Ruĝa milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa milvo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Milvus Milvus
Specio: Ruĝa milvo Milvus milvus
Linnaeus 1758
Distribuado de la Ruĝa milvo verde: la tutan jaron; oranĝe: reproduktantoj kiuj vintras for; blue: vintrejoj
Distribuado de la Ruĝa milvo
verde: la tutan jaron; oranĝe: reproduktantoj kiuj vintras for; blue: vintrejoj
Distribuado de la Ruĝa milvo
verde: la tutan jaron; oranĝe: reproduktantoj kiuj vintras for; blue: vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝa milvoRufa milvo[1] (Milvus milvus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn kaj cirkuojn. Tiu specio estas endemia de la regiono de Okcidenta Palearktiso en Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, kvankam iam loĝis ĝis norda Irano.[2] Ĝi estas rara specio kiu estas de loĝantaj birdoj en la plej moderklimataj partoj de ties teritorio en okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, sed birdoj el nordorienta kaj centra Eŭropo vintras pli sude kaj okcidente, sude ĝis Turkio. Vagantoj atingis norden ĝis Finnlando kaj suden ĝis Israelo kaj Libio.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 kiel Falco milvus.[3]

Oni scias, ke la Ruĝa milvo sukcese hibridiĝas kun la Nigra milvo en kaptiveco kie ambaŭ specioj estas kune tenataj, kaj en naturo almenaŭ en Kaboverdo.[4] La Ruĝaj milvoj en Kaboverdo estas (aŭ pli bone estis) tre distingaj laŭ morfologio, iome intermezaj kun la Nigraj milvoj. La demando ĉu la Kaboverda milvo estu konsiderata distinga specio (Milvus fasciicauda) aŭ subspecio de la Ruĝa milvo ne estas jam solvata. Ĵusa studo pere de DNA ĉe muzeaj specimenoj sugestas, ke la Kaboverdaj birdoj ne formas monofiletikan stirpon inter aŭ ĉe la Ruĝaj milvoj.[5]

Tamen tiu interpreto estas problemiga: analizoj de DNA estas tre tuŝebla de hibridiĝoj, la evolua historio de la kaboverda populacio estas nekonata, kaj la genetika rilataro de Ruĝaj milvoj ĝenerale estas tre konfuza, ĉar geografia proksimeco ne estas indiko de genetika rilataro kaj la ĝenerale alta genetika simileco[6] eble indikas restantan specion.

Pro la morfologia distingo de la kaboverdaj birdoj kaj pro la fakto ke la kaboverda populacio estis izolata el aliaj populacioj de Ruĝaj milvoj, oni ne povas konklude solvi nune ĉu la kaboverda populacio ne estas distinga subspecio (kiel M. migrans fasciicauda) aŭ eĉ specio kiu ofte akceptis vagantojn el la migrintaj eŭropaj populacioj ene de sia genaro. Ĉiukaze necesas pli da esplorado, dum la kaboverda populacio estas efektive formortinta el 2000, kaj ĉiuj survivintaj birdoj estas hibridoj kun la Nigra milvo (kio starigas pliajn demandojn pri ties taksonomia statuso).[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa milvo estas el 60 cm ĝis 70 cm longa kaj havas enverguron el 150 cm ĝis 2 m; maskloj havas pezon de 800–1200 g, kaj inoj de 1000–1300 g.[2]. Temas pri eleganta birdo, kiu kutime ŝvebas per longaj flugiloj kaj forkoforma vosto -eĉ pli forkoforma ol tiu de Nigra milvo- kiun uzas kiel rudro. Dum ripozo estas facile videblaj ties helaj -blankecaj- kapo kaj nuko, bruna dorso, ruĝecbrunaj subaj partoj kaj longa forka vosto. Dum flugo ĝi estas facilege diferencebla pro kontrasto inter helaj kaj malhelaj partoj subaj.

La kapo estas blankeca, la korpo, supra vosto kaj flugilkovriloj brunruĝecaj, la kruroj flavaj, la vosto helbruna kun iom da nigro ĉe ambaŭ pintoj. La antaŭa parto de flugiloj estas bruna, centra kaj malantaŭa estas malhelbrunaj aŭ grizbrunaj. Fine estas blankega videblega blanka makulo antaŭ la pinto, kiu estas nigra; nome la blankaj unuarangaj flugilplumoj ege kontrastas kun la nigraj flugilpintoj kaj la malhelaj duarangaj.

