Roton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roton "Athmospheric Test Vehicle"

Roton estis projekto de komerca, reuzebla, perhoma, unuŝtupa porta raketo de kalifornia "Rotary Rocket Company". Roton devintus starti vertikale, utilŝarĝon porti en la terorbiton kaj poste surlandiĝi per rotorsistemo - simila al tiu de helikoptero. Ĝi devintus kunporti ŝarĝon de ĝis 3200 kg en orbiton de 300 km kaj 50.0° orbita kliniĝo.

Kiel pelaĵon, oni volis uzi likvidan oksigenon kaj kerozinon. La eka maso estis planita je 180 tunoj, la raketa alto je 19,5 m kaj la baza diametro de 6,70 m.

Oni planis je 2000 jam komercajn flugojn kontraŭ prezo de 7 milionoj $ je lanĉo.

Oni faris testflugojn en 1999 per prototipo nomata "Athmospheric Test Vehicle", alta 19,5 m. La prototipo jam havis la ŝipanon de 2 homoj.

La projekto kolapsis pro financaj kaj teknikaj kaŭzoj.