Rozpieda pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozpieda pufino
Rozpieda pufino
Rozpieda pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus creatopus
(Coues, 1864)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozpieda pufino (Puffinus creatopus) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Tiu birdospecio estas 48 cm granda, kun enverguro de 109 cm. Ĝi estas polimorfa (multforma), kaj havas populaciojn kaj de pli hela kaj de pli malhela fazo. Kun la same helbeka Karnopieda pufino, ĝi formas la grupon Hemipuffinus, nome superspecio kiu povas havi aŭ ne havi parencon en Atlantiko ĉe la Granda pufino (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Tiuj estas grandaj pufinoj kiuj estas inter tiuj kiuj povus esti separataj en la genro Ardenna (Penhallurick & Wink, 2004).

Tiu specio estas pelaga, kaj loĝas en la Pacifika Oceano. Ili hegemonie nestumas sur ĉebordaj insuloj de Ĉilio, ekz. Insulo Moĉa. Ĝi estas transekvatora migranto, kiu moviĝas al ĉearktaj akvoj de Pacifiko post idozorgado. Ĝi estas sufiĉe komuna ĉe la okcidenta marbordo de Usono dum la plej varmaj monatoj de la lando.

La Rozpieda pufino ĉefe manĝas fiŝojn, kalmarojn kaj krustulojn.

Tiu birdo nestumas en nestotruoj, prefere ĉe arbaraj deklivoj. Ĝi estas kolonia nestumanto.

Nombroj de tiu pufino estis malpliigitaj pro predado fare de enmetitaj specioj, kiaj ratoj kaj katoj. Ioma perdo da birdoj okazas ankaŭ pro interplektiĝo ĉe retoj de fiŝkaptado.

Referencoj

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Carboneras, Carles (1992): 54. Pink-footed Shearwater. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks: 253, Plate 16. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Harrison, Peter (1991): Seabirds: An Identification Guide. Houghton Mifflin.
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)

Eksteraj ligoj