Rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rozo
Hundorozo, Rosa canina
Hundorozo, Rosa canina
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
L.
Specioj

Inter 100 kaj 150

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Rozo estas floro de arbedo el familio de rozacoj (genro Rosa L.). Estas pli ol 100 specioj da rozoj, miloj da kulturvarioj vaste kulturataj ĝardene pro la ornamaj, delikatpetalaj, brilkoloraj, ofte bonodoraj floroj. (citaĵo el L. L. Zamenhof en la unuaj paĝoj de Ekzercaro).

En hortikulturo oni distingas inter sovaĝaj rozoj kaj kulturrozoj. La rozo havas ekde la greka antikveco la kromnomon „reĝino de la floroj“. Rozoj estis dum pli ol 2000 jaroj bredataj kiel Ornamplantoj. La el la rozpetaloj ekstraktita rozoleo estas grava resurso por la parfumindustrio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rozo estas arbedo aŭ grimpoplanto, ordinare dorna kun pinataj folioj havantaj sep, ĉe multaj greftataj varioj kvin, folierojn dentorandajn.

La floroj, ĉe la sovaĝaj formoj, estas kvinpetalaj kaj kvinsepalaj; ĉe la kulturformoj ili povas havi ankaŭ dek, dekkvin aŭ dudek petalojn. La floroj estas multestamenaj kaj enhavas ovolujon kune kun la stamenoj.

Kiel aliaj anoj de la familio (pomo, frago ktp), la rozo produktas ŝajnfruktojn (nomatajn rozfruktoj).

ilustraĵo de Rosa bracteata
pikaĵoj de rozo, la antaŭa pikilo estas forigita por pli bone vidi

Pikiloj[redakti | redakti fonton]

Trunko, branĉoj kaj branĉetoj estas kovrataj de pikiloj, kiuj ofte estas nomataj de nefakulo dornoj. La pikiloj servas por la protekto de la planto kontraj bestmanĝado kaj estas helpiloj por grimpi. Kelkaj rozoj ja estas grimplantoj, aŭ precize „disetenda grimpplanto“.

kvinnombra pluma folio

Folioj[redakti | redakti fonton]

La alternessidantaj folioj estas diverslongaj. La nepara foliplato konsistas el kvin ĝis naŭ folietoj, povas esti tri ĝis 19. Nur ĉe Rosa persica la folioj estas simplak kaj stipuloj mankas. Ankaŭ la folioj povas havi harojn kaj glandojn. Ĉe la meza ripoj kelkfoje estas etaj pikiloj aŭ rigidharoj. La plumfolietoj havas diversajn formojn, plej ofte ili estas eliptaj ĝi ovformaj, renverse ovformaj aŭ rondaj. La randoj de la folietoj estas segilformaj, duoble segildentaj, malofte noĉitaj aŭ preskaŭ glataj. Stipuloj ekzistas.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras terminale aŭ flanke en grapolaj, paniklaj, kelkfoje umbelaj infloreskoj. La infloresko povas esti ankaŭ reduktita je unu sola floro. Brakteoj ekzistas plej ofte. Eksteran kaliko ne ekzistas.

La floroj ofte havas petioloj kaj plej ofte estas belaspektaj kaj odorantaj. La duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj estas plej ofte kvinnombraj kan duobla involukro.

Ekszistas kvin sepaloj, nur ĉe Rosa sericea[1] kvar. Ili estas plej ofte lancetaj, folisimilaj, nedividitaj. Ili povas havi harojn kaj glandojn. La sepalo estas retrofleksitaj post la ekfloro. Dum fruktmaturiĝo la sepaloj jam estas forfalitaj aŭ kronas la frukton.

La diametro de la florkrono estas plej ofte 3 ĝis 7 cm, pvas ankaŭ estis inter unu kaj dek centimetroj. La koloro de la petatoj estas rosea, ruĝa, blanka, malofte flava. Ĉe multaj floroj stamenoj ŝanĝiĝis al petaloj kaj formas tiele plenan floron.

laŭlonga sekco tra receptaklo; en la supra parto la pistila kanaleto tra kiu la pistilo etendiĝas eksteren

La diversforma receptaklo estas pli kaj malpli urnoforma, kun aŭ sen glandoj, kelkfoje kun rigidharoj. La supra parto de la urna receptaklo estas pli mallarĝigita kaj estas disko: ĝi estas homologa al la [[nektaro(botaniko)|nektarproduktanta)) glanda ringo de aliaj floroj. Nur malmultaj rozspecioj produktas nektaron La nombro de stamenoj estas plej ofte 50 ĝis 200, malofte 20 ĝis 265. Ili staras antaŭ la petaloj kaj deiĝas de la rando de la receptaklo. La anteroj estas direktitaj centren, flav- oranĝ ĝis brunkoloraj. La filamentoj havas alian koloron. Ili plej ofte estas blankaj aŭ fojnoflavaj. Ekzistas multaj liberaj karpeloj, plej ofte inter 10 kaj 50, povas esti ankaŭ inter 4 ĝis 140. Ĉiu karpelo portas un ĝis du ovolojn.

