Rosanna Arquette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosanna Arquette
Usona aktorino
Usona aktorino
Persona informo
Naskonomo Rosanna Lauren Arquette
Naskiĝo 10-a de aŭgusto 1959
en Novjorko, Usono
Lingvoj angla
Loĝloko ĈikagoEvanstonNov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Lewis Arquette
Frat(in)oj Patricia Arquette • Alexis Arquette • Richmond Arquette • David Arquette
Edz(in)o James Newton Howard
Amkunulo Peter Gabriel
Infano Zoe Sidel
Okupo
Okupo aktorofilmproduktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro
TTT
Retejo https://www.rosannaarquette.com/
vdr

Rosanna Lauren Arquette (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1959 en Novjorko) estas usona aktorino kaj reĝisorino de filmoj. Post ŝia rolo en Desperately Seeking Susan ŝi gajnis BAFTA-premion kaj kandidatiĝis por la Ora Globo.

Biografio

Rosanna estas filino de komika aktoro Lewis Arquette kaj poetino Mardi Arquette. Ŝi estas fratino de Patricia Arquette, David Arquette, Alexis Arquette kaj Richmond Arquette kaj la bofratino de Courteney Cox, kiu estas la edzino de David.

Ĝis ŝia dekkvina jaraĝo ŝi elkreskis en hipia-ĉirkauaĵo, poste sole transloĝiĝis al Kalifornio kie ŝi prenis la unuajn teatro-lecionojn. Du jarojn pliposte ŝi rolis en etaj televidelsendoj kaj iom post iom konatiĝis ĉe la granda publiko, ankaŭ danke al du roloj en More American Graffiti (1979) kaj S.O.B. (1981) de Blake Edwards.

En 1983 ŝi ricevis la unuan grandan rolon en la drama komedio Baby It's You. Du jarojn pliposte ŝi vere finatingis publikan atenton en la filmo Desperately Seeking Susan (1985) en kiu ŝi rolis kun Madonna.

La reĝisoro Martin Scorsese elektis ŝin kiel ĉefrolulino en After Hours kaj kvar jarojn pliposte en New York Stories kun Nick Nolte. Ŝi restadis dum ok monatoj en Eŭropo por prepari sin por la rolo en Le Grand Bleu de reĝisoro Luc Besson.

Post tio ŝi ne plu elektis por grandaj Holivudaj filmoj, sed por sendependaj filmoj. Ŝi tamen rolis kiel la edzino de heroino-vendisto en Pulp Fiction de Quentin Tarantino kaj en Crash de David Cronenberg.

La fama furorkanto Rosanna de la usona bando Toto estas dediĉita al ŝi. Dum la tempo de surdiskigo de la albumo Toto IV ŝi regule eliris kun klavaristo Steve Porcaro de tiu bando.

Filmaro (en la angla lingvo)