Rozkruca Ordeno, AMORC

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rozkruca Ordeno, AMORC

La Rozkruca Ordeno (1) – konata internacie sub la siglo AMORC [amork] (latine Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis – Antikva kaj Mistika Ordeno de la Rozkruco) – estas internacia filozofia, inica kaj tradicia organizaĵo, kiu gardas kaj daŭrigas la esoteran, mistikan scion, kiun inicitoj transdonas jam de antikvaj tempoj. La Ordeno helpas homojn esplori la misterojn de la vivo, pli profunde koni sin mem, vivi en pli granda harmonio kun la Kosmo kaj aliaj homoj, kaj ekkoni la naturajn leĝojn kaj principojn necesajn por fariĝi majstroj en la Sankta Templo (fizika korpo) kaj laborantoj en la Dia Laboratorio (Naturo). AMORC estas nek religia nek politika organizo – ĝian membraron konsistigas viroj kaj virinoj de la plej diversaj religioj, politikaj ideologioj, filozofioj, rasoj, naciecoj kaj vivmanieroj.

La nomo "rozkruca" devenas de la oficiala simbolo de la Ordeno, rozo sur kruco. La rozkruca kruco ne estas religia simbolo kaj neniel rilatas al la kristana kruco – efektive, la krucosimbolo estis uzata jam dum jarcentoj antaŭ la apero de Kristanismo, i.a. en Egiptio (la Eklezio ne adoptis la krucon oficiale ĝis la 4-a j.c. – la simbolo de prakristanoj estis fiŝo). En rozkrucismo, la kruco reprezentas la fizikan homkorpon, dum la rozo reprezentas la disvolviĝantan animon. Do, la rozkruca simbolo klare ilustras la esencan duecon de la homo kaj la iom-post-ioman evoluon de la homa animo.

Historio de la Ordeno

Antikvaj originoj

Kiel la vorto "antikva" en AMORC sugestas, rozkruca filozofio havas siajn originojn en la antikvaj misterskoloj - pli precize, en tiuj de antikva Egiptio. En la misterskoloj, kleraj mistikuloj kunvenis por esplori kaj studi la misterojn de la universo, la naturo kaj la homo. Kompreneble, pro la seriozeco de la aferoj studataj oni severe ekzamenis kandidatojn antaŭ ol enlasi ilin. Dum la komencaj jarcentoj ĉi tiuj misterskoloj evoluigis sistemojn de inicado - tiel ke kun la progreso de la studoj, studentoj estis inicitaj en laŭgrade pli altajn gradojn de mistika scio. Ĉi tiuj inicoj estis pli-malpli ritaj dramoj, kiuj vivece bildigis esoterajn principojn al la studentoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 a.K. faraono Tutmosis la Tria unuigis la diversajn egiptajn misterskolojn en unu ordenon kun komuna regularo. Ĉirkaŭ jarcenton poste, faraono Amenhotep la Kvara estis inicita en ĉi tiun sekretan ordenon.

La esoteraj instruoj kaj idealoj tiel inspiris la faraonon, ke li oficiale kaj publike proklamis la ekziston de unusola dio – Atono, la Suno (kredo, kiu ĝis tiam estis unikaĵo de inicitoj) – tiel fondante la unuan oficialan monoteisman religion. Amenhotep eĉ ŝanĝis sian nomon por honori la unusolan Dion – li do poste estis konata kiel Akenatono, kiu signifas "servanto de Atono" (2) (pli detale – en Kontakto numero 196, 2003:4). Post la morto de Akenatono, la teba pastraro, bedaŭrinde, restarigis la malnovan politeisman religion. Lia kontribuo al la evoluo de religio tamen estis gravega.

Enkonduko en Eŭropon

Fruaj helenaj filozofoj, kiel, ekzemple, Taleso kaj Pitagoro, estis inicitaj en la esoterajn skolojn en Egiptio, kaj poste enkondukis rozkrucan filozofion en Grekion (do, efektive, en okcidentan civilizacion).

Dum la regado de Karolo la Granda, la franca filozofo Arnaud enkondukis rozkrucismon en mezepokan Francion, de kie ĝi disvastiĝis tra Okcidenta Eŭropo. Kompreneble, en tiu epoko de superstiĉoj, malklereco kaj maltoleremo, la Rozkruca Ordeno devis kaŝi sin sub diversaj nomoj, kaj adeptoj devis vuali la mistikajn instruojn per riĉa simbolismo kaj kaŝi ilin en alĥemiaj formuloj, kabalaj simbolaroj, ritoj de kavaliraj ordenoj kaj en la kantojn de trobadoroj (3).