branĉeto kun rozfruktoj de la vinrozo (Rosa rubiginosa)

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

La rozfrukto estas fruktaro. La unuopaj fruktoj estas unusemaj nuksetoj de flava ĝis bruna koloro. Ili estas ĉirkaŭitaj de pli aŭ malpli karnecaj urnforma receptaklo, kiu havas harojn je la interna flanko. Mature la fruktoj estas karnecaj ĝis ledraj, molaj ĝis malmolaj. Ili povas resti longe ĉe la planto aŭ povas frue defali. Mature ili ofte estas ruĝaj ĝis oranĝkoloraj, malofte brunaj ĝis nigraj.

La unuopa fruktoj –la nukseto, ofte nomata „kerno“ – estas plej ofte tri ĝis ok mm longaj, 2,5 ĝi 3,5 mm larĝaj kaj forte haraj aŭ preskaŭ kalvaj. La nombro de la nuksetoj varias ĉe mezeŭropaj specioj inter 10 kaj 30 po fruktaro, malofte inter 1 kaj 45. Ĉe Rosa rugosa estas pli ol 100, ĉe Rosa clinophylla ĝis 150.

Ĉelogio[redakti | redakti fonton]

La baza kromozomonombro de rozoj estas x = 7. Baze de tio ekzsistas diversaj ploidiaj vicoj kun 2n= 14, (21), 28, 35, 42 kaj 56. En Mezeŭropo diploidaj specioj estas maloftaj: de 33 specioj estas 4 diploidaj, 5 tetraploidaj, 8 pentaploidaj, 11 havas pli ol unu ploidia ŝtupo kaj de tri specioj oni ne konas la ploidian ŝtupon. La sola oktoploida specio en Eŭropo estas Rosa acicularis, kiu krome povas esti di-, tetra- kaj heksaploida. La oktoploidaj formoj nur troviĝas en la nordo, ekzemple en Jakutio. Multaj ploidiaj ŝtupoj precipe aperas en la sekcio Caninae.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

soldata mŭo (Hermetia illucens) en rozfloro

Florekologio[redakti | redakti fonton]

  • (Thripidae)
matura rozfrukto de Rosa glutinosa

Semdisvastigado[redakti | redakti fonton]

La rozfruktoj estas manĝataj de multaj bestoj. La semoj pasas tra la digesta aparato nedamaĝite (endozooĥorio). Birdoj, musoj kaj vulpoj estas gravaj disvastigantoj de la rozsemoj.

Kreskoregionoj[redakti | redakti fonton]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro limiĝis origine sur la norda hemisfero. Ĝi, do, estas holarktisa floro. Ĝi kreskis tie en ĉiu tri moderaj zonoj en la boreala, en la nemorala kaj en la meridionala zonoj. Nur malmultaj specioj entendiĝas ĝis la subtropikaj aŭ tropikaj montaroj: Rosa montezumae en Meksikio, Rosa abyssinica en Etiopio kaj la Arabio, Rosa leschenaultiana en la sudokcidenta Hindio, kaj Rosa transmorrisonensis kaj Rosa philippinensis sur Luzono. En la nordo kelkaj specioj kreskas ĝis la akta arbara limo aŭ eĉ trans la polusa cirklo: Rosa acicularis, Rosa majalis kaj mola rozo (Rosa mollis). En Eŭropo rozoj kreskas ĝis Islando kaj norda Skandinavio. En Ĉinio nature kreskas ĉirkaŭ 95 specioj, 65 nur tie. Ekzistas nur unu specio kie nature kreskas kaj en Eŭropo kaj en Nordameriko: Rosa acicularis.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro “Rosa” estas la sola genro el la tribo Roseae. D. Potter k.a. metis ĝin 2007 post revizio de la plantfamilio en la nova subtribo Rosodae kune kun “Rubus”. La genra nomo “Rosa” estas la latina nomo por rozo. Ambau esprimoj baziĝas sur la hindeŭropa radiko *vrod aŭ *vard.

