Rozkruca Egipta Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozkruca Egipta Muzeo
konstruaĵomuzeo • muzeo de historio [+]

LandoUsono
Federacia ŝatoKalifornio

Koordinatoj37° 20′ 3″ N, 121° 55′ 24″ U (mapo)37.3342-121.9233Koordinatoj: 37° 20′ 3″ N, 121° 55′ 24″ U (mapo)
PoŝtkodoCA 95126 [+]

Rozkruca Egipta Muzeo (Kalifornio)
Rozkruca Egipta Muzeo (Kalifornio)
DEC
Rozkruca Egipta Muzeo
Rozkruca Egipta Muzeo
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Rozkruca Egipta Muzeo

Vikimedia Komunejo:  Rosicrucian Egyptian Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Rozkruca Egipta Muzeo, fondita de Rozkruca Ordeno, AMORC, estas muzeo pri antikva Egiptio situanta en Rozkruca Parko en la urbo San-Joseo, Kalifornio, Usono.

La fondinto de AMORC, D-ro Harvey Spencer Lewis (F.R.C.) estis entuziasma kolektanto de diversaj mistik-rilataj artefaktoj, multaj el la Oriento. En 1921 li helpis financi la elfosadon fare de la Egipt-Esplora Societo de Bostono ĉe Tell el Amarna (la urbo de Reĝo Aĥnaton per tiucelaj mondonacoj de AMORC-anoj. Kompense, la Egipt-Esplora Societo donacis plurajn egiptajn antikvaĵojn al AMORC.

En 1928 li malfermis al la publiko kolekton nomatan "La Rozkruca Egipta Orienta Muzeo" en unu el la administraj konstruaĵoj de AMORC en San-Joseo, Kalifornio.

Post la vojaĝo de D-ro LEWIS en 1929, AMORC ricevis multajn pliajn artefaktojn kaj donacojn. Rezulte la kolekto rimarkinde kreskis, kun pli ol 2000 ekspoziciaĵoj.

La dua Imperatoro de AMORC, Ralph Maxwell Lewis (F.R.C.), filo de Harvey Spencer Lewis, decidis konstruigi novajn konstruaĵojn por la Egipta Muzeo. La novaj muze-konstruaĵoj malfermiĝis en novembro, 1966.

La Rozkruca Egipta Muzeo estas unika pro tio ke ĝi:

  • Havas la plej grandan kolekton de egiptaj antikvaĵoj en la okcidenta parto de Usono.
  • Estas la sola tia konstruaĵo en la mondo kun konstruaĵoj konstruitaj laŭ antikv-egipta arkitektura stilo.
  • Situas en bela egipt-stila parko.

La Rozkruca Ordeno, AMORC daŭre subtenas kaj pliampleksigas la Rozkrucan Egiptan Muzeon kaj ĝiajn klerigajn kaj sciencajn agadojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Karnak-stila enirejo al la Rozkruca Egipta Muzeo