Ruĝa parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa parulio
Ruĝa parulio
Ruĝa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Ergaticus
Specio: 'E. ruber'
Ergaticus ruber
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝa parulio (Ergaticus ruber) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj kaj endemia de altaj teroj de Meksiko, norde de la Terkolo de Tehuantepeko. Plenkreskulo estas brilruĝa, kun blanka aŭ griza orelmakulo, depende de la subspecio; junuloj estas rozbrunaj, kun blankeca orelmakulo kaj du palaj flugilstrioj. Estas tri subspecioj, kiuj diferencas nur iome laŭ aspekto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kiam li unuafoje priskribis la Ruĝan parulion en 1827, naturalisto William John Swainson atribuis ĝin al la genro Setophaga — la sama genro de la Ruĝvosta parulio. Dum la venonta duonjarcento, aliaj naturalistoj movis ĝin al Cardellina, kun la Ruĝfrunta parulio, kaj al la ampleksa tropika paruligenro Basileuterus — krom al genro de Silviedoj Sylvia kaj de Paruedoj Parus. En 1873, naturalistoj Philip Lutley Sclater kaj Osbert Salvin movis la specion al ĝis nunan genron.[1]

Estas tri subspecioj, kiu diferencas iome laŭ aspekto kaj okupas diferencajn teritoriojn.[2]

  • E. r. ruber, priskribita de Swainson en 1827, havas blankajn orelmakulojn kaj troviĝas el suda Jalisco kaj suda Hidalgo al Oaxaca.[3]
  • E. r. melanauris, kiu estis priskribita de Robert Thomas Moore en 1937,[4] havas malhelgrizajn orelmakulojn kaj iom pli skarlatajn suprajn partojn ol la E. r. ruber.[2] Ĝi troviĝas el sudokcidenta Chihuahua al norda Nayarit.[3]
  • E. r. rowleyi estis priskribita de R. T. Orr kaj J. D. Webster en 1968.[4] Ĝi havas blankajn orelmakulojn kaj rubenkolorajn suprajn partojn (la plej brila el la tri subspecioj), kaj troviĝas en Suda Sierra Madre, el Guerrero al suda Oaxaca.[2]

La Ruĝa parulio formas superspecion kun la Rozkapa parulio de Chiapas kaj Gvatemalo, al kiu ĝi estas tre rilata. Spite la disaj populacioj kaj konsiderindaj diferencaj plumaroj, ambaŭ specioj estis foje konsiderataj samspecifaj.[2]

La komuna nomo de la Ruĝa parulio estas rekta aludo al ties koloro. La nomo de la genro Ergaticus estas latinigita versio de la antikva greka ergatikos, signife "laborema",[5] dum la specia nomo, ruber, estas latina por "ruĝa".[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa parulio estas malgranda paserino, 12.5 al 13.5 cm longa,[3] kaj peza el 7.6 al 8.7 g.[2] Plenkreskulo estas ruĝa supre kun ĉu blanka ĉu malhelgriza (depende de la subspecio) orelmakulo, kiu okupas ankaŭ la okulon. La iom pli malhelaj flugiloj kaj vosto havas bordojn rozruĝajn. La kruroj estas karnokoloraj, kaj la ankaŭ karnokolora beko montras malhelan pinton kaj pli malhelan supran makzelon.[3] La plumoj de tiu specio enhavas alkaloidon, kiu faras la birdon malbongusta kaj por homoj nemanĝebla.[7]

Kiam junulo, la Ruĝa parulio estas rozecbruna kun blanka orelmakulo. Ties pli malhelaj flugiloj kaj vosto montras rozeccinamajn bordojn, kun du pli palaj flugilstrioj.[3]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa parulio havas kelkajn komunajn alvokojn, inklude altatonan, fajnan cii kaj pli fortan psiit. Ties kanto estas miksaĵo de mallonga trilado kaj pli riĉa pepado, kun intermetitaj altatonaj ĉipoj.[8] Malkiel aliaj specioj de la sama habitato, ili tendencas kanti nur dum brilaj matenhoroj dum la reprodukta sezono; sendepende de la sezono, ili ne kantas — kaj eĉ la alvokofrekvenco malpliiĝas — dum kun nuboj vetero.[9]

Habitato kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

Endemia de la altaj teroj de Meksikio norde de la Terkolo de Tehuantepeko, la Ruĝa parulio havas tri disajn populaciojn: el sudokcidenta Chihuahua al norda Nayarit, el suda Jalisco kaj suda Hidalgo al Oaxaca, kaj el Guerrero al suda Oaxaca en la Suda Sierra Madre.[2][3] Ĝi estas tre komuna aŭ komuna en la interno kaj apuda deklivaro, kie ĝi loĝas je altaĵoj el 1800 al 3900 super marnivelo.[3][10] Ĝi estas altitudina migranteto, kiu moviĝas el pli altaj humidaj aŭ duonhumidaj arbaroj de pino, pino-kverko kaj abio en la reprodukta sezono al pli malaltaj lokoj — ofte en kverkarbaroj — vintre.[2][3] Ĝi estas inter la plej komunaj el la malgrandaj birdoj en sia arbara habitato, dua nur post la Orkrona regolo en abiarbaroj laŭ unu studo[11] kaj la tria plej komuna parulio ĉe kverka-konifera arbaro laŭ alia.[12]

