Rosa May Billinghurst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rosa May BILLINGHURST (1876-1953), ĉiam konata kiel May Billinghurst estis brita virinbalotrajtisto de la Women's Social and Political Union (Socia kaj Politika Unio de Virinoj, aŭ WSPU). Ŝi estis rulseĝ-uzanto kaj estis nomigita "the cripple suffragette", la kripla sufrageto.

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Billinghurst naskiĝis ĉe 35, Granville Park, Lewisham, Londono en 1875. La patrino estis Rosa Brinsmead (1843-1931), filino de la riĉa pianofaristo John Brinsmead (1814-1908)[1] de la firmo John Brinsmead & Sons Ltd. La patro estis Henry Billinghurst, bankisto.[2]. Ŝi havis kvar gefratojn: Henry, Walter, Alice kaj Albert ("Alf"). La plej aĝa, Henry, poste gvidis la Brinsmead-an pianofaristejon.

Kiam juna infano, Billinghurst estis paralizita de poliomjelito, kaj ŝi neniam povis piediri sen lambastonoj: ŝi ordinare uzis triciklan rulseĝon. La familio edukis ŝin hejme kaj la fratino Alice organizis senpagitan laboron en loka malriĉulejo, kie ŝi estis ŝokita de la vivkondiĉoj de malriĉuloj. Pro tio, ŝi interesiĝis ŝin pri politiko kaj balotrajto. Ŝi diris: "Mi eksciis ke la vir-faritaj leĝoj pri edzeco, gepatreco kaj eksedziĝo metis virinojn ĉiel en pozicio de sklavo - kaj estis tiel damaĝemaj por viroj, donante al ili la povon esti tiranoj." [3]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Billinghurst ĉeestis kunvenojn kaj aŭdis paroladojn de Millicent Fawcett, Charlotte Despard, Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst. Estis Christabel Pankhurst kiu inspiris ŝin: nur Christabel, kun ŝia militema kaj atentigema aktivado, povis pensigi kaj paroligi la publikon pri virinbalotrajto. Billinghurst aliĝis al la Women's Social and Political Union (Socia kaj Politika Unio de Virinoj, aŭ WSPU) en 1907, kun ŝia patrino kaj la fratino Alice. En julio 1910, ŝi fondis la WSPU-filion en Greenwich, Londono kaj fariĝis ĝia sekretario.

En 1908, ŝi forlasis la liberalan partion, diranta: "Mi sentas ke la nuna registaro ne agas laŭ la unua maksimo de Liberalismo, pro rifuzi la rajto de reprezentado de virinaj impostpagantoj. Mi aliĝis al neniu alia partio, kaj mi ankoraŭ asertas esti Liberala virino, sed Liberala virino strikanta." [4]

Kiel sufrageto, Billinghurst estis tre aktivema kaj estis plurfoje arestita.

En Novembro 1910, ŝi estis arestita kunkune kun 158 aliaj virinoj, ekster la brita House of Commons. Ŝi diris: "Unue, la policanoj elĵetis min el la rulseĝmaŝinon sur grundon, tre brutale. Due, kiam mi estis denove sur la maŝino, ili provis min puŝi, miaj brakoj torditaj malantaŭe en tre doloriga pozicio. Trie, ili prenis min en vojeton kaj min lasis meze de amaso huligana, forpreninte kaj enpoŝiginte ĉiujn klapojn el miaj radoj por ke mi ne povis movi la maŝinon." [5]

Alia sufrageto diris: "Ŝiaj lambastonoj estis fiksigitaj en ĉiu flanko de ŝia rulseĝo kaj, kiam kunveno estis interrompita aŭ aresto okazis, ŝi sturmis la atakantojn kun rapideco kiu venkis ĉiujn. Kiam la policanoj reagis kaj provis kontroli ŝin, ŝi riskis esti elĵetita sur grundon, kie ŝi estis tute senhelpa. Kompreneble, ŝi akceptis la riskon kun okuloj plene malfermitaj kaj, kiam ĉi tio okazis, kelkfoje, ŝi plene kaj senskrupule uzis ŝiajn maleblecojn por gajni la maksimumon da publikeco por la movado." [5]

