Ruĝa Libreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
毛主席语录
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mao Zedong
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a de januaro 2023
Eldonejo People's Publishing House
Ĝenro nefikcio
Loko de rakonto Ĉinio
vdr

La Ruĝa Libreto, aŭ Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong laŭ ĝia oficiala titolo de la Esperanta traduko publikigita de la Fremdlingva Eldonejo en 1967, estas la plej multnombre eldonita libro de 20-a jarcento. Ĝi estas la kolektado de citaĵoj de ĉina estro Mao Zedong (aŭ Mao Ce Tung). La nomo de la libro ĉine estas 毛主席语录 (máo zhŭ xí yŭ lù) kio signifas "Citaĵojn de Prezidanto Mao". Laŭdire ĉiu devis havi la libron dum la "Kultura Revolucio" kaj la bildo de amasoj da ĉinaj civitanoj (precipe junuloj) svingante la libron iĝis figuro de la kolektiva memoro. Krom la disvastigo de la libro en Ĉinio ege gravis la disvolvigon de tiu verketo, pli por propagandaj celoj, ol por lega, politika aŭ kultura influo, ekzemple dum la politikaj movadoj de la maldekstro dum la 1960-aj jaroj (Majo de 1968) kaj la 1970-aj jaroj, kiel montro de la disvastigo de la organizoj kaj partioj de la marksisma tendenco nomita maoismo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempe dum la liberigaj revolucioj en multaj landoj de la Tria Mondo.

Knabino tenante la citaĵojn de prezidanto Mao (1968)
Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong, Esperanto-traduko de la libro

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro Nombro da Citaĵoj Titolo Komentoj
1 13 La Komunista Partio
2 22 Klasoj kaj Klasbatalo
3 28 Socialismo kaj Komunismo
4 16 La Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne de la Popolo
5 21 Milito kaj Paco
6 10 Imperiismo kaj Ĉiuj Reakciuloj Estas Paperaj Tigroj
7 10 Kuraĝi Batali kaj Kuraĝi Venki
8 10 Popola Milito
9 8 Popola Armeo
10 14 Gvido de Partia Komitato
11 22 La Amasa Linio
12 21 Politika Laboro
13 7 Rilatoj inter Oficiroj kaj Soldatoj
14 6 Rilatoj inter la Armeo kaj la Popolo
15 8 Tri Vastaj Demokratioj
16 9 Edukado kaj la Trejnado de Trupoj
17 9 Servi al la Popolo
18 7 Patriotismo kaj Internaciismo
19 8 Revolucia Heroismo
20 8 Konstrui Nian Landon Diligente kaj Ŝpareme
21 13 Sin Apogi sur Propraj Fortoj kaj Penege Lukti
22 41 Pensmetodo kaj Labormetodo
23 9 Enketo kaj Studo
24 15 Korekto de Eraraj Ideoj
25 5 Unuiĝo
26 5 Disciplino
27 15 Kritiko kaj Memkritiko
28 18 Komunistoj
29 11 Kadroj
30 7 Junularo
31 7 Virinaro
32 8 Kulturo kaj Arto
33 16 Lernado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]