Interna sistematiko[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Baikonur 01.jpg
persa rozo („Rosa persica“)
mandarina rozo („Rosa moyesii“)
pendanta rozo („Rosa pendulina“)
Willmott-a rozo („Rosa willmottiae“)
brilanta rozo („Rosa nitida“)
multflora rozo („Rosa multiflora“)
ĉiamverda rozo („Rosa sempervirens“)
multpikaĵa rozo („Rosa spinosissima“)
vinagra rozo (“Rosa gallica”)

La genro “Rosa” konsistas el ĉirkaŭ 100 ĝis 200 8eĉ ĝis 250) specioj. La genro estas dividita en kvar subgenroj, el kiuj kelkaj denove estas dividitaj en sekkcioj. Menciitaj estas la eŭropa specioj la HENKER 2003 (slekto, aldonoj estas signitaj). • Subgenro „Hulthemia“. Ĝi estas kelkfoje memstara genro „Hulthemia“, ĝi estas laŭ molekulgenetikaj esploroj nedubeble parto de la genro „Rosa“. Ĝi nur entenas unu specio:

• Subgenro “Rosa” (sin.: “Eurosa” FOCKE):

    • Sekcio “Banksianae” |LINDL.: Ĝu havas du speciojn:
    • Sekcio “Bracteatae” Thory: Ĝi nur havas unu specio
      • Macartney-rozo (“Rosa bracteata” J.C.WENDL.): Ĝi nature krekas kun du varioj en suda Japanio, Tajvano kaj la ĉinaj provincoj Fuĵiano, Guiŝuo, Hunano, Jiangsuo, Jianĝio, Junano kaj Ĝeĝjango.
      • Rosa clinophylla” THORY, taksonoimie neklare
    • Sekcio “Caninae”: Ekzistas ĉ. 60 specioj, vidu hundorozo.
    • Sekcio “Carolinae”: Ĝi havas ses speciojn en Nordameriko, lasttempe ordigite en la sekcio “Cinnamomeae”.
    • Sekcio “Cinnamomeae” kun ĉ. 85 specioj en Nordameriko, Azio kaj Eŭropo (ĉi tie kvar specioj) la plej granda sekcio:
      • ”Rosa acicularis” LINDL.: Tiu boreala specio nature kreskas en Kanado, Alasko, Usono, Azio, Nord- kaj Orienteŭropo.
      • arkansasa rozo („Rosa arkansana“ PORTER: Ĝi nature kreskas en Kanado kaj Usono.
      • Rosa beggeriana“ Schrenk ex Fisch. & C.A.Mey.: Ĝi estas ofta en Irano, in Afganio, Kazaĥio, [[Mongolio kaj en la ĉinaj provincoj Gansuo kaj Ŝinĝjango.
      • Rosa blanda (AITON) aŭ labradora rozo: Ĝi nature kreskas en Nordameriko.
      • Rosa laxa“ RETZ.: Ĝi nature kreskas en Ŝinĝjango , la Interna Mongolio, meza Siberio kaj Mezazio.
      • Rosa majalis“ HERRM.: Ĝi nature kreskas en Eurazio.
      • mandarena rozo (“Rosa moyesii” HEMSL. & E.H.WILSON): Ĝi nature kreskasen altecoj inter 2700 kaj 3800 metrojn nur en la ĉinaj provincoj Siĉuano kaj Junano.
      • Rosa multibracteata HEMSL. & E.H.WILSON): Ĝi nature kreskas en altoj de 2100 ĝis 2500 mrojn nur en la ĉinaj provincoj Siĉuano kaj Junano.
      • alpa rozo („Rosa pendulina“ L.): Ĝi nature kreskas en Eŭropo.
      • sulka rozo („Rosa rugosa“ THUNB.): Ĝi nature kreskas en Orientazio kaj en Eŭropo ĝiestas invazia specio.
      • Rosa sertata“ ROLFE: Ĝi kreskas en du varioj en la ĉinaj provincoj Anhuio Gansuo, Henano, Hubejo, Jiangsuo, Jianĝi, Ŝenŝjio, Ŝanŝio, Siĉuano, Junano kaj Ĝeĝjango en alteco de 1400 kaj 2200 metrojn.
      • Rosa suffulta” Greene
      • Willmotts-rozo („Rosa willmottiae“ Hemsl.: Ĝi kreskas en du varioj en alteco inter 1300 kaj 3800 metrojn nur en lla okcidentaj partoj de la ĉinaj provincoj Gansuo, Ĉinghajo kaj Siĉuano.
      • Rosa woodsii“ LINDL.: Ĝi nature kreskas de Alasko ĝis Meksikio.
    • Sekcio “Indicae” (sin.: “Rosa” sect. „Chinenses“ DC. EX SER.): Ĝi nur konsistas el du aŭ trei specioj:
      • Ĉina rozo („Rosa chinensis“ JACQ.): Ĝi nur kreskas nature en la ĉinaj provincoj Guĵuo kaj Siĉuano.
      • odor-rozo, („Rosa odorata“ (ANDREWS) SWEET): Ĝi nature kreskas en Birmo, Tajlando, norda Vjetnamio kaj ls ĉina provinco Junano.
      • gigantflora rozo („Rosa gigantea“ COLLETT EX CRÉP.: Ĝi nature kreskas en nordorienta Hindio, Birmo kaj la ĉina provinco Junano.
    • sekcio „Laevigatae“ THORY: Ĝi nur havas unu specio:
      • ĉeroka rozo („Rosa laevigata“ MICĤ.): Ĝi nature kreskas en Ĉinio kaj Tajvano. En Nordameriko ĝi estas novplanto.
    • sekcio „Pimpinellifoliae“ DC. EX SER.: Ĝ konsistas el ĉ. 15 Specioj en Eurazio:
      • Rosa altaica“ WILLD.
      • Rosa ecae“ AITCH.: Ĝi nature kreskad en Mezazio, Afganio kaj Pakistano.
      • malbonodora rozo („Rosa foetida“ HERRM.) Tiu ĉi kulturozo venas el Malgrandazio ĝis norokcidenta Himalajo.
      • Ĉina or-rozo („Rosa hugonis“ HEMSL.): Ĝi kreskas en altecoj inter 600 kaj 2300 metrojn en la ĉinaj provincoj Gansuo, Ĉinghajo, Ŝanŝio kaj Siĉuano.
      • Rosa primula“ BOULENGER: Ĝi kreskas en alteco inter 800 kaj 2500 metrojn en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Henano, Ŝanŝio, kaj Siĉuano.
      • silka rozo („Rosa sericea“ LINDL.): Gi multe kreskas en Hindio, Butan, Sikimo, Biemo kaj la ĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Siĉuano, Tibeto kaj Junano.
      • multpikaĵa rozo („Rosa spinosissima“ L.): Ĝi nature kreskas en Eŭrazio kaj en Nordameriko ĝi estas novplanto.
    • Sekcio „Synstylae“ DC.: Ĝi konsistas el 30 ĝis 35 specioj en Azio, Nordameriko, Afriko kaj Eŭropo:
    • Rosa longicuspis” BERTOLONI
    • Sekcio „Rosa“ (antaŭe „Gallicanae“ DC.): Ĝi nur konsistas el unu specio:
      • gaŭla rozo („Rosa gallica“ L.): Ĝi hejmiĝas en Eŭropo kaj Proksima Azio.

