Roztoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Bazaj informoj

Roztoki, ukraine Розтоки, hungare Nyilas [njilaŝ] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Situo

Roztoki situas en valo de Blanka Tiso. Raĥiv troviĝas je 7 km-oj.

Historio

Ĝis Traktato de Trianon Nyilas apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Roztoki apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj