Ruĝa ŝlimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa ŝlimo en la stratoj de Devecser, Hungario pro ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario.
Ruĝa ŝlimo de elfandejo apud Arvida, Kebekio

Ruĝa ŝlimo estas flanka produkto de la fabrikado de aluminio laŭ la Bayer-metodo. La fajn-grajne muelita baŭksito estas „kuirata” sub granda premo kaj alta temperaturo (240 °C) en natria lesivo (NaOH). Rezultas du produktaĵoj, la blanka ŝlimo kaj la ruĝa ŝlimo. La ruĝa ŝlimo enhavas fero(III)-oksid-on kaj titano(IV)-oksid-on kaj plie diversajn silici-acidajn kombinaĵojn. La karakterizan ruĝan koloron al la ŝlimo donas la fero(III)hidroksidoj. Kiom da ruĝa ŝlimo elfalas laŭ la produktita aluminio – tio dependas de la kvalito de la uzita baŭksito. Ekzemple ĉe tropika baŭksito defalas 1,6 t, sed ĉe eŭropaj baŭksitoj 3,2–3,7 t da ruĝa ŝlimo.

La estiĝanta ruĝa ŝlimo estas forte lesiva. Pli frue oni ĝin kondukis sen ia preparigo al simpla deponejo aŭ rekte en riveron, kio kaŭzis gravan medioŝarĝon. Nuntempe oni kondukas la ŝlimon en izolitan stokbasenon, kie la disigformaj hidroksidoj kaj silikatoj sedimentas. La elpaŝanta natria lesivo estas rekondukata kaj denove uzata. Fine oni kovras la sekiĝintan produktaĵon per sablo aŭ tero, kaj oni rekultivas. Novtempe oni eksperimentas uzi la sekan ruĝan materialon kiel grundobonigilon, plenigmaterialon je la vojokonstruado aŭ krudaĵon por la ceramika industrio.

Danĝereco[redakti | redakti fonton]

La komencan danĝerecon de la ruĝa ŝlimo kaŭzas en unua vico ĝia enhavo je kaustikiza natria lesivo (akva solvaĵo de natria hidroksido). Longtempan danĝeron signifas la enhavo de pezaj metaloj, kiu dependas de la deveno kaj speco de baŭksito. La oksidoj de pezaj metaloj estas pleje nur tre malmulte solveblaj en lesiva ĉirkaŭaĵo. Nur post kiam la natria hidroksido estas neŭtraligita aŭ neŭtraliĝinta, povas ili ellaviĝi el la solveblaj pezmetalaj kombinaĵoj kaj anonciĝi kiel danĝero por la natura medio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Prelego de prof. Endre Dudich la 6-an de oktobro 2010, okaze de monata kunveno de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, tuj post la katastrofo en Kolontár, Hungarujo.

Interreto