Rotenburg an der Fulda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotenburg a.d. Fulda
Blazono
Rotenburg an der Fulda (Germanio)
Rotenburg an der Fulda (Germanio)
DEC

Map

urbeto • rezidejo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Hersfeld-Rotenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06623
Poŝtkodo 36199
Aŭtomobila kodo HEF
Oficiala Municipokodo 06632018
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Manfred Fehr
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 15
36199 Rotenburg a. d. Fulda
Demografio
Loĝantaro 14066 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 9° 44′ O (mapo)50.9959.7272222222222Koordinatoj: 51° 0′ N, 9° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 183 m
Areo 79,84 km²
Oficiala retejo http://www.rotenburg.de
vdr

Rotenburg an der Fulda estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hersfeld-Rotenburg de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 14 066 loĝantojn.

Esperanto en Rotenburg[redakti | redakti fonton]

Inter la 27-a de decembro 1977 kaj la 3-a de januaro 1978 la 21-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Rotenburg pritraktis la temon "Edukado - kun kiuj celoj". La internaciaj partoprenantoj memoris la eventon interalie pro tio, ke malgraŭ la ripetaj avertoj de la organizantoj pluraj seminarianoj origine alvenis ne en la ĝusta urbo "Rotenburg", sed en alia samnoma loĝloko, aparte en la pli suda Rothenburg ob der Tauber inter Hajdelbergo kaj Nurenbergo (en distanco de 230 kilometroj) kaj en la pli norda Rotenburg an der Wümme inter Bremeno kaj Hamburgo (en distanco de 320 kilometroj).

la landgrafa kastelo en Rotenburg
la urbodomo (konstruita inter 1597 kaj 1598)