Kvankam tiu specio estis ŝajne kolektita en Teksaso fine de la 1800-aj jaroj, tio ne estas ĝenerale akceptata kaj ne estas sufiĉe certa ke ĝi loĝis tie.[13]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi foje kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj, la Ruĝa parulio troviĝas plej ofte ĉu sola ĉu en paroj.[3] Junuloj probable elektas partnerojn aŭtune de sia unua jaro, kaj paroj restas kune la tutan jaron,[2] escepte dum aĉa vetero aŭ dum postreprodukta plumoŝanĝo.[9]

Manĝo kaj manĝado[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa parulio estas insektovora. Ĝi plukas erojn ĉefe en subkreskaĵaro de arbustaro el malaltaj al mezaj niveloj,[2] kaj moviĝas malrapide kaj certece tra plej malfermaj areoj de vegetaĵaro,[14] dum manĝas per rapidaj pikoj en fendetoj de arboŝelo kaj amasetoj de pinpingloj.[9] Kvankam ĝi ne havas adapton al grimpado, ĝi regule faras tion serĉe de prederoj ĉe arboŝelo kaj epifitoj sur branĉoj,[15] ofte pendante kapalteren dum ĝi plukas.[9] En areoj de decidua kresko, ili tipe kaptas dumfluge, per malgrandaj saltetoj el ripozejo persekute de flugantaj insektoj. Dum ĝi neofte asocias kun miksita kunmanĝantaro, ĝi manĝas kun aliaj birdoj sen montro de konflikto, nek malamikeco al aliaj specioj kun kiu ĝi konkurencas. Ties manĝareo estas tre malgranda, ofte ĉe nur kelkaj dekduoj da kvadrataj metroj tage. Vespere la manĝindico malpliiĝas kaj ĝi restas — ofte dormetante — ĉe la arbara subkreskaĵaro. Kvankam ili ĝenerale ne manĝas post sunsubiro, ili povas fari tion por profiti momentan manĝodisponeblon kia ĵus eloviĝintaj neŭropteroj.[9]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa parulio reproduktiĝas ĉefe komence de printempo, el februaro ĝis majo,[2] kvankam almenaŭ unu nesto enhavanta junulon troviĝis tiom malfrue kiom ĝis la fino de junio.[16] Nur la ino konstruas la neston,[17] tasko kiu tipe daŭras 4–6 tagojn.[9] Ŝi elektas sunbanan areon, areon ĉe akvofalo aŭ arbustara bordo ĉe rojo,[9] aŭ eĉ malgranda klarejo,[16] por ties lokigo. Streĉe teksita el planta materialo, la nesto estas kaŝita en grunda vegetaĵaro kaj ankrita al la tigoj de ĉirkaŭa vegetaĵaro .[18] Fortika kaj kruda ĉe la ekstero, ĝi estas tipe konstruita unuavice el mortintaj pinpingloj kaj herboj, krom grizaj likenoj, verda musko, mortintaj folioj,[17] arboŝeleroj kaj folioj de filikoj;[9] plej parto de tiuj materialoj estas kolektita ĉe grundo ĉe la nesto, kvankam io povas esti plukata el malaltaj branĉoj kaj eĉ iom for.[17] La nesto, kiu estas kutime fornoforma kun flanka aŭ supra enirejo,[3] estas ĉirkaŭ 15 cm larĝa, 18 cm longa kaj 11 cm alta.[18] Malgranda nombro de nestoj estas nur tasformaj sen la tegmento de la plej tipaj strukturoj.[9] Ene la nesto estas pura kaj kompakta,[17] kovrita el fajna herbo kaj planta lanugo,[18] kiu estas ĝenerale kolektita iom for de la nesto.[17]

Komence de la reprodukta sezono pasas ĝis 11 tagoj el la finkonstruo de la nesto al la demeto de la unua ovo. Pli poste en la sezono, tiu tempo malpliiĝas tiele ke la unua ovo estas demetata tuj post la finkonstruo de la nesto.[9] La ino kutime demetas tri ovojn, kvankam eblas ovaroj de ĝis kvar ovoj.[3] La ovoj, kiuj estis varie priskribataj kiel palrozaj kun iom da brunaj punktoj[17] aŭ blankaj kun cinamaj kaj ruĝecaj punktoj dense farantaj ringon ĉe la pli larĝa pinto de la ovo,[9] estas 16–17 mm por 13 mm[17] kaj pezas 1-1.4 g. Nur la ino kovas la ovojn dum 16 tagoj; la masklo eĉ ne alproksimiĝas al la nesto ĝis post kelkaj tagoj post eloviĝo. La ino sidas frunte al la malantaŭa muro de la nesto, kun siaj kapo kaj korpo ŝirmitaj de la tegmento kaj sia vosto fermante la malfermaĵon. Ŝi sidas decidece dum la alproksimiĝo de danĝero, kaj tipe ne ekflugas ĝis kiam la eventuala predanto fakte kontaktas kun la nesto.[9]

