Rozo
Rozo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hundorozo, Rosa canina
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Inter 100 kaj 150 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Rozo estas floro de arbedo el familio de rozacoj (genro Rosa L.). Estas pli ol 100 specioj da rozoj, miloj da kulturvarioj vaste kulturataj ĝardene pro la ornamaj, delikatpetalaj, brilkoloraj, ofte bonodoraj floroj.
Ĝi estas citita de L. L. Zamenhof en la unuaj paĝoj de Ekzercaro.
Priskribo
La rozo estas arbedo aŭ grimpoplanto, ordinare dorna kun pinataj folioj havantaj sep, ĉe multaj greftataj varioj kvin, folierojn dentorandajn.
La floroj, ĉe la sovaĝaj formoj, estas kvinpetalaj kaj kvinsepalaj; ĉe la kulturformoj ili povas havi ankaŭ dek, dekkvin aŭ dudek petalojn. La floroj estas multestamenaj kaj enhavas ovolujon kune kun la stamenoj.
Kiel aliaj anoj de la familio (pomo, frago ktp), la rozo produktas ŝajnfruktojn (nomatajn rozberoj).