Roy Orbison
El Vikipedio
| Roy Orbison | |
|---|---|
Roy Orbison
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Roy Kelton Orbison |
| Kromnomo | The big O |
| Naskiĝo | 23-a de aprilo 1936 |
| Morto | 6-a de decembro 1988 |
| Ĝenroj | Rokmuziko, Popmuziko |
| Profesio | Muzikisto, tekstisto |
| Instrumentoj | Gitaro, Voĉa muziko |
| Tipo de voĉo | tenoro |
| Aktivaj jaroj | 1954 – 1988 |
| Parencaj temoj |
Traveling Wilburys |
| TTT | www.royorbison.com |
| Signifa instrumento | |
| gitaro | |
Roy Kelton Orbison (23-a de aprilo 1936 - 6-a de decembro 1988), kromnomata the big O ("la granda O" en la angla), estis grandinfluanta kantisto kaj komponisto kaj unu el la pioniroj de rokenrolo. Lia kariero daŭris dum preskaŭ tri jardekoj; li komencis ĝin en la 1950-aj jaroj, kiel rockabilly-kantisto. Lia stilo, malpli peza ol tiuj, de aliaj samgenraj artistoj (kiel Carl Perkins kaj Jerry Lee Lewis), kune kun lia kompon-talento, faris lin granda sukcesaĵo dum la transiro al la 1960aj jaroj. Li komponis kelkajn klasikajn muzikaĵojn kiel Claudette, Oh pretty woman, Love hurts, Crying kaj In dreams.
