Rowan Atkinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rowan Atkinson
Persona informo
Rowan Atkinson
Naskonomo Rowan Sebastian Atkinson
Naskiĝo 6-a de januaro 1955
en Consett,
Konteo Durham,
Anglio, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) UR
Lingvoj angla vd
Loĝloko The Old Rectory vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Newcastle • Reĝina Kolegio • Chorister School • St. Bees School vd
Familio
Patrino Ella May Bainbridge vd
Gefratoj Rodney Atkinson vd
Edz(in)o Sunetra Sastry (1990-)
Amkunulo Leslie Ash • Louise Ford vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • komikisto • voĉaktoro • teatra aktoro • scenaristo • elektrika inĝeniero • aktoro • produktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1979 - nuntempo
Verkado
Verkoj Mr. Bean ❦
The Lion King ❦
Wonka vd
Aktorado
Fama rolo Mr. Bean
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rowan ATKINSON estas brita aktoro naskiĝinta la 6-an de januaro 1955 en Consett en Anglio en familio de farmisto. Rowan havas du pli aĝajn fratojn Rupert kaj Rodney. Li studis universitaton en Newcastle kaj en Oksfordo. Finstudinte la lernejon li decidiĝis por kariero de komikulo. Kun Richard Curtis, kolego el Oksfordo, li komencis verki komediojn por teatro "Oxford Playhouse".

Unue li validiĝis kiel teatra komikulo kaj en la jaro 1979 li enpenetris en televidon kiel aktoro kaj scenaristo en serialo de BBC "Nenovaĵoj je la naŭa" (Not The Nine O’Clock News). La serialo fariĝis tre ege sukcesa, Rowan akiris dank‘ al ĝi aprezon de British Academy Award kaj li fariĝis personeco de BBC por la jaro 1980. Liaj teatraj sukcesoj daŭrigis kaj ili certigis al li kreskon de la populareco. La saman jaron li rolis en televida komedio "Canned Laughter".

Plua granda sukceso ĉe spektantoj fariĝis komedia serialo Nigra vipuro Black Adder (1983) kaj ties daŭrigo Blackadder II (1986), Blackadder the Third (1987) kaj Blackadder Goes Forth (1989), en kiuj denove kunlaboris Richard Curtis. Li rolis rolojn de princo Edmund Blackadder, dukon de Edinburgo, ĉefepiskopo de Canterbury kaj dukon de Hastings. Filman debuton li realiĝis apud flanko de Sean Connery kaj Kim Basinger en filmo "Neniam diru neniam" Never Say Never Again.

Sed plej grandan sukceson li akiris kiel Mr. Bean en miniserialoj de la sama nomo "Mr. Bean" (19891995). Liaj komediaj miniserialoj, kie aperas lia amiko pluŝa urseto Teddy, fariĝis grandsukcesaj en multaj landoj. El Rowan fariĝas tutmonde konata aktoro, kiun multe da homoj nomos neniel ol Mr. Bean.

Rowan estas ekde la jaro edziĝinta kun Sunetra Sastry, kun kiu li havas du infanojn. Li proprumas du filmajn kompaniojn Tiger Television kaj Tiger Aspect Films.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1982 Fundamental Frolics Sin mem
1982 Dead on Time Bernard Fripp
1983 Never Say Never Again Nigel Small-Fawcett
1988 The Appointments of Dennis Jennings Dr. Schooner
1989 The Tall Guy Ron Anderson
1990 The Witches Mr. Stringer
1993 Hot Shots! Part Deux Dexter Hayman
1994 Four Weddings and a Funeral Pastro Gerald
1994 La Leona Reĝo Zazu
1997 Bean (filmo) Mr. Bean
2000 Maybe Baby Mr. James
2001 Rat Race Enrico Pollini
2002 Scooby-Doo Emile Mondavarious
2003 Johnny English Johnny English
2003 Love Actually Rufus
2005 Keeping Mum Reverend Walter Goodfellow
2007 Mr. Bean's Holiday (filmo) Mr. Bean
2011 Johnny English Reborn Johnny English
2017 Huan Le Xi Ju Ren Mr. Bean
2018 Mamma Mia! Here We Go Again N/A
2018 Johnny English Strikes Again Johnny English

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1979 Canned Laughter Robert Box
1979 The Secret Policeman's Ball Sin mem
1979–1982 Not the Nine O'Clock News Pluraj roloj
1980 Peter Cook & Co Pluraj roloj
1980 The Innes Book of Records -
1981 The Secret Policeman's Other Ball Pluraj roloj
1983 The Black Adder Princo Edmund, Duko de Edinburgh
1986 Blackadder II Lordo Edmund Blackadder
1986 Saturday Live Sin mem (invitito)
1987 Blackadder the Third Edmund Blackadder Esq
1988 Blackadder: The Cavalier Years Sir Edmund Blackadder
1988 Blackadder's Christmas Carol Ebenezer Blackadder
1989 Blackadder Goes Forth Kapitano Edmund Blackadder
1990–1995 Mr. Bean Mr. Bean
1991 Bernard and the Genie Bernard's Boss
1991 The Driven Man Sin mem
1992 Rowan Atkinson Live Sin mem
1992 Funny Business Kevin / Rakontisto
1992 A Bit of Fry & Laurie Gasto
1992 Laughing Matters Sin mem (invitito)
1995–1996 The Thin Blue Line Inspectoro Raymond Fowler
1999 Blackadder: Back & Forth Lordo Blackadder / Reĝo Edmund III / Centurion Blaccadius
1999 Doctor Who and the Curse of Fatal Death The Doctor
2001 Popsters Nasty Neville
2002–2004, 2015–2019 Mr. Bean: The Animated Series Mr. Bean
2003 Lying to Michael Jackson Martin Bashir
2005 Spider-Plant Man Peter Piper / Spider-Plant Man
2010 Bondi Rescue Mr. Bean
2012 The Olympics Opening Ceremony Mr. Bean
2013 Live from Lambeth Palace sketches The Archbishop of Canterbury
2015 Horrible Histories Henry VIII of England
2016–2017 Maigret Jules Maigret
2017 Red Nose Day Actually Rufus
2019 One Red Nose Day and a Wedding Pastro Gerald

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]