Aparte gravan rolon en la evoluo de rozkruca filozofio en la Mezepoko ludis la Templanoj kaj eĉ pli, la alĥemiistoj. Dum la tempoj de la krucmilitoj, la Templanoj havis rektan kontakton kun la orientaj misterskoloj kaj tiel fariĝis perantoj de la antikva esotera scio. Mezepokaj alĥemiistoj ricevis alĥemiajn sciojn de arabaj kleruloj, kiuj, feliĉe, konservis la mistikajn instruojn, hereditajn de la helenoj, dum la ĥaoso reganta en Eŭropo post la kolapso de Romio. Sed malkiel la kliŝaj prezentoj en popularaj literaturo kaj filmoj, ne ĉiuj alĥemiistoj praktikis materian alĥemion (la transformado de malnoblaj metaloj, ekzemple, de plumbo, en oron per multetapaj procezoj) – iuj praktikis spiritan alĥemion, t.e. la penado transformi la bazajn homajn ecojn en noblajn virtojn kaj manifesti la latentan diecon en homoj. Ĝuste tiu ĉi spirita alĥemio fariĝis grava parto de la rozkruca tradicio.

La Renesanco kaj Christian Rosencreuz

Dum la revekiĝo de la kultura kaj intelekta vivo de la Renesanco komenciĝis nova etapo en rozkruca historio. En la jaroj 1614, 1615 kaj 1616 estis eldonitaj la rozkrucaj manifestoj Fama Fraternitatis, Confessio Fraternitatis kaj Nuptiae Chymicae (Ĥemia Geedziĝo), respektive, sub la pseŭdonimo Christian Rosencreuz (aŭ ROSENCREUTZ, prononcata kristjan rozenkrojc; ĉi-lasta vorto en la germana lingvo estas samsona kun la vorto por "rozkruco"). Kvankam li estis vere nur alegoria persono, kiu reprezentis la mistikan idealon kaj la reaktiviĝon de la Ordeno (4), la publiko plejparte interpretis la rakontojn vortvorte, kredante, ke Christian Rosencreuz ekzistis, kaj ke li efektive fondis la Ordenon. Tio, plus la fakto, ke en tiu epoko la Ordeno fariĝis publike konata kiel la Ordeno de la Rozkruco, kontribuis al la miskredo, ke la rozkruca movado aperis nur en la 16-a jarcento.

La Ordeno en Ameriko kaj H.S. LEWIS

Ĉirkaŭ 1693 Johannes KELPIUS, grandmajstro de rozkruca loĝio en Eŭropo, organizis grupon da eŭropaj rozkrucanoj por vojaĝi al Ameriko kaj tie fondi kolonion laŭ plano priskribita de Francis Bacon [BEJKON] en lia verko Nova Atlantido. En 1694 ili alvenis en Pensilvanion kaj ekloĝis apud Filadelfio. En 1732 plia rozkruca komunumo estis fondita en okcidenta Pensilvanio. Rozkrucanoj de ĉi tiuj komunumoj multe kontribuis al la progreso de artoj, sciencoj kaj filozofio.

Pro tio ke, laŭ la tradicia regulo, la Rozkruca Ordeno en Ameriko devis en 1801 malaktiviĝi, jam en 1909 venis la tempo, ke la Ordeno denove aktiviĝu en Norda Ameriko (kvankam dum la Ordeno estis neaktiva en Ameriko, ĝi tamen aktivis en diversaj eŭropaj landoj). En tiu jaro usona filozofo D-ro Harvey Spencer Lewis [harvi spenser ljuis] vojaĝis al Francio, kie li, post la necesaj instruado, preparado kaj ekzamenado, estis inicita en la Rozkrucan Ordenon. Poste la gvidantoj de la Rozkruca Ordeno komisiis D-ron LEWIS revigligi la Ordenon en Norda Ameriko.

En 1915 D-ro LEWIS establis la Ordenon en Usono, kun sidejo en Novjorko, kun la oficiala nomo "Antikva kaj Mistika Ordeno de la Rozkruco" (4).

