Ruĝa flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de hisita ruĝa flago sur bastona masto
Ruĝaj flagoj en placo Tian'anmen en la fronto de Granda Popola Halo kaj la Ĉinia Nacia Muzeo.

La ruĝa flago estas revolucia flago, precipe se temas pri revolucioj sur socialisma fono. Ĉi tiu flago estas ruĝa kun neniuj aliaj koloroj sur ĝi, kaj estas identigita en la publika menso ĉefe kun komunismo [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 14-a jarcento, normandaj ŝipoj kutimis levi ruĝajn flagojn por simboli ke ili ne prenos militkaptitojn [2]. En la 17-a jarcento, piratŝipoj komencis levi tiujn flagojn (la kutimo estis levi la piratan flagon por timigi la rabotajn ŝipojn al kapitulacio, kaj nur se ili ne kapitulacis ili levis la "ruĝan flagon" por montri ke post la kapto de la ŝipo la piratoj ne lasos la kaptitojn vivantaj).

Poste, la flago fariĝis simbolo de preteco por batalo - kaj simbolo de rezisto. Oni kutimis svingi ĝin en kasteloj kaj urboj sub sieĝo por simboli ke la sieĝataj ne venkiĝos al malfacilaĵoj.

La flago ricevis revolucian signifon nur en la 18-a jarcento . En 1797, dum ribelo de maristoj de la Brita Reĝa Mararmeo sur la en:ŝipo Nore, kiu okazis ĉe la enfluejo de la Tamizo, la ribelantoj svingis la ruĝan flagon por simboli ke ili ne kapitulacos. Post ĉi tiu evento, la flago iĝis simbolo de ribelo. En la Revolucio de 1848 en Francio, la ribelantoj levis la ruĝan flagon, kiu poste (1871) iĝis la simbolo de la Pariza Komunumo kaj poste la simbolo socialismo.

Post la la tielnomita Haymarket Riot (esperante Ribelo de Fojnbazaro) manifestacioj de la 1-a de majo 1886 en Usono, kiuj finiĝis per la morto de proksimume 60 manifestaciantoj kaj 7 policanoj, la socialisma movado faris la ruĝan flagon sian oficialan simbolon, memore al la "verŝita sango de la laborista klaso". Kaj kiel rezulto, la ruĝa flago estis menciita en multaj protestoj kaj revoluciaj kantoj, kiel la itala Bandiera Rossa (ankaŭ komune konata Avanti Popolo), la rusa Авиамарш kaj la pola Na barykady (Al la barikadoj) .

Post la Oktobra Revolucio, la ruĝa flago, kun la aldona simbolo de la Rikoltilo kaj martelo sur ĝi, estis adoptita kiel la Flago de Sovetunio kaj la komunista movado.

Kromaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Motorsporto[redakti | redakti fonton]

vidu Flagoj de Aŭtosporto

En motorsporto, ruĝa flago estas svingita se la vetkuro devas esti ĉesigita neatendite aŭ sen avizo. Ĉi tio kutime okazas pro sekurecaj kialoj, ekzemple akcidentoj, sed ĝi ankaŭ povas okazi pro la vetero.

Strandaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la savnaĝisto levas la ruĝan flagon, naĝadobanado estas malpermesita (kutime pro danĝeraj kondiĉoj). Eniri la maron, eĉ kun aermatraco, ankaŭ estas malpermesita.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brink, Jan ten Robespierre and the Red Terror, (1899).
  2. Flags of the World, "Baucans (or Bauccedillian)".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]