Rostov-na-Donu

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pri la alia urbo kun simila nomo vidu artikolon Rostov.
Rostov-na-Donu
Blazono de la urbo
Rostov-on-Don-coat.png
Regiono: Rostova provinco
Distrikto: Ĉefurbo de la provinco
Fondita en: 1749
Urbo ekde: 1807
Koordinatoj: 47°16′N 39°43′O  /  47.267°N, 39.717°O / 47.267; 39.717 (Rostov-na-Donu)Koordinatoj: 47°16′N 39°43′O  /  47.267°N, 39.717°O / 47.267; 39.717 (Rostov-na-Donu)
Loĝantaro, miloj: 1058 (2002)
Kodo laŭ OKATO: 60401
Telefona prefikso: 863
Tempozono (de MSK): 0
v  d  r
Information icon.svg

Rostovo ĉe Dono (ruse Ростов-на-Дону, Rostov-na-Donu) estas milionurbo, la deka plej granda urbo en Rusio, ĉefurbo de la Rostova provinco kaj Suda federacia regiono. Ĝi estas histroria urbo, ankaŭ kultura, eduka, politika, financa, komerca kaj ekonomia centro.

Enhavo

Geografio [redakti]

La urbo situas en la sud-okcidenta parto de la lando sur dekstra bordo de rivero Don (Дон).

Historio [redakti]

Jam en 1696 Petro la 1-a (Rusio) trovis la lokon tre favora, sed pro la militado li ne fondis urbon. En ĉi tiu loko de la urbo oni establis en 1749-1750 havenon kaj doganejon. Oni konstruis en 1761 fortikaĵon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbo.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1797. En 1816 en Varsovio universitato fondiĝis, kiu en 1915 translokiĝis al Rostov.

Ekde la 19-a jarcento ĝi estas grava centro de la rusia komercado kaj trafiko.

En 1902 en la urbo estis laborista striko.

En jaro 1959 la urbo havis 600 mil loĝantojn, en 2002 la urbo havis 1068,3 mil loĝantojn.

Ekonomio [redakti]

En Rostov la plej grava industrio estas la peza industrio. Oni produktas ekzemple helikopterojn.

Trafiko [redakti]

Rostov havas internacian flughavenon kaj gravan stacidomon. Ŝipoj trafikas al Volgo, Kaspia maro kaj Azova Maro.

Panoramo en Rostov

Ĝemelurboj [redakti]

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.rostov-gorod.ru
Ekstera ligilo    http://sunsite.berkeley.edu:8085/x-ussr/100k/L-37-032.jpg
Ekstera ligilo    http://rostov.rsu.ru/sobor/index.htm
Ekstera ligilo    Oficiala paĝaro de la urba administracio