En 1927 oni translokis la sidejon al San-Joseo, Kalifornio, kie ĝis nun troviĝas granda rozkruca centro, Rozkruca Parko, kun egiptologia muzeo, planetario, laboratorioj, rozkruca universitato, templo k.a.

En 1934 en Bruselo la FUDOSI (Fédération Universelle des Ordres et des Socétés Initiatiques – Universala Federacio de Inicaj Ordenoj kaj Societoj) – ligo (nun ne plu ekzistanta) de tradiciaj inicaj ordenoj, kies celo estis gardi la aŭtentikan esoteran tradicion kontraŭ trompaj imitantoj kaj disskismiĝo – deklaris AMORC-on la sola heredanto de la aŭtentika rozkruca tradicio.

Dum sia mondkongreso en 2001 en Gotenburgo, Svedio, AMORC prezentis al la publiko novan manifeston, Positio Fraternitatis Rosae Crucis, dokumento kiu priskribas la sintenon de la Ordeno rilate la nunan staton de la mondo kaj ĝian esperon por la estonteco.

Organiza Strukturo

La nuna AMORC konsistas el pluraj grandloĝioj (distriktoj) tra la mondo. Unu grandloĝio servas membrojn de unu lingvogrupo (ekzemple, la Franclingva Grandloĝio prizorgas ĉiujn franclingvajn landojn kaj ĉiujn francparolantojn). Ĉiun grandloĝion estras grandmajstro. Ĉiu grandmajstro membras en la Plej Supera Konsilio, kiu elektas la Imperatoron (6) – la gvidanton de la tutmonda Rozkruca Ordeno. Ĉiu grandloĝio siavice havas ene de sia teritorio lokajn filiojn nomatajn loĝioj, kapituloj kaj pronaosoj (loĝio estas la plej granda loka grupo; kapitulo – mezgranda, kaj pronaoso – plej malgranda). En ĉiuj ĉi tiuj lokaj filioj, membroj povas kunveni por aŭskulti prelegojn, kune studi kaj mediti kaj interdiskuti; en loĝioj ankaŭ aliaj ceremonioj estas plenumataj.

La unueca internacia strukturo garantias al membroj de ĉiuj grandloĝioj, ke ĉie en la mondo la instruoj, servoj kaj ceremonioj estas samaj, kaj ke estas observataj la samaj mistikaj kaj humanaj idealoj de la Rozkruco.

Instruo, Inico, Vivo

Ĝis la 20-a jarcento ĉiuj rozkrucaj studentoj ricevis lecionojn parole en loĝioj. Tamen tiu ĉi sistemo ne estis oportuna por homoj loĝantaj malproksime de loĝio. Do, en 1917 D-ro LEWIS enkondukis sistemon de korespondaj lecionoj nomataj monografioj. Ĉi tiu sistemo montriĝis ne nur praktika, sed ankaŭ efika, kaj post la Dua mondmilito ĉiuj grandloĝioj adoptis ĝin.

Nuntempe la rozkruca instruprogramo konsistas el kvar sekcioj: novica, neofita, inicita (konsistanta el naŭ gradoj) kaj iluminita (konsistanta el tri gradoj).

Kiel la originoj de la Ordeno mem, la originoj de la rozkrucaj instruoj kuŝas en antikveco. Sed tra la jarcentoj rozkruca filozofio evoluis laŭ la evoluo de homa konscio. Inter la multegaj filozofoj, sciencistoj, artistoj k.a. kleruloj, kies scioj kontribuis al la rozkruca tradicio, kelkaj estas: L. da Vinĉi, F. BACON, Kartezio, Paskalo, Spinozo, Lejbnico, Neŭtono, N. ROERICH [RJORIĤ], B. Franklin k.a. Ankaŭ nun la rozkrucaj instruoj evoluas laŭ novaj sciencaj malkovroj kaj la ĝenerala evoluo de la homa konscio.

La temaro de la rozkrucaj instruoj estas tiel vasta, kiel la vivo mem. Kelkaj ekzemploj de gravaj temoj estas: strukturo de materio, fazoj de homa konscio, originoj de vivo, metafizika kuracado, la homa aŭro kaj psikaj centroj, evoluo de la homa animo, morto kaj postmorta vivo, karmo kaj reenkarniĝo, konceptoj pri Dio, teknikoj de meditado kaj diversaj aliaj temoj rilataj al mistikismo, filozofio kaj spiriteco. Krome, lecionoj enhavas ankaŭ diversajn ekzercojn kaj eksperimentojn, kies celo estas disvolvi mensajn kaj psikajn kapablojn.