Krom la peza diferenco, ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli flavecajn (sablokolorajn) bruston kaj ventron.

Vostokomparo:
Nigra milvo (live)
Ruĝa milvo (dekstre)

Ili havas saman fortikan flugon kaj ŝvebon kiel buteoj, sed ilia konturo estas nekonfuzebla. Ili distingeblas disde Nigra milvo, pro pli forkoforma vosto, blankaj flugilmakuloj, ruĝeca koloro (anstataŭ malhelbruna) kaj pli eleganta konturo.

Estas ankaŭ rara blanka leŭcisma formo ĉe proksimume 1% de la milvidoj de la kimra populacio sed kiu suferas malavantaĝon por survivaj indicoj.[7]

Diferencoj inter plenkreskuloj kaj junuloj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa milvo dumfluge

Plenkreskuloj diferenceblas el junuloj pro nombro de karakteroj:

  • Plenkreskuloj estas ĝenerale pli ruĝecaj, kompare kun la pli eluzita koloro de junuloj;
  • Plenkreskuloj havas nigrajn brustostriojn dum ĉe junuloj tiuj estas palaj;
  • Junuloj havas malpli forkecan voston, kun malhela antaŭfina bendo;
  • Junuloj havas palajn pintojn ĉe ĉiuj el la grandaj kovriloj (duarangaj kaj unuarangaj) ĉe kaj supra- kaj sub-flugiloj, formante longan mallarĝan palan linion; plenkreskuloj havas palajn bordojn nur ĉe supraflugilaj duarangaj kovriloj.

Tiuj diferencoj daŭras plej partojn de la unua jaro de la birda vivo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas konstituata de du subspecioj kiuj estas la jenaj:

  • Milvus milvus fasciicauda Hartert 1914
  • Milvus milvus milvus (Linnaeus) 1758

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa milvo, supre, ĉikane plenkreskulon de Blankvosta maraglo.

La alvoko estas fajna pepado, kvazaŭ miaŭo kiel kata, sed pli "hi-hi-puí", simila al tiu de buteo, sed malpli miaŭa (kateca) ol tiu de la Komuna buteo. Ĝi estas aŭdebla dum la pariĝaj ceremonioj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas tre eklektika kaj oportunisma pri sia nutraĵo. Ĝi longe patrolas ŝvebante kaj trovas sian nutraĵon sur grundo, ofte bestokadavroj, kelkfoje malgrandaj mamuloj, lacertoj ĝis grando de kuniklo. Ĝi ankaŭ rabas birdidojn en nesto aŭ atakas aliajn birdojn por rabi iliajn predojn. Oni ankaŭ povas vidi ĝin ĉirkaŭ rubejoj.

La dieto de tiu specio konsistas ĉefe el malgrandaj mamuloj kiaj musoj, talpoj, kampomusoj, junaj leporoj kaj kunikloj. Ili manĝas ankaŭ ampleksan varion de kadavraĵoj inklude ŝafajn kadavraĵojn kaj mortintajn ĉasbirdojn. Vivantaj birdoj estas ankaŭ kaptataj kaj foje eĉ reptilioj kaj amfibioj. Ankaŭ tervermoj formas gravan parton de la dieto, ĉefe printempe.[8]

Kiel kadavromanĝantoj, la Ruĝaj milvoj ege suferas pro venenado.[9] Kontraŭleĝa venenado kontraŭ vulpojkorvoj estas nedistinga kaj mortigas protektatajn birdojn kaj aliajn animalojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tri junaj Ruĝaj milvoj en nesto, 32tagaj; ili ripozas kvazaŭ mortintaj por eviti predanton.
Milvus milvus - MHNT

Tiu specio nestas en arboj, ofte proksime de aliaj milvoj kaj ofte uzante eksaj nestoj de korvedoj. Vintre multaj milvoj povas kuniĝi are.

