Rozdorsa pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozdorsa pelikano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelecanus
Pelecanus rufescens
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozdorsa pelikano, ankaŭ Rufa pelikano (Pelecanus rufescens) estas birdospecio membro de la familio de Pelikanedoj kaj ordo de Pelikanoformaj. Ĝi estas loĝanto kaj reproduktulo en Afriko, suda Arabio (kaj ŝajne formortinta el Madagaskaro) en marĉoj kaj neprofundaj lagoj.

Aspekto

Tiu estas relative malgranda pelikano kvankam tute ne malgranda birdo. La grandodiferenco estas laŭŝajna kompare al la simpatria Blanka pelikano same kiel ties grizeca male al blanka plumaro. Longo estas el 125 al 155 cm, enverguro estas 2.15-2.9 m kaj korpomaso de 4 al 7 kg. La beko estas 30 al 38 cm longa.[1][2] La plumaro estas griza kaj blanka, kun rozkoloreca nuanco surdorse foje ŝajna (neniam kun la forta rozkoloro de flamengo). La bekopinto estas flava, same kiel la supra makzelo, kaj la bekosako estas kutime grizeca al rozkoloreca kun tre fajna blanka horizontala striado. La malhela okulo kontrastas en blankeca ĉirkaŭokula areo kaj inter tiu kaj la supra bekobazo estas nigreca makuleto. Reproduktaj plenkreskuloj havas longajn plumojn en la kapopinto.

Habitato kaj reproduktado

Ĝi troviĝas en gamo de akvaj habitatoj, sed preferas trankvilajn eĉ nefluantajn akvejojn kun neprofunda akvo, evitante stepajn, vegetaĵarajn lagobordojn. Ili preferas nesalakvajn lagojn, marĉojn, grandajn malrapidajn riverojn, kaj sezonajn lagetojn sed ankaŭ ĉeestas en akvorezervejoj, sezone inunditaj teroj kaj inundebenaĵoj ĉe riveraj elfluoj. Ili povas loĝi en alkalaj kaj salaj lagoj kaj lagunoj, kaj povas foje troviĝi laŭlonge de marbordoj en golfetoj kaj estuaroj (kvankam rare en malfermaj marbordoj). La specio tendencas ripozi kaj reproduktiĝi en arboj (ekz. mangrovoj), sed ripozas ankaŭ sur sablecaj insuloj, klifoj, koralrifoj kaj sablo-dunoj.

Nestarboj havas multajn nestojn konstruitaj proksime kune, tiuj nestoj estas re-uzataj ĉiujare ĝis ofte la arbo falas kvankam la birdoj normale restas en la areo. La specio nestumas kolonie en arboj, kareksejoj aŭ malaltaj arbustejoj laŭlonge de akvejoj same kiel (malplej ofte) surgrunde sur sablecaj insuloj kaj en mangrovoj.

La nesto estas granda amaso el bastonetoj, sur kiu la ino demetas 2 al 3 grandajn blankajn ovojn. La idoj estas nutrata kiam ili plonĝas siajn kapojn profunde en la bekosako de plenkreskulo kaj prenas parte digestitajn regurgititajn fiŝojn. La nesto povas esti 10–50 m supergrunde.

Dieto

La manĝo estas kutime fiŝoj (el ĉiu ajn grando ĝis 450 g, kutime en gamo de 80-290 g) kaj amfibiojn, kaj estas kutime akirita per fiŝkaptado farita en grupoj. Ĝi konsistas ĉefe el cikledoj (nome Haplochromis kaj Tilapia)

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. [1] (2011).
  2. [2] (2011).