Roza karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roza karpodako
Roza karpodako
Roza karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. roseus'
Carpodacus roseus
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Carpodacus roseus

La Roza karpodakoPalasa karpodako (Carpodacus roseus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Tiu palearkta specio estas vere sufiĉe karminroza en kapo, kolareo kaj subaj partoj. En krono kaj gorĝareo la plumopintoj estas tre blankaj kio beligas kaj kontrastigas la bildon. Ankaŭ la dorso estas karminroza, sed tre strieca je malhelbruna al nigreca. La flugilplumoj estas nigrecaj sed kun blankaj bordoj kio komponas du blankajn flugilstriojn. Ankaŭ la pugo kaj subpugo estas tre forte karminroza al ruĝeca, kio videblas ankaŭ en la bordoj de la longa malhela vosto. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, la beko estas mallonga, fortika kaj dika ĉebaze. La okuloj estas malhelaj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Kazaĥio, Koreio, Mongolio kaj Rusio. Birdoj estas foje konstatitaj el pli okcidentaj teritorioj kaj estas vidaĵoj el kelkaj eŭropaj landoj, inklude Brition, sed komerco de kaĝobirdoj malfaciligas klarigi la devenon de tiaj birdoj. Ties natura biotopo estas borealaj arbaroj kaj arbustaroj.

Vidu ankaŭ

Referencoj