Plenkreskuloj de ruĝaj milvoj estas loĝantaj birdoj, kaj ili okupas siajn reproduktajn teritoriojn la tutan jaron en Britio, kvankam multaj el la tutmondaj populacioj estas migrantaj (ĉefe la populacioj de Svedio, kiuj vintrumas en Hispanio).[10] Ĉiu nestoteritorio povas enhavi ĝis 5 alternativajn nestolokojn. Ambaŭ partneroj konstruas la neston sur ĉefa forko aŭ branĉo alte en arbo, 12–20 m alte, el bastonetoj kaj kovrita el herbo aŭ alia vegetaĵaro kaj ŝafa lano.[8][10]

Kiel signo de danĝero patrino signalas idojn kiuj ludas "mortinte" ĝis punkto ke vulpo kredas vere ke ili mortintas kaj lasas ilin, en la ideo poste reveni por manĝi ilin.[11]

Disvastiĝo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Distribuado de la Ruĝa milvo
verde: la tutan jaron
oranĝe: reproduktantoj kiuj vintras for
blue: vintrejoj

Ruĝa milvo vivas en Eŭropo, escepte Skandinavio kaj inklude Brition -vidu sube-, en Turkio kaj Nordafriko. La birdoj de norda Eŭropo migras suden kaj okcidenten dum vintro. La ne tiom nordaj estas loĝantoj.

En la Mezepoko la nombro de milvoj estas pli granda, ĉar ties rubejaj kutimoj igis ilin rubistoj. Tamen poste ĉasado kaj venenado malaltigis ties nombron. Ambaŭ danĝeroj devenas el onidiroj, ke milvoj povas ataki ŝafojn pro vidado de milvoj sur tiuj bestoj jam kadavroj, sed neniam atakas ilin: nur ĝis grando de kuniklo ili atakas.

En Britio restis nur malmultaj paroj en Kimrio. Lastatempe oni reenmetis ekzemplerojn el Svedio, Hispanio kaj Germanio en Anglio kaj Skotio.

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa milvo loĝas en larĝafoliaj arbaroj, valoj kaj bordoj de humidejoj, ĝis 800 m. Ĝi estas endemia de okcidenta Palearkto, kaj la eŭropa populacio de 19,000-25,000 paroj konstituas ĉirkaŭ 95% el ties tutmonda reproduktaj teritorioj. Ili reproduktiĝas el Hispanio kaj Portugalio orienten tra centra Eŭropo al Ukrainio, norde al suda Svedio, Latvio kaj Britio, kaj sude al suda Italio. Estas ankaŭ populacio en norda Maroko. Nordaj birdoj moviĝas suden vintre, ĉefe al okcidento de ties reprodukta teritorio, sed ankaŭ al orienta Turkio, norda Tunizio kaj Alĝerio. La tri plej grandaj populacioj (en Germanio, Francio kaj Hispanio, kiuj kune konstituas pli da 75% el la tutmonda populacio) ĉiuj malpliiĝis dum 1990-2000, kaj ĝenerale la specio malpliiĝis je preskaŭ 20% dum dek jaroj. La ĉefaj minacoj al tiu specio estas venenado, pere de kontraŭleĝa rekta venenado kaj nerekta venenado pro pesticidoj, ĉefe en la vintraj teritorioj en Francio kaj Hispanio, kaj ŝanĝoj en agrikulturaj praktikoj kaŭzas malpliiĝon de manĝoresursoj. Aliaj minacoj inkludas elektrokutadon, ĉasadon kaj kaptilojn, senarbarigon, ovokolektadon (je surloka skalo) kaj eble konkurenco kun la ĝenerale pli sukcesa Nigra milvo M. migrans.[12]

Kontinenta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ruĝa milvo

Germanaj populacioj malpliiĝis je 25-30% inter 1991 kaj 1997, sed restis stabilaj ekde tiam, kaj la populacioj de la nordaj montetoj de Harco (la plej dense loĝata parto de ties teritorioj) suferas ĉirkaŭkalkulatan malpliiĝon de 50% el 1991-2001. En Hispanio tiu specio montris ĝeneralan malpliiĝon de la reprodukta populacio de ĝis 43% dum la periodo 1994 al 2001-02, kaj esploradoj de vintrantaj birdoj en 2003-04 sugestas simile grandajn malpliiĝojn en la kernaj vintrareoj. La populacio de Balearoj malpliiĝis el 41-47 reproduktaj paroj en 1993 al ĝuste 10 en 2003. En Francio, la reproduktaj populacioj malpliiĝis nordoriente, sed ŝajne stabiliĝis en sudokcidenta kaj centra Francio kaj Korsiko. Tamen, aliaj populacioj estas stabilaj aŭ pliiĝas. En Svedio tiu specio pliiĝis el 30-50 paroj en la 1970-aj jaroj al 1,200 reproduktaj paroj en 2003. En Svisio, populacio pliiĝis dum la 1990-aj jaroj, kaj nune stabiliĝis.[12] Tamen laŭ studo de la Welsh Kite Trust (Kimra Milvoservo), Britio estas la ununura lando kie la populacio de Ruĝa milvo pliiĝas. Ruĝaj milvoj malpliiĝas en siaj tri ĉefaj loĝejoj de Hispanio, Francio kaj Germanio.[13]

Pli ĵusaj studoj en Hispanio montris, ke oni iom haltigis la malpliiĝon. Hispanio plue estas la tria lando kun pli da reproduktuloj post Germanio kaj Francio, kaj post malpliiĝo fine de la 20a jarcento notis kreskon de 15 % kaj 42 % respektive de reproduktuloj (2 312 paroj) kaj de vintruloj (50 297 individuoj). Ĉirkaŭ 1 200 volontuloj partoprenis en la kalkulado. Por vintruloj elstaris la provinco Osko ĉe Pireneoj, kaj la regionoj Kastilio-Leono kaj Ekstremaduro, dum por reproduktuloj elstaris la regionoj de Navaro ĉe Pireneoj kaj sudo de Kastilio-Leono.[14] En januaro 2019 oni kalkulis rekordon de vintruloj nur en la provinco Madrido kun almenaŭ 2543 individuoj.[15]

Britio[redakti | redakti fonton]

Ruĝa milvo en Berkshire, Britio en 2008.

En Britio la Ruĝaj milvoj estis iam tiom komunaj ke William Shakespeare priskribis Londonon kiel "a city of Red Kites and Crows" (urbo de Ruĝaj milvoj kaj Korvoj). Kiel ĉieaj kadavromanĝantoj ili vivtenis sin el kadavraĵoj kaj rubaĵoj, kio kialigis ties komunan nomon en Elizabeta epokoShitehawk (Rubakcipitro). En la verko de Shakespeare Reĝo Lear, tiu priskribas sian filinon Goneril kiel detested kite (malŝatata milvo), kaj li verkis ankaŭ "when the kite builds, look to your lesser linen" (kiam milvo konstruas, atentu viajn plej malgrandajn rubojn) reference al ŝtelado de sekiĝantaj vestaĵoj dum la reprodukta sezono.[16] Meze de la 15a jarcento la reĝo Jakobo la 2-a (Skotio) proklamis, ke ili estu "killed wherever possible" (mortigitaj kie eblus), sed ili restis protektataj en Anglio kaj Kimrio dum la venontaj 100 jaroj ĉar ili tenis stratojn liberaj el kadavraĵoj kaj putriĝinta manĝo.[17] Sub la leĝoj de Tudor "vermin laws" multaj bestoj estis konsiderataj konkurencantoj por la produkto de la kamparo kaj funkciuloj pagis monkompensojn kontraŭ ties kadavroj.[18]

Ruĝa milvo dumfluge montrante ruĝecan korpon kaj blankajn flugilmakulojn

Ĉe la 20a jarcento la reprodukta populacio limiĝis al kelkaj paroj en Kimrio, sed ĵuse la kimria populacio ricevis suplementon per reenmetoj en Anglio kaj Skotio. En 2004, el 375 okupitaj teritorioj identigitaj almenaŭ 216 paroj ŝajne sukcesis elovigi kaj 200 paroj produktis almenaŭ 286 idojn.[12] En 1989 ses svediaj birdoj estis liberigitaj en iu loko de norda Skotio kaj kvar svediaj kaj unu kimria birdoj en Buckinghamshire.[19] Kune, 93 birdoj de svedia kaj hispania origino estis liberigitaj en ĉiu el tiuj lokoj. Ĉe la dua reenmeto en 1995 kaj 1996, pliaj birdoj estis alportataj el Germanio por loĝigi la areojn de Dumfries kaj Galloway, kaj la Valo Derwent en Nordorienta Anglio.[19]

En Norda Irlando estis liberigitaj kvar paroj kaj en 2010 registriĝis la unua reprodukto.

