Ruĝa teroro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ruĝa teroro estis tiu metodo, per kiu la bolŝevikoj povis rezervi sian akiritan potencon kaj ekstermi siajn kontraŭulojn. La ruĝa teroro komenciĝis post la oktobra revolucio de 1917, intensiĝis forte nur post atenco kontraŭ Lenin, okazinta la 30-an de aŭgusto 1918. Post tio, la bolŝevika registaro eldonis dekreton pri la Ruĝa teroro, la 5-an de septembro. La ruĝa teroro estas forte ligita al la militkomunismo kaj staras kontraste al blanka teroro, kiu estis disvolvigita de la kontraŭbolŝevikaj fortoj. Dum la Rusia enlanda milito ambaŭ teroroj estis aplikitaj tre kruele.

La ruĝa teroro mildiĝis post la fino de la Rusia enlanda milito 1921, sed okazis foje senjuraj murdoj de kontraŭuloj. La estiĝo de jura bazo por murdoj de opoziciuloj okazis en majo de 1922, por pravigi la teroron.

Oni kalkulas, ke nombro de viktimoj de la ruĝa teroro varias de 250.000 ĝis 1 miliono.

Oni same parolas pri ruĝa teroro dum la Hungara Sovetrespubliko, sed pli vastasence okaze de ĉiu kontraŭjura kaj senbaza agado de bolŝevikoj kontraŭ senkulpuloj, opoziciuloj.

Ofte tiu koncepto estis uzata de la kontraŭuloj de komunismaj reĝimoj aŭ ideologioj por propagandaj celoj.