Rosmunda (reĝino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rosmunda (aŭ Rosamunda) (... – Raveno, 572) estis reĝino de Longobardoj ekde la jaro 567 kaj reĝino de Italio ekde 568 ĝis 572.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de Kunimondo, kiu estis reĝo de Gepidoj, Rosmunda naskiĝis kiam ŝia popolo loĝis en Panonio, konfliktanta kun Longobardoj. En 567 Kunimondo estis venkita kaj mortigita en batalo permane de Alboino, reĝo de Longobardoj. Alboino jam edziĝinta ekde 555 al Klodosvinta, filino de la reĝo de Frankoj Klotario la 1-a, post la malvenko de Gepidoj, edziĝis al Rosmunda, eble por ligi al si la supervivantajn militistojn de tiu venkita popolo. La nova reĝino sekvis Alboinon al Italio, en 568. Rakontas Paŭlo Diakono, en la dua libro de sia Historia Langobardorum, (Historio de Longobardoj), ke Rosmunda organizis la komploton kiu mortigis Alboinon, 572 intrigante kun nobelulo de la reĝa kortego kaj sia amanto, Elmiki, kiu laŭ Paŭlo Diakono (Historia gentis Langobardorum) estis forta kaj robusta.

Murdo de Alboino, reĝo de Longobardoj de Charles Landseer (1856)

Laŭ legendo, post diboĉada nokto, en Verona, en la reĝejo kiu iam estis de Teodoriko, Alboino trinkis vinon el pokalo eltirita el la kranio de la patro de Rosmunda, Kunimondo, kaj devigis la edzinon la similon fari. Por venĝi, ŝi ligis al ĝia ingo la glavon de sia edzo, kiu en la momento de la enrompo de la komplotantoj gviditaj de Elmiki povis sin defendi nur per la lignosidilo. Tiu rakonto devenas el germanlingva poema komponaĵo, buŝe transdonita kaj ankoraŭ viva epoke de Paŭlo Diakono. De ĝi liveras latinan version, ankaŭ pli fidelan al la origina, ankaŭ Agnelo el Raveno, en sia Liber Pontificalis Ecclesiae Ravennatis (9-a jarcentoPontifika libro de la Ravena Eklezio).[1]

Pli prozaĵe, malantaŭ la legendo, historiisto Jörg Jarnut [2]legas la epizodon kiel provon uzurpi flanke de Elmiki, apogita de la reĝino kaj de iuj longobardaj militistoj kaj gepidaj agregitaj al la armeo kaj subtenataj de Bizanco.[3] Tio eblas, same kiel eblas ke Alboino mortis per natura morto.

Laŭ la uzo praktikata ĉe longobardoj, la reĝino jam vidva povis elekti la novan reĝon, lin laŭleĝigante per nova geedziĝo.

La elekto, kompreneble, devus laŭiri la kondiĉojn de la asembleo de la militistoj. Rosmunda transdonis la reĝan povon al Elmiki, apogita de parto de la longobarda popolo, aparte de la romiema komponanto. La plej granda parto, tamen, ne favore juĝis la elekton de Rosmunda kaj alia asembleo, kunvokita en Pavio, elektis Klefon. Rosmunda fuĝis kune kun Elmiki, la reĝa trezoro kaj la unualita filino de Alboino, Alpsuinda, al Raveno.

En Raveno la supozitaj reĝmortigintoj geedziĝis, sed baldaŭ ili estis separitaj de la malamo (eble ankaŭ pro amrilato de Rosmunda kun la bizanca prefekto Longino). Rosmunda provis venenigi Elmiki/n, sed tiu ĉi, post la trinkado de unua gluto el la vennita pokato, konsciiĝis pri la trompo kaj devigis ke Rosmunda trinku siavice. Ankaŭ tiu ero de la rakonto estas ĉe historiistoj juĝata legenda. La forfuĝintoj eble eĉ ne atingis Ravenon: Gregorio de Tours, samtempulo de la eventoj, sciigas, fakte, en sia Historio (IV, 41) ke ili estis kaptitaj kaj mortigitaj dumfuĝe.

Rosmunda en la artoj[redakti | redakti fonton]

La eventoj ĉirkaŭantaj la vivon de Alboino kaj Rosmunda plurfoje ekscitis la atenton de literaturaj kompilistoj de Italio. Eĉ tri estas la verkoj kiuj koniĝas per Rosmunda: du tragedioj, unu de Johano Rucellai (1525), la alia de Vittorio Alfieri (1783), kaj komedio de Sem Benelli de 1911. Kun la titolo de "Rosmunda in Ravenna" ekzistas tragedio de Amarilli Etrusca (Teresa Bandettini) presita en la urbo Luko. Ŝuldiĝas, male, al aktoro-verkisto Achille Campanile la esprimo, enirinta poste en la kuranta lingvaĵo, en Italio, "Trinku, Rosmunda, en la kranio de via patro", reprenita plurfoje en kanzonoj kaj parodioj.

La epizodo de la komploto inspiris ankaŭ almenaŭ en unu filmo 1961 reĝisorata de Carlo Campogalliani: Rosmunda kaj Alboino. En la tradicio de la popola itala kanzono, la travivaĵoj de Rosmunda kaj Elmiki reviviĝas tra la diversaj redaktoj de la kanzono Donna Lumbarda (Lombarda Virino), kiuj estis buŝe transdonitaj laŭlonge de jarcentoj, kiuj hodiaŭ estis kolektitaj de etnomuzikologoj, stratkantistoj (kiuj ofte tion enirigas en temoskemon de siaj koncertoj) kaj esploristoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La religio de la germanaj popoloj invadantaj Italion jam konfesis la kristanan religion laŭkrede de arianismo.
  2. Storia dei Longobardi, Torino, Einaudi, 2002. ISBN 8846440854.
  3. Herwig, Wolfram (1997) The Roman Empire and its Germanic peoples, University of California Press, California, p 291.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jörg Jarnut, Storia dei Longobardi (Torino, Einaudi 2002)
  • Sergio Rovagnati, I Longobardi (Milano, Xenia 2003)
  • Alberto Magnani, "Re Alboino fuori dalla leggenda", "Bollettino della Società Pavese di Storia Patria", anno Ĉ, 2010.

Aliaj Projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO entenas ion pri Rosmunda: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La slipo de Rosmunda e Alboino en mymovies.it