Roza flamengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Roza flamengo
Phoenicopterus roseus -Bhigwan, Maharashtra, India -four-8.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Fenikoptero Phoenicopterus
Specio: P. roseus
Phoenicopterus roseus
Pallas, 1811
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Phoenicopterus antiquorum

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Manĝigante idon

La Roza flamengoGranda flamengo (Phoenicopterus roseus) estas la plej disvastiĝanta specio de flamengo, ĉar ĝi ekzistas en Afriko, suda Azio (marbordaj regionoj de Pakistano kaj Barato) kaj suda Eŭropo (Hispanio, Albanio, Turkio, Grekio, Kipro, Portugalio, Italio kaj Kamargo, nome suda regiono de Francio). Kelkaj populacioj estas mallongdistance migrantaj, kaj vidaĵoj el nordo de la reprodukta teritorio estas relative oftaj; tamen, pro la speciala populareco de la specio en kaptiveco, ĉu tiuj estas aŭ ne veraj naturaj individuoj estas temo por debato. Oni vidis ununuran birdoj en Nordo de Kokosinsuloj en 1988. La Roza flamengo estas la ŝtata birdo de Guĝarato, Barato.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kolordiverso ĉe flugiloj

Temas pri granda specio (nome la plej granda inter flamengoj, 110 ĝis 150 cm altaj kaj 2–4 kg pezaj)[1] tre proksima al la Ruĝa flamengo kaj al la Ĉilia flamengo kun kiuj ĝi estis konsiderata sama specio, sed tiu traktado estas nune amplekse vidata (ekz., de la usonaj kaj britaj ornitologaj unioj) kiel malĝusta kaj baza sur nesufiĉa pruvo.

Ĝi estas tre svelta, blanka al rozkolora vadbirdo. La kruroj kaj kolo estas tre longaj, la beko kliniĝas angule suben. La plumaro estas rozblanka, sed la flugilkovriloj estas ruĝaj kaj la flugoplumoj (unuarangaj kaj duarangaj) estas nigraj. La beko estas grandega, anguleca kaj rozkolora kun nigra pintoduono. La kruroj estas tute rozkoloraj. La iriso estas, malkutime inter helaj birdoj, blankeca. La roza koloro venas de la pigmentoj de karotenoido de la algoj kaj ĉefe krustuloj kiujn ili konsumas[2].

La junbirdoj estas grizbrunaj.

Ĝi flugas kun etendita kolo kaj kruroj. La alvoko esta ansereca hupado. La Roza flamengo dormas stare sur unu[3] aŭ du kruroj, kun la kapo kaŝe sub flugilo. Male al plejparto de birdoj, pro ties alto, la flamengoj devas fari kelkajn metrojn de elano por ekflugi el akvo. Migrante, ili flugas en formado, tenante kolon kaj krurojn etendaj. La flugilfrapado, pova kaj regula, pelas ilin je 60 km/h dum etapoj de kelkaj centoj de kilometroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La observo de la skeleton montras riĉan nervaron por filtrado.

Ĝi paŝadas moŝte, majestece, ili serĉas nutron per la beko kaj kapo en la malprofundan akvon. Ĝi moviĝas grupe.

Ĝi eligas voĉon ĉefe dum flugado.

Kiel aliaj flamengoj, tiu ĉi specio demetas nur unu blankan ovon (fije 2) en kota nesto, sur kotaĵoj en la akvom kaj uzinte vegetalan rubaĵon, kio provokas malagrablan odoron. Ĝi nestas kolonie, ekzemple en suda Francio, en grandaj aroj kiuj povas enhavi ĝis 200,000 parojn monogamajn. La kovado daŭras 30 tagojn. El kiam la idoj ekpiediras, ili kuniĝas ĉe "infanvartejoj" kontrolataj de plenkreskuloj.

Vivejo kaj manĝo[redakti | redakti fonton]

La Roza flamengo vivas ĉe malprofundaj lagunoj, apud riveroj, salaj lagoj, marĉetoj, kotejoj ktp. Uzante siajn piedojn, tiu birdo kirlas la koton, kaj poste suĉas akvon tra sia beko kaj elfiltras planktonon, vermojn, malgrandajn salikokojn, semojn, bluverdajn algojn, mikroskopajn organismojn, fiŝetojn, insektajn larvojn kaj moluskojn. La beko de la Roza flamengo havas malgrandajn filtrilojn nome fanon kiuj permesas filtri la akvon kaj ŝlimon.

