) kaj iniciatis bandojn sub sia direktado kun ĉefaj muzikistoj de la brita pionira ĵazo kiel John Surman, Kenny Wheeler, Ron Mathewson kaj Mike Carr.

Ekde la 1970-aj jaroj Scott plurfoje devis malpliigi siajn aktivecojn kiel muzikisto trans pli longaj tempospacoj, ĉar li suferis de melankolioj, poste ankaŭ de diabeto. En 1995 li definitive retiriĝis en la muzika vivo. Li mortis en la aĝo de 69 jaroj pro kora malfunkcio sekve de glutado de kontraŭdoloraj kaj dormigaj piloloj kombinite kun alkoholo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Boppin’ at Esquire (Indigo, 1948) kun Ralph Sharon
  • Legacy (Ember, 1951–1958)
  • Jazz Couriers! (Ember, 1957/58)
  • The Night has A Thousand Eyes (Ronnie Scott’s Jazz House, 1964)
  • The Night Is Scott and You’re So Swingable (Redial, 1965)
  • When I Want Your Opinion, I’ll Give it to You (Ronnie Scott’s Jazz House, 1965)
  • Live at Ronnie Scott’s (Columbia, 1969)
  • Never Pat a Burning Dog (Ronnie Scott’s Jazz House, 1990)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: Jazz: The Rough Guide. Rough Guides, Londono 2004, ISBN 1-85828-528-3
  • Charles Fox: Jazz in England. In: Jazzinstitut Darmstadt (Hrsg.): That’s Jazz. Der Sound des 20. Jahrhunderts. ekspozicia katalogo, Darmstadt 1988. p. 435sj.
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Directmedia, Berlino 2005, ISBN 3-89853-018-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. laŭ Kunzler, p.1188