La rozkrucaj instruoj, tamen, tute ne estas dogmaj - oni admonas la studenton esti ĉiam "vivanta demandosigno" kaj obei unue al la plej grava majstro - la Interna Majstro (8).

La Rozkruca Ordeno tamen ne estas simple filozofia skolo - ĝi estas ankaŭ tradicia inica ordeno. Jam de la originoj de rozkrucismo en antikva Egiptio inicado ĉiam ludis esencan rolon en la Ordeno. Kvankam la valoro de inico estas malfacile klarigebla per vortoj, tamen eblas diri, ke ĝi havas tri tradiciajn funkciojn: prepari studentojn por la venonta grado de studoj; malkaŝi specifan parton de la rozkruca tradicio al ili; kaj igi ilin aŭskulti la voĉon de la animo. Studentoj povas sole plenumi inicojn hejme, aŭ esti inicita kun aliaj studentoj en loĝia ceremonio.

Sendube, dum la 20-a jarcento teknologio progresis pli ol iam ajn antaŭe en la historio de la mondo. Ni nun posedas la teknologion, kiu ebligas nin komunikiĝi kun homoj en aliaj mondpartoj ene de kelkaj sekundoj... Sed ni posedas la teknologion ankaŭ tute neniigi la homaron kaj ruinigi la planedon. Estas evidente, se rigardi la eventojn de la pasinta jarcento kaj de la nuna mondo, ke le evoluo de teknologio jam preterpasis la evoluon de la kolektiva homa konscio – ja ege timiga situacio...

Ĉefa kaŭzo de tiu ĉi malekvilibro inter la evoluoj de konscio kaj teknologio estas neglektado de la spirita aspekto de la homo. La Rozkruca Ordeno helpas homojn reakiri ekvilibron inter korpo, menso kaj animo – inter fizika vivo, intelekta vivo kaj spirita vivo. Necesas unue krei pacon kaj harmonion ene de la individua homo por ke povu estiĝi paco en la tuta mondo.

Ni staras nun je la komenco de la 21-a jarcento – estas nun nia decido, ĉu ĝi estos pli paca, spirita, humana kaj lumoplena, ol la antaŭa...

(aperis unue en Kontakto numero 205, 2005:1; verkita de Joel Amis)


Piednotoj

  • (1) N.PIV difinas rozkrucismon kiel "esotera doktrino kaj sekreta societo, aperinta ĉ. la 16-a j.c., emfazanta asketismon kaj sinkonon" – ĉi tiu difino estas nur duonvera: rozkrucaj instruoj ja estas esoteraj kaj emfazas sinkonon... la Rozkruca Ordeno publike aperis en la 16-a j.c., sed ekzistis antaŭ tiam; ĝi ne estas sekreta societo, sed nur diskreta; kaj ĝi tute ne emfazas asketismon - eĉ male, la dueco de homo postulas, ke oni estu plene engaĝita kaj en la spirita, kaj en la materia sferoj de la vivo.
  • (2) laŭ malsamaj fontoj, "gloro al Atono", "pia al Atono", "plaĉa al Atono", "filo de Atono".
  • (3) sed malgraŭ la malhelpoj de la tiama tiraneca, maltolerema sociordo, rozkrucaj filozofoj sekrete aŭ diskrete kontribuadis al la progreso de la artoj kaj scienco, kaj al la progreso de civilizacio ĝenerale.
  • (4) La Rozkruca Ordeno tradicie funkciis en cikloj, de alterne aktivaj kaj malaktivaj periodoj. Unu aktiva aŭ malaktiva periodo daŭris 108 jarojn.
  • (5) Oni alprenis la nomon AMORC por distingi la Ordenon de diversaj grupoj, kiuj uzas la nomon "Rozkruca".
  • (6) La nuna Imperatoro de AMORC estas franco Christian Bernard.
  • (8) La "Interna Majstro" estas la manifestiĝo de Dio en la homa koro.

Imperatoroj de AMORC

Vidu Ankaŭ

Legaĵoj

Esperante

La Regado de la vivo. AMORC. 1993. 35 paĝoj. 2,10 EUR. Bv. mendi ĉe la Libroservo de UEA.

Eksteraj ligiloj