Rosengarten (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosengarten - Catinaccio
La montaro Rosengarten - Catinaccio
La montaro Rosengarten - Catinaccio
montara sistemo
La plej alta punkto Kesselkogel (3 004 m)
Supra tutaĵo Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo  Italio
Geografia situo 46° 28′ N, 11° 39′ O (mapo)46.47222222222211.651388888889Koordinatoj: 46° 28′ N, 11° 39′ O (mapo) f1
Map
Rosengarten - Catinaccio
vdr

Rosengarten (itale Catinaccio, ladine: Ciadenac, Ciadenáze) estas montarmasivo en la Dolomitoj en norda Italio. Ĝi situas inter la valo de Tiers kaj la valo Eggen en Sudtirolo kaj la valo Fassa en Trentino.

Aparta karakterizaĵo de la Rosengarten estas la rozkolora ombro, kiun ĝi prenas dum la sunsubiro, pro la ĉeesto de dolomita mineralo. La nomo Rosengarten estas uzata jam de la 15-a jarcento kaj en la germana signifas "rozĝardeno". Kelkaj diras, ke ĝi rilatas al la legendo de reĝo Laŭrin kaj lia rozĝardeno, tradicia rakonto klariganta la eksteran aspekton de la montara sistemo. Kontraŭe, lingvosciencistoj asertas, ke la nomo devenas de la malnova vortradiko "ruza" kiu signifas gruzo. Saman signifon enhavas ankaŭ la malnova ladina nomo Ciadinac.

La plej alta pinto de la montaro estas la Kesselkogel kun altitudo egala al 3 004 m. Ĝi esti unue grimpita en 1873 de la britoj C. Comyn Tucker kaj T. H. Carson kun la montgvidisto A. Bernard.

La dua plej alta pinto estas la pinto Rosengarten, kiu staras meze de la montaro kaj estas alta 2 981 metrojn. Ĝi estis unue grimpita en 1874 de Tucker kaj Carson kun la montgvidisto François Devouassoud.

Aliaj gravaj pintoj estas la pinto kaj la turoj Vajolet.