Roswell-incidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipoteza rekonstruo de la Roswell-incidento

La Roswell-incidento atingis je la 8-a de julio 1947 la ĵurnalajn frontpaĝojn en Usono. Temis pri la postsavado de kraŝaĵoj apud Roswell, Nov-Meksiko, en julio 1947. Ĉi tiuj kraŝaĵoj devenis de grandalta (stratosfera) spiona balono, kiaj celis detekti unuan atombomban eksplodigon de la rusoj. Por kaŝi tion, la usona armeo disvastigis la Nifo-legendon. Laŭ la nifo-kredantoj eĉ hodiaŭ, temas pri kraŝo de neidentigita fluganta objekto (nifo), kiu estis paffaligita de la aerarmeo.

Mistera kraŝo

En julio 1947, en la dezerto apud Roswell, okazis incidento, ĉe kiu la nokta kraŝo de nekonata objekto kaŭzis mondnovaĵon. La usona aerarmeo nome deklaris en oficiala gazetara komunikaĵo, ke oni postsavis kraŝintan nifon (Usona aerarmeo kaptis Nifon legeblis en diversaj usonaj gazetoj). Unu tagon poste venis nova komunikaĵo, en kiu oni parolis pri kraŝinta veterbalono. Post tio oni dum tridek jaroj silentis.

Nur en 1978 la Roswell-incidento refariĝis novaĵo, kiam la konata kanada nifo-esploranto Stanton T. Friedman kontaktis eksmajoron Jesse Marcel. Marcel en 1947 kunhelpis dum la postsavado de la restaĵoj de la (laŭ la aerarmeo) veterbalono. Kiel eksmajoro, Marcel deklaris en 1978 al Friedman, ke ĝi ne estis veterbalono, sed tamen ekstertera kosmoŝipo. Friedman trovis en Roswell ankoraŭ dekojn da aliaj ĉeestantoj, inter kiuj eĉ generalo, kiuj konfirmis la interpreton de Marcel. Friedman verkis libron, post kio ankoraŭ pli da ĉeestantoj anoncis sin kaj ankoraŭ dekoj da libroj aperis.

Novaj deklaroj de la usona aerarmeo

La diskuto pri la Roswell-incidento, kiu ankoraŭ daŭras, kondukis al demandoj en la usona kongreso kaj nova deklaro de la usona aerarmeo. En 1998 la usona aerarmeo prezentis la novan eksplikon en gazetara konferenco, kiu eĉ en Eŭropo rekte videblis. En tiu ekspliko la aerarmeo venis kun la rakonto pri "Project Mogull" (Projekto Mogolo). La kraŝo ne estis tiu de veterbalono, sed de multe pli granda spionada balono, per kiu la usonanoj klopodis observi la rusajn progresojn en la nuklea kampo.

Intertempe la aerarmeo prezentis trian deklaron pri la Roswell-incidento. Laŭ tiu lasta interpreto okazis kraŝo de kajut-imitaĵo kun manekenpupoj. La nova deklaro kaj antaŭ ĉio la daŭra ŝanĝo de la ekspliko fare de aŭtoritatuloj ankoraŭ pli konvinkis la adeptojn de la nifo-teorio, ke en Roswell okazis pli, ol la aerarmeo volas ŝajnigi.

Okulfrapa detalo estas, ke dum la 1940-aj jaroj en Roswell la ununuraj nukleaj bomboj en la mondo estis deponitaj. Roswell ankaŭ estis la bazo de la aviadiloj, kiuj faligis la nukleajn bombojn sur Hiroŝimo kaj Nagasako en aŭgusto 1945.

Ŝablono:LigoElstara