Rosa alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
‘Maiden´s Blush’

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alba-rozoj (Rosa × alba, latine alba = blanka), ankaŭ nomataj Blankaj kamparanaj rozoj,estas grupo de noblaj kaj speciale malnovaj rozoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kune kun Rosa gallica kaj Rosa damascena tiuj prauloj de niaj ĝardenaj rozoj enmigris el Malgrandazio trans Grekio al okcidenta Eŭropo.

Jam la malnovaj grekoj kaj romianoj kultivis la Alba-rozoj en iliaj ĝaredenoj. Ĝi ekiĝis en krucado de Rosa canina var. froebelii kaj Rosa damascena. Albertus Magnus menciis la rozon jam en 1250.

Kiel 'Blanka rozo el Jorko' ĝi estas la simbolo de la domo York kaj la graflando Yorkshire. Je la alia flanko staris en la 15a jarcento dum la tiel nomata rozmilito la domo Lancaster kun la ruĝa gaŭla rozo en sia blazono. Ambau domoj batalis pri la angla krono.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kolorspektro de tiuj agrable odorantaaj floroj en junio-julio estas blanka kaj palrosea. La rozoj havas griz-verdaj folioj. La planto estas boskeca, ofte pendantaj, ĝis ĉirkaŭ 2 m alta kaj frostrezista. Ĝi estas plantita ofte en kamparanaj ĝardenoj kiel solularbusto aŭ en heĝa formo. Ĝi ankaŭ toleras duonombron. El ĝi oni povas gajni rozoleo.

Ŝatataj kultivaroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

'Reĝino de Danio'
  • 'Amelia', 1823, ĉerizruĝa;
  • 'Königin von Dänemark', 1816, rosea;
  • 'Maiden´s Blush', antaŭ 1500,blanka kaj iomete rosea;
  • 'Maxima', ĉirkaŭ 1600, kremblanka, plena;
  • 'Semiplena' sinonimo 'White Rose of York', ĉirkaŭ 1473, blanka, iomete plena –ne toleras ombron;
  • 'Suaveolens', antaŭ 1750, blanka, duonplena;
  • 'Félicité Parmentier', antaŭ 1834, blanka kun iom da rosea;

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer Verlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
  • Heinrich Schultheis, Helga & Klaus Urban: Rosenlexikon. 2a eldono, 2001, ISBN 3-932045-25-4 (KD-romo)
  • Peter Beales: Klassische Rosen . 2a eldono, 2002, ISBN 3-8320-8736-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]