La reenmetoj en la montoj Chilterns estis sukcesaj. Inter 1989 kaj 1993 estis liberigitaj 90 birdoj en Chilterns (Area of Outstanding Natural Beauty, Areo de elstara natura belo) kaj je 2002, 139 paroj estis reproduktantaj en la areo.[20]

Supraj partoj estas pli malhelaj

Vidaĵo de la unua Ruĝa milvo vidata en Londono dum 150 jaroj aperis en la ĵurnalo The Independent en januaro de 2006[21] kaj en junio de tiu jaro, la britia Northern Kites Project informis, ke milvoj reproduktiĝis en la valo Derwent kaj ĉirkaŭ Rowlands Gill, Tyne and Wear la unuan fojon ekde la reenmeto.[22]

En 1999 la Ruĝa milvo estis elektita 'Bird of the Century' (Birdo de la Jarcento) fare de la British Trust for Ornithology (Brita Ornitologa Organizo).[16]

Junie de 2010 la Forestry Commission (Forsta Komitato) de Nordokcidenta Anglio anoncis trijaran projekton por liberigi 90 Ruĝajn milvojn en Grizedale Forest, Cumbria laŭ speciala permesilo fare de Natural England. La programo Grizedale estus la naŭa reenmeto de Ruĝaj milvoj en diversaj regionoj de Britio, kaj la fina reenmeta fazo en Anglio.[23]

Flugante malalte

La celoj de la projekto Grizedale estas la jenaj:

  • Starigi eblan populacion de Ruĝaj milvoj en Grizedale, Suda Kumbrio ĉirkaŭ 2015.
  • Plialtigi la indicon de etendo de Ruĝaj milvoj en Nordokcidenta Anglio kaj ligigi ĝin kun la ekzistantaj populacioj de Kimrio, Yorkshire, Nordorienta Anglio kaj Sudokcidenta Skotio kaj tiele pligrandigi la ŝancojn de sekva geografia teritorio
  • Disvolvigi komunuman engaĝigon kaj krei edukajn eblojn el la projekto.[24]

Irlando[redakti | redakti fonton]

Ruĝaj milvoj estis malaperintaj el Irlando meze de la 19a jarcento, pro persekutado, venenado kaj arbarklarigado. Maje de 2007, la Pormedia Ministro Dick Roche anoncis interkonsenton por alporti almenaŭ 100 birdojn el Kimrio por fortigi la populacion kie parto de 5-jara programo en la Montoj Wicklow, simila al pli frua reenmeta programo de la Reĝa aglo.[25] La 19an de julio 2007 estis liberigitaj la unuaj 30 ruĝaj milvoj ĉe Co. Wicklow.[26][27] La 22a de Majo 2010, oni malkovris 2 ĵusajn junajn ruĝajn milvojn en la montoj Wicklow,[28] altigante la nombron de produktitaj ruĝaj milvoj ekde la reenmeto al 7.[29]

Populacioj kaj tendencoj laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj informoj (ĉefe ĉirkaŭkalkulitaj) devenas el diversaj fontoj.[2][30][31][32][33][34] Ili kovras plej parton de landoj kie oni supozas, ke la Ruĝa milvo reproduktas.

