Roy Hargrove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roy Hargrove koncertas kun sia bando en la Universitato de Jaén

Roy Hargrove (naskiĝis la 16-an de oktobro 1969 en Waco, Teksaso) estas usona ĵazo- kaj funko-trumpetisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Roy Hargrove estis malkovrita de Wynton Marsalis, kiam tiu ĉi vizitis la gimnazion de Hargrove en Dallas. Fortan influon sur Hargrove havis saksofonisto David "Fathead" Newman, kiu kune kun Ray Charles prezentis je lia gimnazio. Hargrove studis ekde 1988 ĝis1989 ĉe la Konservatorio Berklee je Bostono, prezentis tiutempe tamen jam ofte en Novjorko kaj transiris finfine al la Nova Lernejo en Novjorko. Tie li ankaŭ faris siajn unuajn sonregistraĵojn kune kun saksofonisto Bobby Watson. Sekvis sonregistradoj kun Superblue, Mulgrew Miller kaj Kenny Washington. En 1990 aperis lia unua soloalbumo Diamond in the Rough.

Verve ebligis al Hargrove sonregistradojn kun multaj granduloj de ĵazo, inter alie kun Joe Henderson, Stanley Turrentine, Johnny Griffin, Joshua Redman kaj Branford Marsalis. Komisiite de la Lincoln Center Jazz Orchestra li komponis en 1993 The Love Suite: In Mahogany.

Roy Hargrove muzikis jam kun plej diversaj muzikistoj. Komence li muzikis multe kun Shirley Horn (koncerte kiel surdiskige); li ankaŭ surdiskigis kun Kitty Margolis. Momente li ofte verkas kun Erykah Badu (kun kiu li ankaŭ iris al lernejo), Common, D'Angelo, Me’shell Ndegeocello. Roy Hargrove gajnis en 1998 Gremion por sia albumo Habana kun sia afrikokubaa bando Crisol. En 2002 li duan fojon gajnis Gremion, tiufoje kune kun Herbie Hancock kaj Michael Brecker por la albumo "Directions in Music".

Hargrove estas fondinto kaj estro de la ensemblo The RH Factor, kie li kombinas elementojn de ĵazo, funko, hiphopo, soŭlo kaj gospelo. En 2009 li prezentis per Emergence propran bandego-produktaĵon (kun kantistino Roberta Gambarini).

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Roy Hargrove ĉe la Ĵazfestivalo je Aalen (2002)
  • Public Eye (1991 kun Roy Hargrove, Billy Higgins, Antonio Hart, Stephen Scott, Christian McBride)
  • Tokyo Sessions (1992)
  • With the Tenors of our Times (Verve, 1994 kun Johnny Griffin, Joe Henderson, Branford Marsalis, Joshua Redman, Stanley Turrentine)
  • Family (Verve, 1995)
  • Parker’s Mood: Tribute to Charlie Parker (Verve, 1995, kun Christian McBride kaj Stephen Scott)
  • Habana (Verve, 1997)
  • Moment to Moment (Verve, 2000)
  • Directions in Music (Verve, 2002, kun Herbie Hancock kaj Michael Brecker)
  • Strength - EP (Verve, 2004, kun The RH Factor)
  • Hard Groove (Verve 2003, kun The RH Factor)
  • Better Times Ahead ( Sideman ) (Verve, 2006, gastmuzikiste ĉe Anke Helfrich Trio)
  • Distractions (Verve, 2006, kun The RH Factor)
  • Nothing Serious (Verve, 2006)
  • Earfood (Emarcy Rec, 2008)
  • Emergance (Verve, 2009, kun bandego)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]