Ruĝa rubando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Ruban rouge
Le Ruban rouge

Ruĝa rubando estas internacia simbolo, kiun oni fiksas al vestaĵo por indiki onian subtenon kaj solidarecon al aidoso-viktimoj.

Historio

Kreita de Visual Aids Artists Caucus (grupo de usonanaj artistoj) kaj Franck Moore (pentristo loĝanta en Novjorko), la ruĝa rubando naskiĝis el la ideo porti ĝin ĉekore por montri solidarecon al personoj malsanaj aŭ mortintaj pro aidoso. La deveno de la ruĝa rubando estas la flava rubando, kiun familioj de usonanaj soldatoj fiksis al la pordo de sia hejmo, kiel simbolo de espero pri sekura hejmenveno.