Kuperozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rozaceo (latine Rosacea), laŭ PIV 2005: kuperozo, laŭ Erich-Dieter Krause: kuperozoroza akneo; estas malsano de la homa vango, karakterizita per ruĝiĝinta haŭto sur nazo, vango, mentono, ĉirkaŭ la okuloj. La haŭto tiam kun brulsento inflamas kaj povas estiĝi pusaj nodoj, vazodilato (larĝiĝo de la angioj).

Ĝi povas suferigi virojn kaj virinoj inter la aĝoj de 40-60 jaroj (ĝenerale). Ĝi estas pli ofta ĉe la virinoj, sed pli grava, forta ĉe la viroj. Ĝia aperkaŭzo estas nekonata, helpas ĝin internaj malsanoj (digestado), spicaj nutraĵoj, alkoholaĵo, troa varmo aŭ malvarmo.

la malsano aperas unuafoje rapide en formo de malgrandaj ruĝaj makuloj (2-4 mm) (rosacea erythematosa) kiuj poste kuniĝas kaj restas la vazodilatoj (rosacea teleangiectatica). En la dua stadio, inflamas ĉirkaŭo de la seboglandoj (rosacea papulopustulosa) kaj estiĝas ruĝaj, inflamantaj, densaj nodoj sur la vango. En la tria stadio, tiuj nodoj kuniĝas, grupiĝas, la seboglandoj obliĝas. Ĉe viroj, tiu ofte kaŭzas plimultiĝon de la konekta histo kaj seboglando de la nazo kaj elformiĝas t.n. rhinophyma, kiu deformas la vangoaspekton.

Ĝi estas kuracigebla parte per lasera traktado, medikamentoj.

Famaj personoj