Ruĝa cervo
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
| Cervus elaphus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
|
Subspecioj
|
||||||||||||||||
|
Multaj - vidu la tekston |
||||||||||||||||
La Ruĝa cervo (Cervus elaphus) estas la due plej granda cervo-specio de la mondo post la alko. Ĝi longas 1,65 – 2,5 metrojn, havas vosto je 12 – 15 centimetroj longa, altas 1,2 – 1,5 metrojn kaj pezas 100 – 250 kilogramojn. Ĝi estas ruĝbruna kun abdomeno iom hela. Ĝi portas helkoloran makulon sur la koksoj kaj malhelkoloran strion sur la dorso laŭlonge de la spino.
Iam oni kredis ke la ruĝa cervo estis unu specio kun subspecioj en Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko, sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke apartaj specioj estas la Eŭropa ruĝa cervo (Cervus elaphus) priskribata en ĉi tiu artikolo, la Centrazia ruĝa cervo (Cervus Affinis), kaj la Kanada cervo (Cervus canadensis) de Nordameriko kaj orienta Azio.
La ruĝaj cervoj vivas en miksaj arbaroj, altmontaj arbaroj kaj herbejoj aŭ maldensaj arbetaroj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj kun prosperaj arboj kaj vivas 3–5–ope. La cervino loĝas kune kun siaj idoj. La vircervo ĝenerale vivas sola aŭ formas kun aliaj samseksuloj grupon. Kiel plejparto de la alispecaj cervoj, la ruĝa cervo manĝas kaj trinkas akvon en frumateno kaj vespero, kaj tre viglas ĉe tagiĝo. Somere ĝi banas sin en marĉo aŭ lago. Ĝi manĝas arbofoliojn, ŝosojn kaj herbojn, ofte trinkas mineralan akvon aŭ lekas naturan salon. Ĝi estas sprita kaj lerta en kurado, havas akrajn flaradon kaj aŭdadon, sed malbonan vidadon. La vircervo defaligas kornajn vilojn en aŭgusto aŭ septembro, kaj tuj post tio ĝi komencas serĉi por si kunulinojn. Tiam ĝi ofte krias, kaj ĝia basa krio povas aŭdiĝi fore je pli ol 1 kilometro. Dum tiu tempo intensa lukto okazas inter la vircervoj. La venkinto kolektas ĉirkaŭ sin grupon da cervinoj kaj pariĝas al ili. En majo aŭ junio de la sekvanta jaro la cervino naskas ĝenerale unu idon ĉiufoje. La gravedeco daŭras 230 – 240 tagojn. La ĵus naskita ido havas makulojn sur si. La juna cervino maturiĝas en la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, dum la juna vircervo en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi 15 – 18 jarojn.
La juna korno de la ruĝa cervo estas valora ĉina drogo. Ĝia kvalito estas malpli bona ol tiu de la makula cervo, sed ĝi estas pli granda ol tiu de la lasta.
Subspecioj de ruĝa cervo [redakti]
- cervo ruĝa skandinavia - Cervus elaphus elaphus
- cervo ruĝa anglia - Cervus elaphus scoticus
- cervo ruĝa ibera - Cervus elaphus hispanicus
- cervo ruĝa korsikia - Cervus elaphus corsicanus
- cervo ruĝa berbera - Cervus elaphus barbarus
- cervo ruĝa mezeŭropa - Cervus elaphus hippelaphus
- cervo ruĝa karpata - Cervus elaphus montanus
- cervo ruĝa kaŭkaza - Cervus elaphus maral
- cervo ruĝa kaŝmira - Cervus elaphus affinis
- cervo ruĝa ĉinia - Cervus elaphus wallichi
- cervo ruĝa tianŝana - Cervus elaphus songaricus
- cervo ruĝa buĥara - Cervus elaphus bactrianus
- cervo ruĝa seĉuana - Cervus elaphus macneilli
Vidu ankaŭ [redakti]
- Blankkoksa cervo
- Elborz-montara arbarstepo
- Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj maldensarbaroj
- Skandinavaj marbordaj koniferaroj
- Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |