Rosansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rosansero
Juna Rosansero en Kalifornio, Usono
Juna Rosansero en Kalifornio, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chen
Specio: Ch. rossii
Chen rossii
(Cassin, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Naĝanta Rosansero.

La Rosansero (Chen rossiiAnser rossii) estas birdospecio de la familio de Anasedoj kaj genro Chen aŭ de blankaj anseroj de Nordameriko.

La American Ornithologists' Union lokas tiun specion kaj la aliajn du el la "blankaj anseroj" en la genro Chen pli ol ĉe la pli tradicia genro de "grizaj anseroj" nome Anser.

Tiu ansero reproduktiĝas en norda Kanado, ĉefe en la Rifuĝejo por migrantaj birdoj Reĝino Maud,[1] kaj vintras multe pli sude en la kontinento en Suda Usono kaj foje en norda Meksiko.

La plumaro de tiu specio estas blanka escepte pro la nigraj flugilpintoj. Ĝi estas simila laŭ aspekto al blanka morfo de Neĝansero sed proksimume 40% pli malgranda. Aliaj diferencoj el la Neĝansero estas ke la beko estas pli malgranda en proporcio al sia korpo kaj ne havas la "nigrajn lipojn". La malhela fazo estas tre rara.

La Rosansero estas rara vaganto en Okcidenta Eŭropo, sed ĝi estas komune tenata en kolektoj de akvobirdoj kaj tiele plej verŝajne tiuj birdoj ne estas naturaj sed fuĝintaj. Fuĝintaj aŭ naturiĝintaj specimenoj estas trovataj ofte, kutime kun aliaj naturiĝintaj anseroj kiaj Kanada ansero, Griza ansero kaj Blankvanga ansero. Tamen, individuoj aŭ malgrandaj grupoj kiuj ŝajnas de natura origino videblis en Nederlando kaj Britio.

Tiu specio tiele nomiĝas honore al Bernard R. Ross, grava komercisto de la Kompanio de la Golfo Hudson ĉe Fort Resolution en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado.[2]

Referencoj

Ŝablono:Reflist


Eksteraj ligiloj

  1. Queen Maud Gulf
  2. "The Scabby-Nosed Wavey", time.com, 16a de decembro, 1940. Kontrolita 2009-05-01.