En 1912, Billinghurst estis malliberigita ĉar ŝi uzis ŝian rulseĝon por kaŝi ŝtonojn, kiujn uzis aliaj sufragetoj por rompi vendejajn fenestrojn. Kiam liberigita, ŝi komencis kampanjon detrui leterojn en leterkestoj, kaj estis denove arestita, kaj estis kondamnita al malliberejo por ok monatoj. En la juĝejo ŝi diris: "La registaro povas pli kripligi mian korpon, per la torturo de ŝtopnutrado, kiel ili torturis malfortajn virinojn en la malliberejo ĉi tiame. Ili povas eĉ mortigi min tiel, ĉar mi ne estas forta, sed ili ne povas forpreni aŭ mian liberecon de spirito aŭ mian decidemon batali en ĉi tiu bona batalo ĝis fino." [3]

Billinghurst tuj komencis malsatostrikon. Ŝi priskribis ĝin tiel: "Mi nur kuŝis sur dorso kaj travivis ĉion... Mia kapo estis perforte trudita malantaŭe kaj tubo estis ŝovita en mian nazon. Estas la plej terura torturo. Mi ĝemis pro doloro, kaj mi tusis kaj malglutis la tubon, kaj ne lasis ĝin trapasi mian gorĝon. Tiam, ili provis la alian naztruon kaj ili trovis ke ĝi estis eĉ pli malgranda, kaj iomete deformita, mi supozis pro polenalergio. La nova kuracisto diris ke ne eblos internigi la tubon tra ĉi tiu, do ili ŝovis ĝin denove tra la alia, kaj mi demandis min ĉu la doloro estis tiel malbona kiel naskodoloro. Mi nur havis forton kaj volon denove elvomi ĝin, kaj mi vidis larmojn en la okuloj de la gardistinoj." [5] Ŝi poste estis liberigita ĉar la kuracisto de la malliberejo timis ke ŝi mortos pro korinfarkto.

En majo 1914, ekster Palaco Buckingham, Billinghurst ankoraŭ partoprenis en manifestacion kiu fariĝis batalo inter sufragetoj kaj policanoj. Billinghurst veturis ŝian rulseĝon al policanoj. Charlotte Drake estis tie kaj diris: "Mi estis flanke de ŝi. Ili ĵetis nin malantaŭe, sed ni revenis. Du policanoj levis la triciklon, Fraŭlino Billinghurst ene, renversis ĝin kaj faligis ŝin sur grundon. La agito donis al mi forton - mi prenis ŝin korpe kaj relevis ŝin. Ni ordigis la maŝinon kiel eble plej bone, iomete ripozis por spiregi, kaj plu baraktis." [5] Billinghurst ankaŭ ĉenis ŝin al palaca barilo - sed ĉi-foje, ne estis arestita.

La unua mondmilito kaj poste[redakti | redakti fonton]

En 1914 la Unua Mondmilito komenciĝis. Christabel Pankhurst aŭtokrate deklaris ke la WSPU devu forlasi la balotrajtan kampanjon kaj naciiste subteni la britan registaron en la milito. Billinghurst apogis tiun ŝanĝon, kaj subtenis la pozicion de ŝiaj amikoj, la Pankhurst-oj.

Post la Representation of the People Act 1918 (Leĝo pri popola reprezentado, 1918), Billinghurst preskaŭ ĉesis ŝian politikan aktivadon. Ŝi poste aliĝis al la Women's Freedom League (Virina ligo por libereco) sed ŝi daŭris kiel amiko de la Pankhurst-oj. Ŝi helpis al Christabel Pankhurst kiam ŝi kandidatis en parlamenta balotado de 1918, kaj ŝi ankaŭ ĉeestis la funebron de Emmeline Pankhurst en 1928.

May Billinghurst mortis en 1953, en Weybridge.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.brinsmead.net/johnb.htm
  2. http://www.brinsmead.net/JBchildn.htm
  3. 3,0 3,1 Parolado en la Old Bailey juĝejo, 1913. http://www.spartacus.schoolnet.co.uk/Wbillinghurst.htm
  4. Letero al Manchester Guardian ĵurnalo, 21-a aprilo 1908. http://www.spartacus.schoolnet.co.uk/Wbillinghurst.htm
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 http://www.spartacus.schoolnet.co.uk/Wbillinghurst.htm