Ruĝa maro
Ruĝa Maro | |
---|---|
maro | |
Mapo de Ruĝa Maro kaj ĉirkaŭaĵo. | |
Profundeco | |
Maksimuma | 3 039 m |
Larĝeco | 350 km |
Longeco | 2,000 km |
Areo | 450,000 km² |
Supra tutaĵo | Hinda oceano |
Najbaraj tutaĵoj | Araba Maro Mediteraneo |
Kontinento | Azio Afriko |
Landoj | Egiptio Sudano Eritreo Ĝibutio Jemeno Sauda Arabio Jordanio Israelo |
Ruĝa Maro troviĝas inter Afriko kaj Araba Duoninsulo, kaj limas kun Eritreo, Sudano, Egiptio, Sauda Arabio kaj Jemeno. Ĝia longeco estas 2250 km, maksimuma larĝeco - 355 km. Maksimuma profundo estas 2130 m. Norden, Ruĝa Maro konektas kun Sueza Golfo apud la Sinaja Duoninsulo, kaj kun Akaba Golfo. Suden, ĝi konektas kun Adena Golfo, kiu estas parto de Araba Maro. (tra Bab al-Mandab)
La havenoj estas Ĝido en Sauda Arabio kaj Mukala de Jemeno, ankaŭ Suezo kaj Port Sudan estas gravaj. En 1869 estis malfermita la Sueza Kanalo, per kiu Ruĝa Maro fariĝis grava komerca vojo por ŝipirado inter Azio kaj Eŭropo.
Insuloj de Ruĝa Maro estas:
Biogeografie Ruĝa Maro estas unu el la 43 maraj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro sia graveco pri la naturprotekto.
Eksteraj ligiloj
|