Ambaŭ plenkreskuloj manĝigas la idaron kaj forigas ties fekaĵojn,[16] kvankam la ino faras tion pli ol la masklo.[9] La paro moviĝas ŝtele dum alproksimiĝo al la nesto, manĝante — aŭ ŝajnige manĝante — ĉe apuda vegetaĵaro. Ili restas nur kelkajn sekundojn en ĉiu ajn punkto, inklude la neston, malfaciligante por predanto la lokigon de la junuloj. La idoj, kiuj faras rapidan, altatonan pepadan alvokon kiam plenkreskulo alproksimiĝas portante manĝon,[16] elnestiĝas post 10–11 tagoj post eloviĝo.[9]

Konservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa parulio estas nuntempe taksata kiel specio Malplej Zorgiga fare de la International Union for the Conservation of Nature. Kvankam estas pruvoj ke ties nombroj malpliiĝas, tiu malpliiĝo ne estis subita, kaj la populacioj restas grandaj, kun ĉirkaŭkalkuloj de 50,000–499,999 birdoj.[19] La arbaraj areoj en kiuj ili loĝas, tamen, inkludas kelkajn el la plej minacataj habitatoj en Meksikio, kie lignoproduktado, agrikultura etendo, rikoltado de brulligno, ŝosekonstruado, turisma disvolviĝo, tropaŝtado kaj intensiva urbanizado inter multaj aliaj faktoroj kontribuas al detruado de arbaroj.[20] Estas iome pruvoj ke selektiva lignoproduktado en pinarbaroj povas fakte favori tiun specion, kiu preferas pli malfermajn kaj sunbanajn areojn en kiuj reproduktiĝi.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ridgway, Robert. (1901) The birds of North and Middle America. Washington, D.C.: Government Publishing Office, p. 759–760. ISBN 111257414X.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Curson, John. (1994) New World Warblers. London: Christopher Helm, p. 191–2. ISBN 0-7136-3932-6.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Howell, Steve N.G. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 654–5. ISBN 01985401124.
  4. 4,0 4,1 ITIS Standard Report: Ergaticus ruber. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 5a Julio 2010.
  5. Jaeger, Edmund C. (1978) A Source-Book of Biological Names and Terms. Springfield, IL: Charles C. Thomas, p. 95. ISBN 0-398-00916-3.
  6. Simpson, D. P.. (1968) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Nov-Jorko: Macmillan Publishing, p. 526. ISBN 9780025225800.
  7. Debboun, Mustapha. (2007) Insect repellents: principles, methods, and uses. Boca Raton, FL: CRC Press. ISBN 0-8493-7196-1.
  8. Beletsky, Les. (2007) Bird Songs from Around the World. San-Francisko: Chronicle Books, p. 47. ISBN 1932855610.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 9,13 9,14 (June 1969) “Life History of the Red Warbler”, The Wilson Bulletin (PDF) 81 (2), p. 184–195.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2010-07-15.
  10. (2002) “Elevational and winter records of birds on two Mexican mountains”, Ornithología Neotropical (PDF) 13 (2), p. 197–201.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2010-07-15.
  11. (Nov–Dec 1950) “Notes on Birds of the Lake Patzcuaro Region, Michoacan, Mexico”, The Condor (PDF) 52 (6), p. 260–271.  Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-11. Alirita 2010-07-15.
  12. (March 1990) “Range and Habitat of the Colima Warbler”, The Wilson Bulletin (PDF) 102 (1), p. 1–13.  [rompita ligilo]
  13. (October 1919) “Jacob Post Giraud, Jr. and his Works”, The Auk (PDF) 36 (4), p. 464–472.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2010-07-15.
  14. (March 1909) “Observations on Some Birds Found in Southern Mexico”, The Condor (PDF) 11 (2), p. 57–64.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2010-07-15.
  15. (1990) “A Classification Scheme for Foraging Behavior of Birds in Terrestrial Habitats”, Studies in Avian Biology (PDF) 13, p. 144–160. 
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 (Autumn 1977) “A Nest of the Mexican Red Warbler”, The Condor (PDF) 79 (3), p. 390–391.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2010-07-15.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 (July 1968) “Nests of the Red Warbler and Crescent-chested Warbler in Oaxaca Mexico”, The Condor (PDF) 70 (3), p. 271–272.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2010-07-15.
  18. 18,0 18,1 18,2 (Nov–Dec 1965) “The Nest of the Mexican Red Warbler”, The Condor (PDF) 67 (6), p. 540.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2010-07-15.
  19. Red Warbler Ergaticus ruber. BirdLife International. Alirita 5a Julio 2010.
  20. Stattersfield, Alison J.. (1998) Endemic Bird Areas of the World. Cambridge: BirdLife International, p. 120–121. ISBN 0-946888-33-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]