Rostovo ĉe Dono
- Pri la alia urbo kun simila nomo vidu artikolon Rostov.
Ŝablono:Rusia urbo gm Rostovo ĉe Dono (ruse Ростов-на-Дону, Rostov-na-Donu) estas milionurbo, la deka plej granda urbo en Rusio, ĉefurbo de la Rostova provinco kaj Suda federacia regiono. Ĝi estas histroria urbo, ankaŭ kultura, eduka, politika, financa, komerca kaj ekonomia centro.
Geografio
La urbo situas en la sud-okcidenta parto de la lando sur dekstra bordo de rivero Don (Дон).
Historio
Jam en 1696 Petro la 1-a (Rusio) trovis la lokon tre favora, sed pro la militado li ne fondis urbon. En ĉi tiu loko de la urbo oni establis en 1749-1750 havenon kaj doganejon. Oni konstruis en 1761 fortikaĵon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbo.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1797. En 1816 en Varsovio universitato fondiĝis, kiu en 1915 translokiĝis al Rostov.
Ekde la 19-a jarcento ĝi estas grava centro de la rusia komercado kaj trafiko.
En 1902 en la urbo estis laborista striko.
En jaro 1959 la urbo havis 600 mil loĝantojn, en 2002 la urbo havis 1068,3 mil loĝantojn.
Ekonomio
En Rostov la plej grava industrio estas la peza industrio. Oni produktas ekzemple helikopterojn.
Trafiko
Rostov havas internacian flughavenon kaj gravan stacidomon. Ŝipoj trafikas al Volgo, Kaspia maro kaj Azova Maro.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Glasgow, Britio
- Ŝablono:Flagikono Dortmund, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Gera, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Pleven, Bulgario
- Ŝablono:Flagikono Le Mans, Francio
- Ŝablono:Flagikono Mobile, Usono
- Ŝablono:Flagikono Erevano, Armenio
- Ŝablono:Flagikono Kajaani, Finnlando
- Ŝablono:Flagikono Cheongju, Sud-Koreio
- Ŝablono:Flagikono Volos, Grekio
- Ŝablono:Flagikono Antalya, Turkio
- Ŝablono:Flagikono Toronto, Kanado
- Ŝablono:Flagikono Donecko, Ukrainio
- Ŝablono:Flagikono Odeso, Ukrainio
- Ŝablono:Flagikono Luhansko, Ukrainio
- Ŝablono:Flagikono Gomel, Belorusio
- Ŝablono:Flagikono Moskvo, Rusio
Eksteraj Ligiloj
greke http://www.rostov-gorod.ru greke http://sunsite.berkeley.edu:8085/x-ussr/100k/L-37-032.jpg greke http://rostov.rsu.ru/sobor/index.htm greke Oficiala paĝaro de la urba administracio
Arĥangelsko | Belgorodo | Velikije Luki | Velikij Novgorod | Vladikavkaz | Voroneĵ | Vjazma | Dmitrov | Jelec | Jelnja | Kozelsk | Kronŝtadt | Kursk | Luga | Malgobek | Naro-Fominsk | Orjol | Polarnij | Pskovo | Rĵev | Rostov-na-Donu | Tuapse