Brita Reĝa Kolekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Royal Collection)
Anthony van Dyck: Karlo la 1-a kun M. de St Antoine (1633)

La Royal Collection (Brita Reĝa Kolekto) estas arta kolekto de la Brita reĝa familio kaj unu el plej grandaj kaj plej gravaj artaj kolektoj en la mondo, etenda inter ĉirkaŭ dektri reĝaj rezidejoj kaj iamaj rezidejoj tra la tutae UR. Ĝi estas posedaĵo de la monarko kiel suvereno, sed kuntenita por ŝiaj sukcedantoj kaj la lando [1][2].

Ĝi enhavas ĉirkaŭ 7,000 pentraĵojn, 40,000 akvarelojn kaj desegnojn, kaj ĉirkaŭ 150,000 malnovajn artopresaĵojn, same kiel historiaj fotojn, tapiŝojn, meblojn, ceramikon, librojn, kaj aliajn artaĵojn. Ĝi estas fizike disigita inter nombraj lokoj; kelkaj, kiaj Hampton Court, estas malfermitaj al la publiko kaj ne loĝataj de la Reĝa Familio, dum aliaj, kiaj la Kastelo Windsor, estas kaj rezidejoj kaj estas malfermaj al la publiko. Kelkaj estas en rezidejoj, kiel Sandringham kiuj ne estas malfermaj al la publiko. La Reĝina Galerio ĉe Palaco Buckingham en Londono ekzistas por montri ekspoziciojn el la kolekto dum kelkaj monatoj. Estas ankaŭ Reĝina Galerio ĉe la Palaco Holyroodhouse en Edinburgo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]