Hrosvitha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roswitha)
Hrosvitha
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 930/935
en Duklando Saksio
Morto post 970
en Bad Gandersheim
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Loĝloko abatinejo Gandersheim vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Parencoj Hrotsvita von Gandersheim vd
Profesio
Okupo dramaturgo • hagiografo • poeto • verkisto • kanonikino vd
Laborkampo poezio • spoken drama vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rosvita de Gandersheim prezentas al la imperiestro Oto la 1-a sian verkon "Gesta Ottonis", sub la rigardo de la abatino Gerberga (956-1001), gravuraĵo en ligno de Albrecht Dürer, 1501

Hrosvitha de Gandersheim, Germanio, vivis de ĉirkaŭ 930/935 ĝis post 970 p.Kr. Ŝi estis monaĥino en la urbeto, laŭ kiu ŝi nomiĝis. El malnova Saksa nobela familio, ŝi ricevis bonan edukon. Per sia verkado de - iom primitivaj - komedioj ŝi klopodis por forigi la paganajn aŭtorojn el la instruprogramo.

La humanisto Conrad Celtis malkovris ŝiajn verkojn en 1501. Dividiĝas ŝia verkaro en tri librojn:

la unua libro enhavas ok longajn poemojn:

  • la vivo de Maria
  • la ĉieliro de Jesuo
  • 4 martirlegendoj
  • du konvertiĝoj por interligo kun la diablo

Ofta temo estas laŭdo al ĉasteco kaj virgulineco.

La dua libro estas kolekto de ses teatraĵoj en iom rimita prozo kaj enhavas martir- kaj konvertiĝo-historiojn el la frua kristanismo. Per tio ĉi ŝi estas la plej unua teatro-aŭtoro de la Mezepoko.

La tria libro estas tre difektita, kaj konservas pli malpli duonon de epopeo pri imperiestro Otto la 1-a kaj fondohistorion pri ŝia propra monaĥinejo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tradukita estas Dulcitius por Antologio Latina.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]