Kaptiveco[redakti | redakti fonton]

La unua registrita bestoĝardena eloviĝo okazis en 1959 en la bestoĝardeno de Bazelo. Tie funkcias bestoĝardena programo kaj ĉirkaŭ 400 birdoj eloviĝis kun averaĝo de inter 20 kaj 27 jare ekde 2000. [4]

Ĉar tiu bazela programo estas eksterordinara sukcesa kaj mankas tie loko por tiom da birdoj, plej el la flamegoj estas sendataj al bestoĝardenoj tutmonde. Pro tia historio kaj la granda nombro de birdoj eloviĝintaj en Bazelo ekde 1959, oni povus konkludi, ke plej el la bestoĝardenaj kolonioj de Rozaj flamingo tutmonde rilatas al tiu de Bazelo.

Vivodaŭro[redakti | redakti fonton]

Kolonio de flamengo en bestoĝardeno.

La averaĝa vivodaŭro en kaptiveco, laŭ la bestoĝardeno de Bazelo, estas ĉirkaŭ 60 jaroj.

La plej aĝa konata Roza flamengo, loĝanta en la bestoĝardeno de Adelajdo en Aŭstralio, estas almenaŭ 77jaraĝa. La preciza aĝo de tiu birdo ne estas konata; tamen, li estis jam matura plenkreskulo kiam li alvenis en Adelajdon en 1933, kaj li estis ankoraŭ tie en 2011.[5]

Minacoj[redakti | redakti fonton]

En la Rann (dezerto) de Kaĉ, nome sala marĉo de Barato kaj Pakistano, la Rozaj Flamengoj estas foje elektrokutataj kiam ili sidas sur elektraj kabloj de 1000 vatoj ĉer ties reproduktaj areoj. Ĵuse oni registris 139 mortojn oficiale en la regiono.

Agloj, mevoj atakas la junajn flamengojn, sed la Marabuoj estas la plej terura malamiko de la Roza flamengo: ili ĉasas ankaŭ la plenkreskajn flamengojn.

Protektado[redakti | redakti fonton]

Ĉe Moulouya

La Roza flamengo profitas de protekto danke al la Birda Direktivo de la Eŭropa Unio kaj tiele estas malpermesata ilin detrui, kripli, kapti aŭ elpreni, ĝeni intence aŭ sennaturigi, same kiel detrui aŭ enporti ties ovojn aŭ nestojn kaj detrui, ŝanĝi aŭ degradi ties medion. Sendepende ĉu ili estas vivaj aŭ mortaj, dame estas malpermesata transporti, uzi, teni, vendi aŭ aĉeti ilin.

En fikcio[redakti | redakti fonton]

Rozaj flamengoj gigantaj utilas kiel rajdobestoj por Kamarganoj en la romanoj de The History of the Runestaff.

En porinfana literaturo, estas Rozaj flamengoj kiuj utilas kiel kroket-marteloj en la ludo organizita de la Reĝino de koroj de La aventuroj de Alicio en Mirlando.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://en.tourduvalat.org/content/download/7378/73859/version/2/file/All+About+Greater+Flamingo.pdf
  2. National Geographic, Francio. Numero de februaro 2011
  3. Faldi ĝian longan kruron ne kovrita de plumoj permesas ĝin konservi plej varmon eblan, ĉefe se oni estas enakve, malpliiĝante tiele la temperaturajn ŝanĝojn; oni trovas tiele malpli da flamengoj dormantaj sur unu kruro kiam la temperaturo de la aero estas alta, kaj malpli da flamengoj dormantaj sur unu kruro surtere ol en akvo (Sciences et Vie, nº 1109 (februaro 2010), paĝo 104; side ili estus pli facile atingataj de predanto
  4. 50 years of flamingo breeding (13an de aŭgusto 2008). Alirita 21an de marto 2010.
  5. Australia youths "maul flamingo" (30a Oktobro 2008). Alirita 17 April 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]