Lando Jaro Paroj Tendenco Notoj
 Norvegio 1980 0 0 Reproduktis eble en 19a jarcento
 Svedio fine de 2000-aj ĉ.1800 + Pliiĝo el 400 paroj en 1993
 Danio 2009 75–80[35] + Formortinta ĉ.1920, poste rekoloniigis (el Svedio) 1970-aj
  Skotlando 2009 135 + Formortinta 1886, reenmetita 1989–1992
 Nord-Irlando 2007 4 + Unua sukcesa reprodukto en 2010 sekve de reenmeto en 2008
 Irlando 2010 7 + Unua sukcesa reprodukto en 2010 sekve de reenmeto en 2007
 Kimrio 2009 ĉ.1000 + Malpliiĝo al 2 paroj en 1930-aj jaroj, poste rekupero
 Anglio 2011 ĉ.2000 + Formortinta 1870-aj jaroj, reenmetita 1989–1992
 Francio fine de 2000-aj jaroj ĉ.3000 2300–2900 paroj 1980-aj jaroj
 Nederlando ĉ.1998 <5 + Formortinta 1852, rekoloniigo 1976
 Belgio ĉ.1995 50–60 + Malpliiĝo al 1–3 paroj komence de la 1970-aj jaroj, poste rekupero
 Luksemburgo 1997 46 +  
 Germanio fine de 2000-aj jaroj ĉ.12000 15000–25000 paroj 1980-aj jaroj
 Pollando ĉ.1998 650–700 + 400–450 paroj 1980-aj jaroj
 Estonio 1989 <1 ?  
 Latvio 1992 0–50 + Formortinta 1964, poste rekoloniigo
 Litovio 1988 1–2 + Formortinta, poste rekoloniigo 1981
 Rusio 1992 0–50 ?  
 Belorusio 1997 1 +/– Formortinta 1950-aj jaroj, poste rekoloniigo 1985; 10 paroj 1990
 Ukrainio 1990 5–8  
 Ĉeĥio 1993–94 30–50 + Formortinta fine de 19a jarcento, poste rekoloniigo 1975
Slovakio 1992 10–20 ?–  
  Svislando ĉ.1995 800–1000 + Malpliiĝo en 19a jarcento, poste rekupero; 235–300 paroj fine de 1980-aj jaroj
 Aŭstrio 2000 0–2 Formortinta 1950, rekoloniigo 1970-aj jaroj; 10 paroj 1990
 Hungario ĉ.1998 1+ 30 paroj 1950-aj jaroj
 Rumanio 1995 15–20 ?+  
 Moldavio 1990 1 ?  
 Bulgario 0 ? Eble reproduktis sed senpruve
 Kroatio 0 ? 2–5 paroj 1980-aj jaroj
 Bosnio kaj Hercegovino 0 ?  
 Serbio kaj Montenegro 0 ? Iam pli komuna
Montenegro 1995 0 ?  
 Serbio ?  
Makedonio 0 ?  
 Italio ĉ.2002 300–400 0/+ 70–150 paroj fine de 1980-aj jaroj
 Albanio ? Reproduktis 1906
 Grekio 0 ?  
 Turkio 0 ? Eble reproduktis iam sed senpruve
 Alĝerio 0 ? Reproduktis en 19a jarcento, nune formortinta
 Tunizio 0 ? Reproduktis en 19a jarcento, nune formortinta
 Hispanio fine de 2000-aj jaroj ĉ.2200 10000 paroj 1977
 Portugalio ĉ.1995 100–200 +/0  
 Maroko ĉ.1992 10–100 Danĝero de formorto
Kanarioj 0 0 Formortinta 1970-aj jaroj
Kaboverdo 2000 1? 50–75 paroj fine de 1980-aj jaroj; nune formortinta

Observado[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej taŭgaj lokoj por rigardi la Ruĝan milvon en Skandinavio estas Skanio en plej suda Svedio. Ili povas esti observataj en unu el siaj reproduktejoj kiaj la Natura Rezervejo Kullaberg ĉe Molle.[36]

