Rossano estas loĝloko kaj eksa komunumo de Italio, kiu komence de aprilo 2018 kun la najbara loĝloko Corigliano Calabro fuziis al nova komunumo Corigliano-Rossano. Ĝi apartenas al la regionoKalabrio kaj la provinco Kosenco kaj situas en alteco de 270 metroj super la marnivelo. Komence de 2018 en la komunumo vivis 36 598 loĝantoj sur areo de 150,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 242 loĝantoj/km². Kristana patrono estas grekdevena monaĥo kiu vivis en Rossano, la sankta Nilo la pli juna, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.