Roverso
El Vikipedio
Dandoj kun manteloj kun kurbaj roversoj, ĉ. 1830
Roverso estas refaldo sur brustoparto de jako, mantelo k.s. kaj kelkfoje prezentas alian ŝtofon aŭ koloron ol la cetero de la vesto. Ĝi estas plilongigo de la kolumo, de kiu ĝi estas apartigita per diversformaj tranĉoj. Se la pinto de la reverso montras malsupren oni parolas pri "falanta roverso", se ĝi montras supren pri "pinta" aŭ "soranta roverso". Dum diversaj epokoj ankoraŭ ekzistis aliaj rovers-formoj, ekzemple dum bidermajro "kurba roverso" kun entranĉo.