Rotacia periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En astronomio, la rotacia periodo de astro estas la daŭro de unu turniĝo de tiu astro ĉirkaŭ ĝia rotacia akso.

Ekzemple, la rotacia periodo de Tero estas 23 horoj, 56 minutoj kaj 4,09 sekundoj (periodo tiel nomata sidera tago). Tiu periodo diferencas de la suna tago, kiu estas la tempo inter du pasoj de Suno al la meridiano de iu loko.

Sidera kaj sinodika rotacia periodo[redakti | redakti fonton]

P1 = sidera periodo.
P2 = sinodika periodo.
Post la tempo P1 la planeto "rigardas" en sama direkon kiel en tempo 0.
Post la tempo P2 la planedo "rigardas" al ĝia Suno

En la kazo de astro orbitante ĉirkaŭ Suno (aŭ, ĝenerale, ĉirkaŭ stelo) oni devas malkonfuzigi:

  • la sidera rotacia periodo, rilate al la malproksimaj steloj rigarditaj kiel senmovaj: estas la tempo, post kiu la astro revenas al ĝia orientiĝo rilate al la steloj.
  • la sinodika rotacia periodo, tempo post kiu la astro revenas al ĝia orientiĝo rilate al Suno (aŭ rilate al la stelo ĉirkaŭ kiu ĝi orbitas)