• Subgenro „Platyrhodon“: Ĝi konsistas el nur unu specio:

    • erinaca rozo („Rosa roxburghii“ TRATT.): Ĝi nature kreskas en multaj regionoj de Ĉinio kaj Japanio.

• Subgenro „Hesperhodos“: Ĝi konsitas el jenaj du specioj el Nordameriko

La sekcioj tre similas unu al la aliaj en morfologiaj kaj molekulgenetikaj karakterizaĵoj. Multaj specioj verŝajne nur ekestis en Holoceno. La ofta apero de hibridoj estas signo por ankoraŭ ne finiĝinta evoluo. De la multspeciaj sekcioj verŝajne nur „Caninae“ estas monofila. La sekcioj „Carolinae“ kaj „Cinnamomeae“ kaj „Synstylae“ „Indicae“ estas ne la kladaj kriterio dividablaj kaj lasttempe oni rigardas ilin kiel propraj sekcioj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Henker: Rosa. In: Hans. J. Conert u. a. (Hrsg.): Gustav Hegi. Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band IV, Teil 2C. Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (4). Rosaceae (Rosengewächse). 2. Auflage, Parey, Berlin 2003, p. 1–109. ISBN 3-8263-3065-X
  • Gu Cuizhi & Kenneth R. Robertson: Rosa, S. 339 – textgleich online wie gedrucktes Werk, PDF 4,6 MB, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8. (Abschnitte Beschreibung und Systematik)
  • Hella Brumme, Thomas Gladis: Vorarbeiten zur Inventarisierung pflanzengenetischer Ressourcen in Deutschland - Die Wildrosen (Gattung Rosa L.) im Europa-Rosarium Sangerhausen, nach ihrer Verwandtschaft geordnet. Volltext-PDF.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Volker Wissemann, C. M. Ritz: The genus Rosa (Rosoideae, Rosaceae) revisited: molecular analysis of nrITS and atpB-rbcL intergenic spacer (IGS) versus conventional taxonomy. Botanical Journal of the Linnean Society, Band 147, 2005, S. 275–290. COI:10.1111/j.1095-8339.2005.00368.x

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Hegi" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Wissemann2007" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Zander2008" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "FoC" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "GRIN" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Retligoj[redakti | redakti fonton]