Roy Eldridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roy Eldridge

David Roy „Little Jazz“ Eldridge (* 30-an de januaro 1911 en Pittsburgh, Pensilvanio; † 26-an de februaro 1989 en Valley Stream, Novjorkio) estis unu el la plej gravaj usonaj ĵaztrumpetistoj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Roy Eldridge ricevis de sia pli aĝa frato Joe Eldridge (1908-1952), aldosaksofonisto, unuan muzikinstruon kaj ludis sesjar-aĝe frapinstrumenton en ties bando[1]. En la aĝo de 12 jaroj li eklernis trumpeton. Lin influis la tiutempe ignorata, ĉar tro progresema trumpetostilo de Jabbo Smith. Eldridge ludis ĝis komence de la 1930-aj jaroj en aro da nekonataj orkestroj[2], antaŭ ol li revenis al Pittsburgh. Tie li fondis kun sia frato Joe orkestron, en kiu ankaŭ kunludis Kenny Clarke, la Eldridge Brothers Rhythm Team. Poste Eldridge iris kun sia frato al Novjorko kaj iris al Teddy Hill, je kiu li krom Chu Berry estis ĉefa soloisto, kaj baldaŭ poste al la bando McKinney’s Cotton Pickers. En 1935 li fariĝis membro de la tiam ĉefa ĵazbandego de Fletcher Henderson, en kiu li restis ĝis 1937. Dum ĉi tiu mallonga tempo li instalis sin kiel unu el la plej bona ĵaztrumpetistoj ĉiutempaj. Li nun sonregistris por unuaj diskoj kiel Stealin’ Apples, You Can’t Depend on Me kaj Christopher Columbus. En 1936 li fondis propran bandon, kun kiu li prezentis en Three Deuces je Ĉikago. En 1938 li malfondis ĉi tiun, por sindediĉi al la studo de radiotekniko.[3] La jaroj inter 1935 kaj 1938 estis por li la tempo de decida trarompo kaj de la unuaj sondiskoj, kiuj direktis la atenton sur la trumpetiston: La rapida Heckler’s Hop, la pasia Wabash Stomp kaj la brila After You’ve Gone starigas bonajn ekemplojn de lia stilo.[4] Ĝis 1944 li ludis ankaŭ en malgrandaj ensembloj kun diversaj granduloj de la svingerao kiel Benny Goodman, Gene Krupa (ekde 1941, famas lia duopo kun Anita O’Day), Coleman Hawkins, Chu Berry kaj Billie Holiday. Kiam malfondiĝis la orkestro de Krupa en 1943, Eldridge denove direktis propran grupon kaj koncertis en Novjorko, Toronto, Ĉikago kaj en Kalifornio. En 1944/45 li koncertvojaĝis soloiste kun la populara ĵazbandego de Artie Shaw. Post lia eksiĝo ĉe Shaw (kaŭzita parte per la rasdiskriminacio[5]), kunlaboris kun Norman Granz, kiu volis dungi lin por sia unua koncertvojaĝo de Jazz-at-the-Philharmonic.

(de maldekstre:) Thelonious Monk, Howard McGhee, Roy Eldridge kaj Teddy Hill en Minton's Playhouse, Novjorko, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Post la Dua Mondmilito li dumtempe ludis en la orkestroj de Goodman (Parizo en 1950) kaj Krupa samkiel je la koncertvojaĝoj de Jazz at the Philharmonic tra Usono kaj Eŭropo ekde 1952. Li restis kelktempe en Eŭropo, verkis en Parizo siajn memorojn kaj surdiskigis en Svedujo. Post reveno en Usonon, al kiu lin povis konvinki Granz, li travivis aprilon de 1951 triumfan re-surscenejiĝon en ĵazklubejo Birdland. Ekestis pluaj sonregistraĵoj por edonejo Clef de Granz, i. a. kun Coleman Hawkins. En 1956 li muzikis en la studio de Verve kun Gene Krupa kun Anita O’Day (Drummer Man).

Kiel Charles Mingus, Jo Jones kaj Eric Dolphy ankaŭ li apartenis al tiuj muzikistoj, kiuj en 1960 organizis kontraŭ-festivalon al Newport Jazz Festival (komuna surdiskigo kiel Newport Rebels). De 1963 ĝis 1965 li estris la bandon de Ella Fitzgerald, krome li prezentis je festivaloj kun Gillespie, Herb Ellis, Stan Getz, Sonny Stitt, Oscar Peterson, Johnny Hodges, Budd Johnson kaj multaj aliaj muzikistoj, kun kiuj lia ankaŭ surdiskigis, ekz. ĉe Pablo Records. En la 1970-aj jaroj li regule ludis en Jimmy Ryans en Novjorko. En 1971 oni elektis lin por la Famulejo de Down Beat. Kiel unu el la Trumpeto-Reĝoj li prezentis kun Gillespie, Sweets Edison, Clark Terry kaj Jon Faddis. En 1975 kaj 1977 li gastis ĉe la Montreux Jazz Festival. Lastajn prezentadojn Eldridge faris en 1979 kun kvinopo okaze de Armstrong-memorkoncerto en Ĉikago. En la jaro 1980 li suferis apopleksion; li mortis en 1989.

