Ruĝa nazuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
South American Coati area.png
South American Coati area

La ruĝa nazuo aŭ alinome sudamerika ruĝnaza koatio (Nasua nasua) estas specio en la ordo karnomanĝuloj (Carnivora), en familio procionedoj (Procyonidae), en genro nazuoj.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en Sudameriko, sude de Kolombio kaj Venezuelo ĝis Urugvajo kaj norda Argentino.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi longas 41-67 centimetrojn ĝis la vostobazo, la vosto mem longas 32-70 centimetrojn. Ĝi pezas 3,5 ĝis 6 kilogramojn. Ĝia hararo varias de la ruĝ-bruna ĝis la griza, la ventro estas hela, la kruroj nigraj, la vosto nige ringumita. Ĝia kapo estas longeta, la oreloj mallongaj. Ĝia karaktero estas la longa, movema nazo. Ĉirkaŭ la nazo oni povas vidi blankan koloron, sed tio ne estas tiom larĝa ol ĉe la blanknaza koatio.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Ĝi lerte grimpas la arbojn.

Ĝi estas proksima parenco de la prociono (Procyon lotor), ĝia vivo do diferencas de tiu. La ruĝnaza koatio vivas ĉefe en arbaroj, ĝi lerte moviĝas sur la arboj kaj surgrunde. Ĝi ŝatas la arbarajn randojn kaj akceptas ankaŭ la duagradajn arbarojn. Ĝi vivas ĝis alteco de 2500 metroj. Ĝi vizitas eĉ la homajn komunumojn kaj eĉ serĉas nutraĵojn en la rubaĵ-deponejoj.

Ĝi estas aktiva dumtage, tiam ĝi daŭre serĉas, flartas pri nutraĵo. Ĝi ofte moviĝas sur la grundo, sed tranoktumas sur la arboj. La inoj preferas manĝi plantojn, dum la pli grandaj virbestoj ĉasas eĉ ronĝulojn. La ruĝnaza koatio ŝatas la berojn, fruktojn, fungojn, skorpiojn kaj venenajn centpiedulojn, sed ne rifuzas eĉ la kadavraĵojn.

La inoj (inbestoj) kaj ties idoj vivas en 10-20-membraj grupoj kun rigora hierarĥio. La virbestoj vivas solece, krom la pariĝa tempo. La diametro de iliaj vivareoj estas ĉ. 1 km kaj ofte kovrantaj unu la alian. Inter la inoj povas formiĝi tre fortaj rilatoj, amikecoj; ili serĉ-purigas unu la alian kiel la simioj.

Ĝi estas taga besto, sed ofte aktiva ankaŭ nokte.

Generado[redakti | redakti fonton]

La pariĝa tempo daŭras de februaro ĝis marto, tiam la plej proksima dominanta virbesto aliĝas la grupo, por trovi akceptanton por la generado. Post la pariĝo, la inoj forpelas la virbeston kaj eĉ pli poste ne permesas, ke ĝi alproksimiĝu, por ke ne danĝerigi la idojn.

La inbesto naskas post 75-taga gravedeco en aparta surarba nesto, fore de la grupo. La naskiĝantaj idoj pezas 150 gramojn, blindas. Ili deiĝas post 4 monatoj. Kiam la idoj iĝas sufiĉe lertaj en moviĝo, ili aliĝas al la grupo. La junbestoj seksmaturiĝas en aĝo de 2-3 jaroj. Ili vivas 7-8 jarojn en la naturo, en kaptiveco eĉ 17 jarojn.

La ruĝnaza koatio oni povas facile hejmigi, la indiĝenoj jam longtempe uzas ĝin kiel hejman karesbeston.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]