Rorate coeli desuper (meso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La meson Rorate coeli desuper en G-maĵoro (Hob. XXII: 3) komponis Joseph Haydn en 17491750. Ĝi apartenas kune kun la meso en F-maĵoro al liaj plej fruaj kreitaĵoj. La titolo (Rosu, vi ĉieloj, desupre) devenas el la biblio (libro Jesaja) kaj el la introito por la kvara adventodimanĉo. Parto de tiu gregoria melodio aperas en la Kyrie.

La eta verko estas komponita por kvarvoĉa ĥoro, du violonoj, baso kaj orgeno.