Rosa López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rosa López
Rosa López dum Palau de la Música de Valencia, la 29-an de decembro 2012.
Rosa López dum Palau de la Música de Valencia, la 29-an de decembro 2012.
Bazaj informoj
Naskonomo Rosa María López Cortés
Kromnomo Rosa de España
Naskiĝo la 14-an de januaro 1981 (nun 1981-01-14) (33-jara)
Deveno Láchar, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Ĝenroj Balado, Pop-muziko, Dancmuziko, Afrikusona muziko
Profesio Kantistino
Aktivaj jaroj 2001 - nun
Eldoninto BMG Music (2002)
Vale Music (2003 - 2010)
Universal (2011 - nun)
Retejo www.rosalopez.es
v  d  r
Information icon.svg

Rosa López estas hispana kantistino. Ŝi naskiĝis en Láchar, Granado je la 14-a de januaro 1981. Kiel infano ŝi surprizis parencojn kaj konatojn per ŝia kantotalento. Ŝi kantis kun eta orkestro dum festoj en Granado.

Pro ŝia talento ŝi elektiĝis por la talentula konkurso Operación Triunfo (Operaco Triumfo). Dum kelkaj monatoj ŝi ĉiusemajne videblis je la hispana televido kaj ŝia populareco iom post iom plivastiĝis. Finfine ŝi gajnis Operación Triunfo 2002 kaj ankaŭ elektiĝis por reprezenti Hispanion en la Eŭrovido-kantokonkurso 2002. Ŝi kantis je la konkurso en Tallinn la kanton Europe's living a celebration (Eŭropo travivas celebradon). Malgraŭ la titolo supozigas alie, la kanto estis kantata en la hispana lingvo. Rosa atingis la sepan lokon kaj nun estas granda stelulino en Hispanio.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: Rosa
  • 2003: Ahora
  • 2004: Ojalá
  • 2005: Rosa En Concierto (DVD)
  • 2006: Me siento viva
  • 2008: Promesas
  • 2009: Propiedad de nadie
  • 2012: Rosa López

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]