Pro sia korpa malgrandeco li havis la moknomon Little Jazz.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La trumpetluda stilo de Roy Eldridge estas grava ĉenero inter la fruaj tradiciaj stiloj de Louis Armstrong aŭ Red Allen kaj la postsekva bibopa ludmaniero de Dizzy Gillespie. Etikedo estis lia ludado en la altaj registroj; Down Beat komentis pri tio en 1936: Li ludas preskaŭ saksofonon sur la trumpeto. Li ludas pli alte kaj rapida ol Louis Armstrong.[6] La improvizaĵoj de Eldridge ankoraŭ nuntempe ravas kaj pro sia teknika brilokaj ankaŭ pro ĝia unike esprimpova kaj emocia ardo. Noviganto Eldridge donis la mezuron por nova ludmaniero sur sia instrumento. Lia ludo aŭdeble kaj daŭre influis junan Dizzy Gillespie.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • The Big Band of Little Jazz (Topaz, 1935-1945) kun Dickie Wells, Benny Goodman, Benny Carter, Teddy Wilson, Gene Krupa, John Kirby
  • After You've Gone (Decca/GRP, 1936-1946) kun Ike Quebec, Cecil Payne, Billy Taylor, Sahib Shihab, Wilbur De Paris
  • Heckler’s Hop (Hep Records, 1936-1939) kun Gene Krupa, Benny Goodman, Helen Ward
  • Roy Eldridge 1943-1944 (Classics); 1945-1947 (Classics)
  • Nuts (Disques Vogue, 1950) kun Zoot Sims, Dick Hyman, Pierre Michelot
  • French Cooking (Vogue, 1950-51) kun Raymond Fol, Barney Spieler
  • Roy and Diz (Verve, 1954) kun Dizzy Gillespie, Herb Ellis, Ray Brown, Louie Bellson
  • The Nifty Cat (New World, 1970) kun Budd Johnson, Benny Morton, Nat Pierce
  • Oscar Peterson & Roy Eldridge (Pablo Records/OJC, 1974) duopo
  • Roy Eldridge and Oscar Peterson (OJC, 1974) duopo-registraĵoj Jazz and the Jimmy Ryan All-Stars (Pablo, 1975) kun Dick Katz kun Major Holley
  • Happy Time (Pablo, 1975) kun Joe Pass, Oscar Peterson, Ray Brown, Eddie Locke
  • R.E./Dizzy Gillespie with the Oscar Peterson Quartet: Jazz Maturity - Where It’s Coming From (Pablo, 1975)
  • The Trumpet Kings at the Montreux Jazz Festival 1975 (Pablo) kun Dizzy Gillespie kaj Clark Terry
  • The Tatum Goup Masterpieces kun Art Tatum, John Simmons (baso) kaj Alvin Stoller (frapinstrumentaro) (1955, Pablo 1975)
  • What is All About (Pablo, OJC, 1976) kun Milt Jackson, Budd Johnson
  • Montreŭ 1977 (Pablo/OJC, 1977) kun Oscar Peterson, Niels Henning Oersted Pederson, Bobby Durham
  • Roy Eldridge & Vic Dickenson (Storyville Records, 1978) kun Tommy Flanagan

Lumdiskego[redakti | redakti fonton]

  • Norman Granz Jazz In Montreŭ Presents Roy Eldridge '77

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Chilton: Roy Eldridge, Little Jazz Giant. Continuum International Publishing Group, 2002, ISBN 0-8264-5692-8.
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, Reinbek 1991.
  • Nat Hentoff: Little Jazz. Down Beat, 1956; und in Hentoff (Hrsg.): The Jazz Makers. 1957.
  • Arrigo Pollilo: Jazz. Piper, München 1981.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunzler, Jazzlexikon
  2. kiel ekz. en „karnaval-spektaklo“, kie li estis devigita ludi frapinstrumenton. Li fondis ankaŭ propran dancorkstron nome „Roy Elliott and his Palais Royal Orchestra“, kiu tamen ne estis tre sukcesa. Eldridge ludis alikaze tiutempe en diversaj bandoj en mezokcidenta Usono. komp. Polillo, S. 443
  3. tio poste restos lia plej ŝatata ŝatokupo. Komp. Pollilo, 445
  4. cit. laŭ Polillo, p.445
  5. …, kiun devis travivi Eldridge kiel nigrulo en blankula bando – similan li antaŭe suferis en la bando de Krupa - Komp. Polillo, p. 447 ff.
  6. cit. laŭ Kunzler, p. 327

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]