Leuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rotafen)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Leuk (distrikto) kaj Leuk (stacidomo).
Leuk
Blazono de Leuk
Blazono de Leuk
Blazono de Leuk
Leuk
Leuk
Leuk
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 19′ 5″ N 7° 38′ 4″ O / 46.31806 °N, 7.63444 °O / 46.31806; 7.63444 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 5″ N 7° 38′ 4″ O / 46.31806 °N, 7.63444 °O / 46.31806; 7.63444 (mapo)
Areo 55,36 km²
Alteco 731 m super marnivelo
Poŝtkodo 3953
Komunumkodo 6110
Mapo de Leuk
Mapo de Leuk
Mapo de Leuk
vdr

Leuk (prononcu Lojk, en la franca lingvo Loèche) estas historia urbo komunumo kaj ĉefloko de la Distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Leuk situas en la valfundo de Valezo meze inter Sierre kaj Vispo. La komunumo Leuk konsistas el la urbo Leuk kaj la vilaĝo Susten kaj Erschmatt, kaj la vilaĝetoj Brunnen, Lichten, Rotafen, Sankt-Barbara, Thel, Briannen, Feithieren, Gampinen, Pfyn kaj Pletschen. Du trionoj de la loĝantaro de la komunumo vivas en Susten.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 55,36 km², de kiuj 40,8% estas kovritaj de arbaro, 24,1% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Leuk limas en nordo al Varen, Albinen, Inden kaj Guttet-Feschel, en nordoriento al Goppenstein, en oriento al Gampel-Bratsch, en sudoriento al Turtmann-Unterems, en sudsudoriento al Agarn, en sudokcidento al Chandolin, kaj en okcidento al Salgesch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Leuk pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9 (en konstruo). Pere de la grava trajnlinio de Laŭzano al Brigo, kiu estas parto de la linio de Parizo al Milano, la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto. Krome de Leuk diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la flankaj valoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 515 kiel villa de Leuca. En la 6-a jarcento Leuk apartenis al la kronaj bienoj de la burgonja reĝo Sigismundo.

En la jaro 1256 al Leuk estis koncedita la urborajto.[3] Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Erschmatt estis integrita al la komunumo Leuk.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]