Roon Staal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roon Staal
Bazaj informoj
Naskonomo Hieronymus Ede Hendrik Staal
Naskiĝo 6-an de marto 1980 (1980-03-06) (44-jaraĝa)
en Nederlando
Deveno Nederlando Hoorn, Nederlando
Ĝenroj Popmuziko
Profesio kantisto, kantverkisto
Aktivaj jaroj 1991 – nuntempo
Retejo www.roonstaal.com
Signifa instrumento
Piano
Persona informo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.roonstaal.com/
vdr

Roon Staal (naskiĝis la  6-an de marto 1980(nun 1980-03-06) (44‑jara) en Hoorn) estas nederlanda kantaŭtoro kaj aktoro en muzikaloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1991 kaj 1992 je junaĝo li ludis la rolon de Gavroche en la muzikalo Les Miserables (La mizeruloj) de Joop van den Ende enscenigoj. Krom tio li kiel infano kunlaboris en diversaj televidprogramoj de Van den Ende.

En 2001 li eldonis kompaktdiskon kun la kanto Help me through the night (Helpu min tra la nokto), verkita de sia onklo Ede Staal. La kanto multfoje estis disaŭdigita kaj elkreskis al regula disko de Radio Noord. En 2002 li ludis la ĉefrolon en la rokopero Tommy en produktaĵo de la orkestro de la reĝa nederlanda aerarmeo, kun inter aliaj Laura Vlasblom kaj Bert Heerink. En 2006 li ludis, apud Henk Poort en la rolo de Rembrandt, la rolon de Titus en Rembrandt la muzikalo.

En 2010 li eldonis sian unuan albumon, The journey (La vojaĝo). La kantoj estis registritaj en la Jersey Rock Studios de la brita kantaŭtoro Gilbert O'Sullivan. En la albumo estas miksaĵo de anglaj kaj nederlandaj kantoj.

Ekde septembro 2010 ĝis inkluzive julio 2011 li, kune kun inter aliaj Chantal Janzen, Freek Bartels kaj Hajo Bruins, ludas en la muzikalo Petticoat (Subjupo) kiel kantaŭtoro Peter Koot. Li ankaŭ laboras je sia dua albumo, The silence of light (La silento de lumo) kiu ekdoniĝos en 2012.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Help me through the night (2001)
  • A million eyes (Miliono da okuloj) (2002)
  • She's gone (Ŝi foriris) (2005)

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • The journey (2010)
  • The silence of light (antaŭvidata)

DoVoDoj[redakti | redakti fonton]

  • The journey live dvd (2011)

Teatra laboro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]