Unu el la plej taŭgaj lokoj en Britio estas la Farmo Gigrin ĉe Rhayader, en meza Kimrio, kie centoj da milvoj estas manĝigataj de lokaj farmistoj kiel turisma alloĝaĵo.[37] kaj la najbara arbardistrejo Nant-Yr-Arian ĉe Ceredigion[38] kie videblas la rara leŭcisma variaĵo.[39] En Britio la parto de Oxfordshire de Chilterns havas multajn ruĝajn milvojn.[20] Ili videblas ankaŭ ĉe Harewood ĉe Leeds kie ili estis reenmetitaj en 1999.[40]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rufa milvo en PIV ĉe vortaro.net
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.
  3. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 89. “F. cera flava, cauda forsicata, corpore ferrugineo, capite albidiore..”.
  4. Sabine Hille kaj Jean-marc Thiollay (2000). The imminent extinction of the Kites Milvus milvus fasciicauda and Milvus m. migrans on the Cape Verde Islands. Bird Conservation International, 10 , pp 361-369
  5. 5,0 5,1 (7 july 2005) “Prioritizing species conservation: does the Cape Verde kite exist?”, Proc Biol Sci. 272 (7), p. 1365–1371. doi:10.1098/rspb.2005.3098. Alirita 26a Oktobro 2009.. 
  6. Schreiber, Arnd; Stubbe, Michael & Stubbe, Annegret (2000): Red kite (Milvus milvus) and black kite (M. migrans): minute genetic interspecies distance of two raptors breeding in a mixed community (Falconiformes: Accipitridae). Biological Journal of the Linnean Society 69(3): 351–365. COI:10.1006/bijl.1999.0365 (HTML resumo)
  7. Anon. The White Kite. Gigrin Farm - The Red Kite feeding station. Gigrin Farm. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2009-07-07.
  8. 8,0 8,1 Pugh, Effyn. The ride Kite. bitdsofbritain.co.uk. Birds of Britain. Arkivita el la originalo je 2010-01-30. Alirita 2009-10-26.
  9. Wildlife crime soars. The Herald Series (12a Septembro 2007). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 6a Julio 2009. “En Didcot, venenitaj kunikloj estis lasataj por allogaĵo kiel kadavraĵoj, cele ruĝajn milvojn.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2011-08-16.
  10. 10,0 10,1 Anon. Scotland's Wildlife: Red Kite. BBC Scotland outdoors articles. BBC. Alirita 26a de Oktobro 2009.
  11. Anon. Red Kite. Animal Corner. Animal Corner. Alirita 26a de oktobro 2009.
  12. 12,0 12,1 12,2 "iucn"
  13. Red Kites decline in Europe. Welsh Kite Trust (undated). Arkivita el la originalo je 2013-11-08. Alirita 2007-02-24.
  14. "El milano real frena su declive" de Blas Molina, en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝoj 22 al 24.
  15. "Aves de España", Aves y naturaleza, Madrido, nº 31, 2020, paĝo 16. Citita el B. Molina, C. Ponce, SEO-Monticola, Agentes Forestales kaj aliaj. Ardeola, 67: 204.
  16. 16,0 16,1 BBC Radio 4, Debating Animals, Series 2, The Kestrel and Red Kite de Rod Liddle
  17. Atrill, Rod. The Red Kite in West Wales. New Key on Cardigan Bay in West Wales. Rod Attrill. Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2009-07-07.
  18. McCarthy, Michael, "Book Review:Silent Field, By Roger Lovegrove:songbirds versus shotguns", The Independent:, Independent.co.uk, 23a Marto 2007. Kontrolita 2009-07-07.
  19. 19,0 19,1 Anon. Red Kite. RSPB Conservation. RSPB. Alirita 2009-10-26.
  20. 20,0 20,1 . Breeding Bird Survey of the Chilterns Area of Outstanding Natural Beauty 2002. RSPB (November 2002). Arkivita el la originalo je 2011-06-13. Alirita 26a Oktobro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-13. Alirita 2011-08-16.
  21. McCarthy, Michael, "Shakespeare's red kite returns to London after an absence of 150 years", The Independent on Sunday, Independent News and Media Limited, 13a januaro 2006. Kontrolita 2009-07-05.
  22. Delight as red kite chicks hatch. BBC News (16a de Junio 2006). Alirita 2006-10-27.
  23. Anon, , "Red kites to make a Lake District return", The Westmorland Gazette, Newsquest media group, 17a de Junio 2010. Kontrolita 12a Julio 2010.
  24. . Grizedale Red Kite Project. Forstry Commission information posters. Forestry commission. Arkivita el la originalo je 2011-10-12. Alirita 12a Julio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-12. Alirita 2011-08-16.
