Roy Sullivan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roy Sullivan
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1912 (1912-02-07)
en Kantono Greene
Morto 28-an de septembro 1983 (1983-09-28) (71-jaraĝa)
en Dooms
Mortokialo pafvundo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo forstisto
vdr

Roy SULLIVAN'Roy Cleveland Sullivan (naskiĝis la 7-an de februaro 1912 en Green County, Kentukio Usono; mortis la 28-an de septembro 1983) estis dungito de la nacia parko Ŝenandoa en Waynesboro (Virginio). Li mondfamiĝis pro la fakto, ke dumvive li estis frapita sepfoje de fulmo kaj supervivis ĉiun el ili.

Li memmortigis sin pro amafero en la jaro 1983 per pafado.

La sep fulmofrapoj[redakti | redakti fonton]

Ses inter la sep fulmofrapoj okazis dum lia laboro en la nacia parko Ŝenandoa, en la loko, kie Sullivan laboris dum la plej longa parto de sia vivo.

  • 1942: Sullivan estis unuan fojon frapita de fulmo, dum li estis en fajrogardoturo. La fulmo frapis lian kruron kaj li perdis la ungon de la granda piedfingro.
  • 1969: Dum veturo per kamiono sur montara vojo fulmo bruligis liajn brovojn kaj li perdis konscion.
  • 1970: Fulmo frapis lian maldekstran ŝultron dum li estis en sia ĝardeno.
  • 1972: Fulmo enflamis liajn harojn. Post tio, Sullivan ĉiam kunportis akvoplenan poton.
  • 1973: La 7-an de aŭgusto li patrolis per aŭto tra la nacia parko, kiam alvenis fulmotondro. Kiam la fulmotondro ŝajnis foriri, li eliris el la aŭto, sed estis frapita de la fulmo. Denove ekbrulis liaj haroj. Sullivan rakontis poste al ĵurnalisto, ke li sentis sin kiel postĉasita de la nubo.
  • 1974: La 5-an de junio dum kontrolado sur tendejo li estis frapita de fulmo ĉe kalkano.
  • 1977: La 25-an de junio li fiŝkaptis dum ekskurso kaj estis denove frapita de fulmo. Li estis kondukita al malsanulejo kun brulvundoj ĉe la ventro kaj la brusto.

Rekordo[redakti | redakti fonton]

Sullivan, kiu ricevis la kromnomon la homa fulmŝirmilo, estas pro siaj spertoj menciita en la Guinness-libro de rekordoj.

La probablo esti frapata 7-foje per fulmo situas je ĉirkaŭ 1 por 16 kvadriljonoj (16 sekvata de 24 nuloj - 16.000.000.000.000.000.000.000.000). Notindas tamen, ke tia probablo ne validas por Sullivan mem, ĉar li estis pro sia eksterdoma laboro kaj pro sia loĝloko (en Virginio oni nombras ĉirkaŭ 40 fulmotondrajn tagojn jare) submetita al pli alta danĝero.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kazo estas uzata kiel vivhistorio de unu el roluloj de la filmo The Curious Case of Benjamin Button (2008).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]