Rosa Scolnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rosa SCOLNIK (naskiĝis 1906 - mortis la 14-an de marto 1979 en Córdoba, Argentino) estis argentina esperantistino.

Esperantistino ekde 1933 kaj dumviva membro de UEA, d-rino Scolnik estis kunfondintino de Argentina Esperanto-Ligo. En 1943 ŝi kunaŭtoris hispanlingvan lernolibron Curso Elemental de Esperanto. Kiel kuracistino kaj biologo ŝi verkis centojn da artikoloj en la hispana kaj Esperanto pri botaniko, etnografio kaj racia nutrado. Mondvojaĝantino - ŝi vizitis 140 landojn - kaj prelegantino, kontribuis per valoraj flaŭraj ekzempleroj ĉefe de Sud-Ameriko al pluraj botanikaj muzeoj tra la mondo (Ameriko, Eŭropo, Azio). Ŝia etnografia kolekto pri la indiĝenoj de Sud-Ameriko estas gardata en la Universitato de Jerusalemo.


Ŝablono:Ĝermo-esperantisto