  25. . Golden Eagle Trust, Glenveagh National Park. National Development plan. NDP. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 26a oktobro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2021-09-04.
  26. News - Department of the Environment, Heritage & Local Government. Arkivita el la originalo je 2008-11-21. Alirita 2011-08-16.
  27. Anon. Red Kites fly again in Ireland.. Wildlife Extra: News. Wildlife Extra. Alirita 26a de Oktobro 2009.
  28. http://www.independent.ie/national-news/two-chicks-about-the-size-of-a-fist-2190451.html
  29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-05. Alirita 2011-08-16.
  30. Carter, Ian (2001): The Red Kite. Arlequin Press, Chelmsford, UK. 187pp.
  31. Cramp, S. (1980). The Birds of the Western Palearctic Volumo 2. Oxford ISBN 0-19-857505-X.
  32. Holloway, S. (1996). The Historical Atlas of Breeding Birds in Britain and Ireland: 1875–1900. T & A D Poyser ISBN 0-85661-094-1.
  33. RSPB Scotland, citita en The Scotsman, Lunde 15a de septembro 2008
  34. Carter, Ian (2009): The Red Kite. presentation to the Cambridgeshire Bird Club, Cambridge, UK, 13a de novembro 2009.
  35. Gert Hjembæk (2009-11-25). Den røde drage bliver hængende i Danmark. Dansk Ornitologisk Forening. Alirita 2009-11-28.
  36. Hogan, C. Michael (2005): Kullaberg Nature Reserve, Sweden. Lumina technologies.
  37. Red Kite Feeding Station — Gigrin Farm. Alirita 2006-10-27.
  38. . Bwlch Nant-yr-Arian. Bwlch Nant Yr Arian Visitor Centre (2008). Arkivita el la originalo je 2010-08-02. Alirita 2009-07-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-02. Alirita 2011-08-16.
  39. Melton, Tom. Leucistic Red Kite. ephotozone. ephotozone (13a de Aŭgusto 2008). Alirita 2009-07-07.
  40. Anon. Birder watchers' paradise. BBC Hands on Nature:, p. Parks: Harewood Estate. BBC. Alirita 26a de oktobro 2009.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adrian Aebischer: Der Rotmilan - ein faszinierender Greifvogel. Haupt Verlag, Bern, 2009; ISBN 978-3-258-07417-7.
  • Hans-Günther Bauer kaj Peter Berthold: Die Brutvögel Mitteleuropas. Bestand und Gefährdung. Aula-Wiesbaden 1998; Seiten 90-91, ISBN 3-89104-613-8.
  • Mark Beaman kaj Steven Madge: Handbuch der Vogelbestimmung. Europa und Westpaläarktis. Ulmer-Stuttgart 1998; Seiten 181-182 und 232, ISBN 3-8001-3471-3.
  • James Ferguson-Lees kaj David A. Christie: Raptors of the World. Houghton-Mifflin Company Boston and New York 2001; Seiten 376-379, ISBN 0-618-12762-3.
  • Dick Forsman: The Raptors of Europe and The Middle East. Christopher Helm London 2003. S. 55-64; ISBN 0-7136-6515-7
  • Urs N. Glutz von Blotzheim (Hrsg.): Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bearb. u. a. von Kurt M. Bauer und Urs N. Glutz von Blotzheim. 17 Bde. in 23 Tln. Akadem. Verlagsges., Frankfurt am Main 1966 ff., Aula-Verlag, Wiesbaden 1985 ff. (2. Aufl.). Bd. 4 Falconiformes. Aula-Verlag, Wiesbaden 1989 (2. Aufl.). S. 136-163; ISBN 3-89104-460-7
  • Benny Génsbøl und Walther Thiede: Greifvögel. Alle europäischen Arten, Bestimmungsmerkmale, Flugbilder, Biologie, Verbreitung, Gefährdung, Bestandsentwicklung. BLV Buchverlag, 2005, ISBN 3-405-16641-1.
  • Theodor Mebs kaj Daniel Schmidt: Die Greifvögel Europas Europas, Nordafrikas und Vorderasiens. Biologie, Kennzeichen, Bestände. Franckh-Kosmos Verlags GmbH Stuttgart 2006; Seiten 321-330, ISBN 3-440-09585-1.
  • Rudolf Ortlieb: Der Rotmilan - Milvus milvus. Westarp Wissenschaften, Hohenwarsleben 2004 (Die Neue Brehm-Bücherei, Band 532). 5. Auflage (unveränderter Nachdruck der 3. Auflage von 1989), ISBN 3-89432-344-2.
  • M. Schmidt & R. Schmidt (2006): Langjährig erfolgreiches Mischbrutpaar von Schwarz- (Milvus migrans) und Rotmilan (Milvus milvus) in Schleswig-Holstein. Corax 20: 165-178.
  • Jochen Walz: Rot- und Schwarzmilan. Flexible Jäger mit Hang zur Geselligkeit. AULA-Verlag, Wiebelsheim 2005, ISBN 3-89104-644-8.
  • Viktor Wember: Die Namen der Vögel Europas. Bedeutung der deutschen und wissenschaftlichen Namen. Aula-Wiebelsheim 2005; Seiten 62, ISBN 3-89104-678-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]