Royal Society of Arts
Royal Society of Arts (anglalingve por "Reĝa societo de artoj") estas mallongigo de Royal Society for the encouragement of Arts, Manufactures & Commerce ("Reĝa societo por kuraĝigo de artoj, manufakturoj kaj komerco). Ĝi estas societo kies sidejo estas en Londono, Britio. Ĝi estis fondita en 1754 kaj ricevis en 1847 reĝan ĉaton. Ĝi havis famegajn membrojn, kiel Benjamin Franklin, Karl Marx, Adam Smith, William Hogarth, Charles Dickens, Guglielmo Marconi kaj John Diefenbaker. Hodiaŭ, ĝi estas tre grava scienca societo en Britio.
Royal Society of Arts kaj Esperanto
Ĉirkaŭ 1930 la „Royal Society of Arts“ decidis aranĝi la Esperanto-ekzamenojn en Britio.